LanguagesCercaAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiu dua semajno. |
Rekotizu por 2009!Jam venis la tempo (re)membriĝi en TEJO/UEA por 2009! Profitu de la avantaĝoj, kiujn donas TEJO-membreco kaj ricevu la novan jarlibron kaj novajn numerojn de Kontakto kaj TEJO-tutmonde. Vi havos ankaŭ pli prezfavoran aliĝon al diversaj eventoj, inkluzive IJK, IS kaj AS, do hastu! Vi povas tion rekte fari en la aliĝpaĝo. Ni antaŭĝojas vidi vin kiel membron en la estontaj renkontiĝoj! Kandidatiĝu por la organizado de la IJK 2010TEJO invitas Vin kandidatiĝi por la organizado de la Internacia Junulara Kongreso en la jaro 2010. Ni atendas vian proponon! nome de la estraro,
44a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 29a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (12a-17a de julio 2009, Juiz de Foira, Brazilo)Speciale interesa estos por junuloj la ĉeftemo de la 44a Brazila Kongreso de Esperanto kaj la 29a Brazila Esperantista Junulara Kongreso: "Esperanto kaj Junularo: Bazoj por la estonteco". 2-a Kongreso de Serbiaj Esperantistoj (26a-28a de junio 2009, Jagodina)La dua kongreso de la serbiaj esperantistoj okazos de la 26-a ĝis la 28-a junio 2009 en la urbo Jagodina. Organizanto de la dua kongreso estos Esperanto societo "Sreten Aĝiĉ" el tiu urbo, kiu estis fondita en la jaro 1952.
2-a Mezorienta Kunveno, de la 3-a ĝis la 6-a de aprilo, 2009 (İznik, Turkio)Junuloj bonvenos en la estonta Mezorienta Kunveno, kiu okazos de la 3-a ĝis la 6-a de aprilo en Iznik, Turkio.
5a Ibera Renkontiĝo en Oporto, Portugalio (de la 6a ĝis la 8a de marto 2009)Ekpretiĝas la kvina Ibera Renkontiĝo en Oporto. Ĝi okazos en la nordo de Portugalio inter la 6a kaj la 8a de marto de 2009.
TEJO aktuale translokiĝisBonvolu disvastigi tiun informon! Karaj legantoj, TEJO-aktuale ne plu estas dissendata de la retlistoj de www.abonu.com, sed de la retlistejo de UEA. TEJO Tutmonde 6 - jam en la reto!TEJO Tutmonde 6 - jam en la reto! La kvina numero 2008 de TEJO Tutmonde (pdf) jam legeblas en la Reta Jarlibro http://reto.uea.org/ Nova PS-administranto: Joop KiefteNia kara kompilinto Derk Ederveen ne plu okupiĝos pri Pasporta Servo. Li profitis de la enretiĝo de la servo por transdoni la taskon al nova respondeculo Joop Kiefte. Intertempe pretiĝas la nova sistemo, pri kiu okupiĝos Joan Català el Katalunio.
Germana Esperanto-Kongreso kaj 8a Eŭropa Esperanto-Kongreso, Pentekosto 2009 (Herzberg am Harz, Germanio)La venontan jaron okazos kune la Germana Esperanto-Kongreso kaj la 8a Eŭropa Esperanto-Kongreso en Herzberg am Harz (Germanio). Ĉi tiun duoblan kongreson okazigos la Germana Esperanto-Asocio kaj la Eŭropa Esperanto-Unio de la 28-a de majo ĝis la 3-a de junio.
Aŭgusto 2009 - Itala Kongreso en CassinoAugusto 2009 - Itala Kongreso en Cassino Itala Esperanto-Federacio invitas vin al la 76a Itala Kongreso de Esperanto en la urbo Kasino, mezvoje inter Romo kaj Napolo.
E-o "Radionokto" - Januaro 2009Salutoj karaj amikoj, Mi ŝatus inviti vin al al famega E-o "radionokto" en la studioj de la radiostacio "Bermudafunk" en Mannheim (Germanio). Dato: semajnfino, meze de januaro (dato sekvas en la venonta retmesaĝo), 0-a -6-a horo.
Someraj Kursoj en Aŭstralio, 11a ĝis 25a de januaro 2009La somerkursaro de la Aŭstralia Esperanto-Asocio okazos en Sidnejo, Aŭstralio, inter la 11a kaj la 25a de januaro, 2009. Venu al bela Sidnejo por ĝui ekskursojn, klasojn, prelegojn ktp en esperanta etoso.
Kontakto 3-2008 jam en la reto!La reta (plenkolora) pdf-versio de "Kontakto 2008:3" jam haveblas ĉe la Reta Jarlibro de UEA (vizitu http://reto.uea.org/ kaj elektu la sekcion "Teko"). Ĉi numero havas la temon "Edukado tra la mondo". Mi kore invitas vin kontribui al la sekvaj numeroj, kies temoj estas: Numero 226-227 (2008:4-5). La ĉef-temo: “TEJO 70-jara”. Se Numero 229 (2009:1). La ĉef-temo: “Superstiĉoj, mitoj kaj Ankaŭ alitemaj kontribuoj, proponoj kaj atentigoj estas bonvenaj kaj tre atendataj! Amike, Vintra Folklora Festivalo Malanka - 14an de januaro 2009 en UkrainioLa 14-an de januaro en Karpata regiono de Ukrainio, urbo Chernivtsy, okazos tradicia Vintra Folklora Festivalo Malanka. Ni invitas vin partopreni en la festo.
|
Login utenteNavigazioneArgomenti del forum nuoviMessaggi recenti del blog
Monda Kalendaro |