Home > Aliaj > TEJO-trejnadoj pri egaleco dum la IJF en Italio

Dum la Internacia Junulara Festivalo en Marina di Ascea, suda Italio, okazis trejnadoj de TEJO kadre de la Erasmus+ projekto Florigu Egalecon Inter Junuloj (angle Fostering Equality in Youth).

La projekto, financita parte de la Eŭropa Unio, celas plibonigi la kondiĉojn rilate al genra egaleco, alirebleco, kaj aktivisma agenteco por junuloj en Esperantujo.

La trejnadojn kondukis Charlotte Scherping Larsson kaj Severin W. Reich.
Charlotte gvidis trejnadon pri egaleco uzante la metodon “4R”. La metodo analizas organizon por kompreni kaj taksi ĉu ĝi fakte estas egalrajta.

La trejnado de Severin fokusiĝis pri transakcia analizo, parto de la humanisma psikologio kiu helpas solvi komunikajn problemojn kaj povigi homojn.

Aldone, Manuela Ronco gvidis interesan kaj viglan diskutrondon pri atentema kunestado.

Pliaj informoj aperos baldaŭ en la oficiala retejo de la projekto.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.