Rekotizu por 2009!

Jam venis la tempo (re)membriĝi en TEJO/UEA por 2009! Profitu de la avantaĝoj, kiujn donas TEJO-membreco kaj ricevu la novan jarlibron kaj novajn numerojn de Kontakto kaj TEJO-tutmonde. Vi havos ankaŭ pli prezfavoran aliĝon al diversaj eventoj, inkluzive IJK, IS kaj AS, do hastu!

Vi povas tion rekte fari en la aliĝpaĝo. Ni antaŭĝojas vidi vin kiel membron en la estontaj renkontiĝoj!

Sobre a TEJO


A TEJO promove a compreensão internacional através de encontros, programas educacionais e uso de uma língua internacional, o esperanto.

A organização defende a riqueza cultural da diversidade lingüística, os direitos humanos de minorias lingüísticas e a compreensão global através do fácil acesso a contatos internacionais. O uso do esperanto é base de nossos esforços.

Kandidatiĝu por la organizado de la IJK 2010


TEJO invitas Vin kandidatiĝi por la organizado de la Internacia Junulara Kongreso en la jaro 2010.
IJK estas plej granda kaj plej grava esperanta junulara renkontiĝo. Ĉi jare ni havas kelkajn novaĵojn kiuj helpos vin prepari kaj organizi IJK-n. Legu pli en la alkrocxita dokumento kaj por ĉiuj demandoj kontaktu estraraninon por IJK Vildana ĉe vildana ĉe tejo.org!

Ni atendas vian proponon!

nome de la estraro,
Vildana Delalic

44a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 29a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (12a-17a de julio 2009, Juiz de Foira, Brazilo)

Speciale interesa estos por junuloj la ĉeftemo de la 44a Brazila Kongreso de Esperanto kaj la 29a Brazila Esperantista Junulara Kongreso: "Esperanto kaj Junularo: Bazoj por la estonteco".

2-a Kongreso de Serbiaj Esperantistoj (26a-28a de junio 2009, Jagodina)

La dua kongreso de la serbiaj esperantistoj okazos de la 26-a ĝis la 28-a junio 2009 en la urbo Jagodina. Organizanto de la dua kongreso estos Esperanto societo "Sreten Aĝiĉ" el tiu urbo, kiu estis fondita en la jaro 1952.

2-a Mezorienta Kunveno, de la 3-a ĝis la 6-a de aprilo, 2009 (İznik, Turkio)

Junuloj bonvenos en la estonta Mezorienta Kunveno, kiu okazos de la 3-a ĝis la 6-a de aprilo en Iznik, Turkio.

5a Ibera Renkontiĝo en Oporto, Portugalio (de la 6a ĝis la 8a de marto 2009)

Ekpretiĝas la kvina Ibera Renkontiĝo en Oporto. Ĝi okazos en la nordo de Portugalio inter la 6a kaj la 8a de marto de 2009.

TEJO aktuale translokiĝis

Bonvolu disvastigi tiun informon!

Karaj legantoj,

TEJO-aktuale ne plu estas dissendata de la retlistoj de www.abonu.com, sed de la retlistejo de UEA.

TEJO Tutmonde 6 - jam en la reto!

TEJO Tutmonde 6 - jam en la reto!

La kvina numero 2008 de TEJO Tutmonde (pdf) jam legeblas en la Reta Jarlibro http://reto.uea.org/

Nova PS-administranto: Joop Kiefte

Nia kara kompilinto Derk Ederveen ne plu okupiĝos pri Pasporta Servo. Li profitis de la enretiĝo de la servo por transdoni la taskon al nova respondeculo Joop Kiefte. Intertempe pretiĝas la nova sistemo, pri kiu okupiĝos Joan Català el Katalunio.

TEJO volas kore danki al Derk lian diligentan laboron, dum kiu la furora Pasporta Servo spertis fortan kreskon kaj plibonigon, kaj ankaŭ bonvenigi Joop kiel novan kompilanton. Sukcesan laboron!

Legu ankaŭ la sinprezenton de Joop.

Germana Esperanto-Kongreso kaj 8a Eŭropa Esperanto-Kongreso, Pentekosto 2009 (Herzberg am Harz, Germanio)


La venontan jaron okazos kune la Germana Esperanto-Kongreso kaj la 8a Eŭropa Esperanto-Kongreso en Herzberg am Harz (Germanio). Ĉi tiun duoblan kongreson okazigos la Germana Esperanto-Asocio kaj la Eŭropa Esperanto-Unio de la 28-a de majo ĝis la 3-a de junio.
La ĉeftemo estos "Esperanto por multkultura Eŭropo". Inter la programeroj estas prelegoj, ekskursoj kaj aliaj eventoj por la junularo. Por pliaj informoj, vidu la retpaĝon.

Aŭgusto 2009 - Itala Kongreso en Cassino


Augusto 2009 - Itala Kongreso en Cassino
2009.08.27-09.03

Itala Esperanto-Federacio invitas vin al la 76a Itala Kongreso de Esperanto en la urbo Kasino, mezvoje inter Romo kaj Napolo.

E-o "Radionokto" - Januaro 2009

Salutoj karaj amikoj,

Mi ŝatus inviti vin al al famega E-o "radionokto" en la studioj de la radiostacio "Bermudafunk" en Mannheim (Germanio).

Dato: semajnfino, meze de januaro (dato sekvas en la venonta retmesaĝo), 0-a -6-a horo.

Someraj Kursoj en Aŭstralio, 11a ĝis 25a de januaro 2009


La somerkursaro de la Aŭstralia Esperanto-Asocio okazos en Sidnejo, Aŭstralio, inter la 11a kaj la 25a de januaro, 2009. Venu al bela Sidnejo por ĝui ekskursojn, klasojn, prelegojn ktp en esperanta etoso.
Pli da informo vi trovos en la retpaĝo aŭ direktu demandojn al aesk ĉe esperanto.org.au

Kontakto 3-2008 jam en la reto!

La reta (plenkolora) pdf-versio de "Kontakto 2008:3" jam haveblas ĉe la Reta Jarlibro de UEA (vizitu http://reto.uea.org/ kaj elektu la sekcion "Teko"). Ĉi numero havas la temon "Edukado tra la mondo".

Mi kore invitas vin kontribui al la sekvaj numeroj, kies temoj estas:

Numero 226-227 (2008:4-5). La ĉef-temo: “TEJO 70-jara”. Se
vi havas kion diri pri nia organizo – rapidu!
Numero 228 (2008:6). Politikaj unioj - ĉu vere unuecaj?. (la limdato 1a de decembro)

Numero 229 (2009:1). La ĉef-temo: “Superstiĉoj, mitoj kaj
popolaj kredoj”. Ĉu vi timas sidi ĉe tabloangulo, se vi ankoraŭ ne havas fianĉon? Aŭ ĉu vi eble tenas aŭgur-kartojn en via tirkesto kaj ĉiutage kontrolas la sorton? Kiaj mitoj kaj kredoj (historiaj, literaturaj aŭ eĉ politikaj) estas popularaj en via lando? Ĉu vere Kokakolao helpas kontraŭ terpoma skarabo? Rakontu pri viaj superstiĉoj, pruvu iun miton aŭ refutu iun miskredon! La limdato – la 15a de decembro.

Ankaŭ alitemaj kontribuoj, proponoj kaj atentigoj estas bonvenaj kaj tre atendataj!

Amike,
Paŭlo Moĵajev, Kontakto-redaktoro

Conteúdo sindicado