Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

TEJO volas scii viajn ideojn por Esperanto

Se vi havas ideojn por Esperanto, vi ŝatos scii ke TEJO lanĉos kampanjon la 27-an de decembro por proponi uzi la kradvorton #IdeoPorEsperanto en sociaj retoj. Ĝi celas aŭdi ĉiujn viajn ideojn (proponojn, sugestojn, konstruajn kritikojn, necesojn, ktp.) pri ajna temo rilate al Esperanto kaj montri ilin al respondeculoj en TEJO kaj UEA.

Ĝi okazos per sociaj retoj (Twitter kaj Facebook), sur tabulo dum la Junulara Esperanto-Semajno (Hungario, 2015-2016) kaj, por kiuj ne povos aliloke aŭ volos plilongigi sian ideon, ankaŭ en fadeno de la forumo de la Instituto Fina Venko.

Komence de januaro ni kolektos ĉiujn ideojn, kun aŭtor-mencio, kaj publikigos ilin. Tamen, post tiam vi daŭre povos havi ideojn kaj dissendi ilin.

Vi povos ne nur trovi homojn kiuj havas similajn ideojn, sed ankaŭ realigi ĉi ideojn kun ili aŭ trovi interesajn aferojn kiujn fari por Esperanto. Krome, per viaj ideoj vi povos orientigi la agadon de la organizoj.

Helpu Esperanton per #IdeoPorEsperanto!