Inter la 27-a kaj la 29-a de oktobro 2025 en Novjorko kaj rete, kadre de la Ĝenerala Asembleo de CoNGO (anglalingve CoNGO: Conference of Non-Governmental Organizations in Consultative Relationship with the United Nations), kuniĝis reprezentantoj de pli ol sepdek internaciaj neregistaraj organizoj por realigi ĝian 28-an Ĝeneralan Asembleon. Kadre de la elektoj, oni aprobis la kandidatiĝon proponitan de TEJO por eniri la estraron de CoNGO dum la kvinjara mandato 2025/2029, defenditan de membro de la TEJO Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, David Ruíz Sánchez.
CoNGO estas sendependa, internacia membrara asocio fondita en 1948, la jaro de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Kiel neregistara organizaĵo kun ĝenerala konsulta statuso ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN, CoNGO plenumas laboron kiu rilatas al la tuta sistemo de Unuiĝintaj Nacioj: Sekretariejo, Agentejoj, Traktataj Organoj, Regionaj Komisionoj, Institutoj, Pintkunvenoj kaj Mondaj Konferencoj.
CoNGO speciale subtenas la celojn kaj valorojn proklamitajn en la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, kaj estas forta defendanto de multflanka traktado por solvi tutmondajn politikajn, mediajn, sanajn kaj aliajn minacojn. CoNGO instigas NRO-ojn tra la mondo kunlabori kun Unuiĝintaj Nacioj por antaŭenigi kaj subteni ĝian laboron kaj altiri la civilan socion en daŭran partnerecon kun la monda organizaĵo.
Per tiu ĉi sukcesa atingo, estante kandidatigita de la Instituto pri multkultura konsilado kaj edukaj servoj (Institute of Multicultural Counseling and Education Services – IMCES) kaj apogita de la Legio de Bona Volo (Legion of Good Will – LGW) kaj Universala Esperanto-Asocio (UEA), ni povos preni la rolon pledi kaj konsciigi pri la problemoj pri lingva komunikado internacinivele, pri la rolo de Esperanto kiel taŭga solvo al la lingva problemo kaj la nepreco zorgi pri junularaj kaj lingvaj rajtoj por certigi respekton de la homaj rajtoj tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj.
Por antaŭenigi la TEJO-kandidatiĝon, ni unue debatis inter la aktivuloj de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj kaj kunorganizis pasintmandate la plenumon de la nepraj postuloj por havi rajton kandidatiĝi kaj kunlaboradis proksime kun la ĉefrespondeculo de la elekta komisiono de CoNGO, Humphrey Tonkin, por taŭge mastrumi la postulon pri oficialaj kandidatiĝo kaj apogoj de aliaj organizoj. Sekve, nia eksterrilatisto David Ruíz Sánchez pretigis skribitan esprimdeklaron por prezenti al la CoNGO-membraro la intencojn kaj agadplanojn de TEJO se ĝi iĝos parto de la novelektota CoNGO-estraro. Kaj fine, dum la Ĝenerala Asembleo, David havis la oportunon realigi rete triminutan diskurson favore al la TEJO-kandidatiĝo, kiu estis sekvata de la diskursaj intervenoj de la ceteraj reprezentantoj de kandidatiĝantaj organizoj. Post ĝi, la voĉdonada fazo estis malfermita kaj fine TEJO estis elektita.
Resume, TEJO estis unu el la dudek ok organizoj kiuj kandidatiĝis por ricevi unu el la dudek estraraj postenoj por la nova CoNGO-estraro 2025/29, kaj la nura ekskluvize junulara kaj esperantista. Tio estas historia atingo, estante la unua fojo en la historio de TEJO en kiu ni apartenos al la estraro de CoNGO.
Ni elkore sekvos la vojon kaj laboron por lingvaj rajtoj kiun UEA konstruis dum la pasintaj du estrarmandatoj de CoNGO.