Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Partoprenu en la verkado de la Lingvopolitikaj Pozicioj de TEJO

Laborgrupo kreiĝis ene de TEJO por ĝisdatigi la Lingvopolitikajn Poziciojn (LPP) de nia organizo, kun pli ĝisfunda enhavo kaj homrajt-bazita argumentaro.

La nuntempaj lingvopolitikaj pozicioj de TEJO estas dokumento kiu estis voĉdonita de la Komitato de TEJO fine de 2011. Ĝi difinas niajn oficialajn kaj komunajn opiniojn pri lingvopolitiko. 

La Laborgrupo pri Lingvopolitikaj Pozicioj (LPP) nuntempe prilaboradas ĝisdatigon de tiu dokumento kaj celas enplekti kiom eble plej multe da diversaj aktivuloj.

Tiucele, debatoj, prezentoj kaj prelegoj pri temoj kiel lingvistiko, lingvopolitikaj situacioj kaj lingvopolitika pledado estos organizitaj dum la venontaj semajnoj, kun la celo kolekti ideojn por pluverki la dokumenton. Tiu verkado daŭros ĝis meze de julio 2022

Tiuj novaj ideoj konkretiĝos en la malneto de la novaj lingvopolitikaj pozicioj de TEJO, kiu estos prezentita al la Komitato de TEJO por diskuti, debati, amendi kaj fine voĉdoni okaze de IJK 2022.

Ĉu vi volas aktive partopreni? 

Se vi ŝatus aktive kontribui per via scipovo aŭ entuziasmo, organizante eventeton aŭ proponante programeron kadre de alia evento, aŭ se vi volas rekte kontribui al la verkado, via helpo tre bonvenas! Kontaktu la Laborgrupon ĉe pozicioj@tejo.org 

Kiam?

La jam komencita procedo laŭplane daŭros ĝis aŭgusto 2022, laŭ tiu planado:

Kie?

Kiel?

Kiu?

Ĉiuj esperantistoj povos veni al niaj eventoj, debati kaj diskuti. La fina produkto estos tamen oficiala dokumento de nia organizo, tial al ĝia rekta verkado povos kontribui nur Individuaj Membroj kaj Patronoj de TEJO

Eventeroj kaj programeroj, kadre de tiu LPP-reverkado:

Eventetoj kaj programeroj estos listigataj ĉi tie post ilia anonco.

Jen kion ni povas nune anonci:

Sekvu la sociajn retejojn de TEJO por ricevi ĉiujn ĝisdatigojn!