LanguagesBuscarAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiu dua semajno. |
Invitilo al kunveno de la komitato de TEJOMi ĝojas anonci kaj inviti vin al la kunveno de la komitato de TEJO. La unua sesio de la kunveno okazos kadre de la IJK-2009 en Liberec, Ĉeĥio, kaj komenciĝos vespere la 19an de julio 2009 je la 19a horo laŭ loka tempo. La kunveno daŭros maksimume 6 tagojn (20an, 22an kaj 24an, ĉiam 14.30-17.30).
Vinilkosmo MP3 – nova servo de Vinilkosmo
IJK 2010 okazos en Kubo
Post longa kaj serioza diskutado pri ĉiuj alvenintaj kandidatiĝoj, esperantistoj el Kubo montris la plej taŭgajn kondiĉojn. IJK okazos de la 24a ĝis la 31a de julio 2010, tuj post la UK. Pliajn informojn pri la 66a IJK la Estraro kaj LKK donos dum la venontaj monatoj.
TEJO
La Organización defiende la riqueza cultural resultante de la diversidad idiomática, los derechos de las minorías língüísticas y el entendimiento global facilitando los contactos a nivel internacional. El esperanto es el marco de nuestros esfuerzos. JES! IS kaj AS finfine kune!
KEKSO - 25a ĝis 27a de septembro 2009La
Somera Esperanto-Kurskunveno de KEJ... okazos de 21a ĝis 23a de aŭgusto 2009 en Wonju, Korea Respubliko. Jen la detaloj, kiujn sendis al mi nia korea komitatano.
44a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 29a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (12a-17a de julio 2009, Juiz de Foira, Brazilo)Speciale interesa estos por junuloj la ĉeftemo de la 44a Brazila Kongreso de Esperanto kaj la 29a Brazila Esperantista Junulara Kongreso: "Esperanto kaj Junularo: Bazoj por la estonteco".
Filmo pri unua IJKEn la arkivoj de UEA troviĝis filmo el unua IJK. Plenkvalitan version de ĝi ni montros en la filmejo de ĉi-jara, 65a IJK en Liberec'.
Venkintoj de la konkurso P-IJK-nTEJO ĝojas anonci ke la venkintoj de la konkurso Partoprenu-IJKn 2009 estas Jérémie SABIYUMVA el Burundo kaj Alexandr DIVERINSKIY el Rusio.
Ankoraŭ liberaj lokoj por la laborfesto de DEJO en Roskilde (2009-06-28 ĝis 2009-07-06)
2-a Kongreso de Serbiaj Esperantistoj (26a-28a de junio 2009, Jagodina)La dua kongreso de la serbiaj esperantistoj okazos de la 26-a ĝis la 28-a junio 2009 en la urbo Jagodina. Organizanto de la dua kongreso estos Esperanto societo "Sreten Aĝiĉ" el tiu urbo, kiu estis fondita en la jaro 1952.
Protokolo de la komitatkunveno 2008Iom malfrue, sed ankoraŭ ĝustatempe antaŭ la invito al la ĉi-jara IJK-komitatkunveno, ni sukcesis pretigi la protokolon de la lastjara kunveno. Nova TEJO-logotipo
Kialo estas, ke TEJO havas novan logotipon! Konkurso Partoprenu IJK-nNi ĝojas anonci ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. Per ĝi eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ plej malmultekosta maniero buse, trajne aŭ aviadile), loĝadon en amasloĝejo kaj programkotizon (vi povas loĝi pli lukse, sed ni subvencias nur la prezon por loĝado en la amasloĝejo, do la diferencon vi pagos). La estraro pritraktos la kandidatiĝojn kaj disdonos maksimume 3 premiojn Kondiĉoj por kandidatiĝi estas: Vi estas membro de TEJO kaj aĝas sub 30 jarojn Por partopreni, vi devas plenigi aliĝilon. Ĝi haveblas en formatoj .odt kaj .doc. Kunsendu ankaŭ referencan leteron de 1 TEJO-membro. Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al oficejo (a) tejo.org aŭ paperpoŝte adresita al la Centra Oficejo kun la indiko TEJO – partoprenu IJK-n, kaj ĝi devas alveni al ni antaŭ la 1a de junio. Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bv. konsideri kontribui al la fonduso "Partoprenu IJK-n".
|
Inicio de sesión de usuarioNavegaciónTemas nuevosEnvíos recientes a blogs
|