Membriĝo

Kiel membro de TEJO, vi ricevas:
- la revuon Kontakto;
- rabaton por partopreno en IJK kaj aliaj eventoj;
- eblon partopreni en trejnadoj;
- eblon engaĝiĝi en riĉa internacia agado.
Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la komitato aŭ niaj komisionoj.
Kaj tre grave: vi helpas al la junulara movado de Esperanto! Per via membriĝo vi subtenos ne nur la organizon, sed ankaŭ la reprezentadon de Esperanto ĉe internaciaj instancoj, la trejnadon de junaj esperantistoj kaj la laboron de multaj aktivuloj.
Por membriĝi (aŭ remembriĝi), uzu la retan aliĝilon. La kosto de la membreco dependas de via loĝlando. Elektu vian landon en la kotiztabelo por vidi kiom kostas por vi. Ĉu ne eblas al vi pagi? La fondaĵo Canuto subtenas la membriĝon de nepagipovaj esperantistoj kiuj aktivas en la movado.
Por demandoj pri membriĝo: info@tejo.org
Se vi aĝas pli ol 35 jarojn – iĝu patrono de TEJO!
Patroniĝo
Fariĝu konscia subtenanto de TEJO: fariĝu patrono de TEJO!
Patroniĝo en TEJO estas la plej bona maniero (daŭre) subteni nian junularan movadon kiel malpli juna esperantisto. Sed kiel patrono de TEJO, vi ne nur subtenas la esperantistan junularon, vi ankaŭ ĝuas proksiman partoprenon en la junulara movado, ĉar de TEJO vi ricevas:
- la revuon Kontakto kun la Movada Rubriko;
- solenan akcepton dum UK;
- rabaton ĉe la aliĝo al IJK kaj aliaj eventoj (ankaŭ retaj);
- eblon partopreni komisionojn kaj komitatkunsidojn;
- aliajn laŭokazajn servojn kaj publikaĵojn.
Via monsubteno parte kovros niajn kostojn rilate interalie: oficejajn kostojn, membrokotizojn al aliaj organizoj, merkatikajn kostojn en sociaj retoj, aktivulan trejnadon, subtenon de landaj kaj fakaj sekcioj tra la mondo, inkluzive de organizado de iliaj lokaj eventoj kaj vojaĝigo de iliaj aktivuloj al interkontinentaj eventoj.
Por iĝi Patrono de TEJO, bonvolu en la reta aliĝilo de UEA en la parto 3 alklaki “PT—Patrono de TEJO” (kompreneble, bonvolu plenigi ankaŭ la antaŭajn partojn: en la parto 2 vi povas samtempe aliĝi al UEA, aŭ elekti neniun membrokategorion, se vi ne deziras samtempe (re-)aliĝi al UEA).