Home > Aliaj > Arina en Afriko! (parto unu)

Ĵaŭde je la 7a matene forflugas la Ĝenerala Sekretario de #TEJO, Arina Osipova al Afriko. Kial? Pri tio mi demandis ŝin.

TEJO (intervjuas Stela): Rakontu al ni pri kio temas via vojaĝo al Afriko?

Arina Osipova: La vojaĝo al Afriko okazas kadre de la projekto #AEJK “Afrika­-Eŭropa Junulara Kapabligo” (angle EAEY ­ Empower African and European Youth). Mi estas partoprenanto de tiu projekto. Kaj samtempe mi iras al Afriko kiel respondeca estrarano de TEJO pri kongresoj por viziti la lokon de la IJK 2017.

TEJO: Kadre de kiu programo vi iras, kaj kian rolon havas TEJO en ĝi?

Arina: TEJO ricevis grandan subvencion por realigi la projekton AEJK. La projekto ĉefe koncentriĝas pri kapablokonstruado de junuloj pere de neformala edukado kaj pri trejnado de trejnistoj. Danke al tio ni povas proksimigi membrojn el diversaj landoj donante unikan interkulturan sperton, fortigi niajn landajn sekciojn, kaj profesie prepari trejnistojn en Afriko kaj Eŭropo.

La projekto estas kunordigita de TEJO (kiu ankaŭ estas partnero de la projekto) kunlaborante kun siaj landaj sekcioj kiel partneroj en diversaj afrikaj kaj eŭropaj landoj. Krom Nederlando partoprenas el Eŭropo Italio, Pollando kaj Slovakio, dume el Afriko partneras Benino, Burundo, Kongo Kinŝasa kaj Togolando.

TEJO: Kiujn lokojn vi vizitos, kiajn progamerojn vi havos?

Arina: Dum tiu vojaĝo la plano estas viziti Beninon kaj Togolandon. En Kotonuo, en la ĉefurbo de Benino, okazos la unua renkontiĝo de AEJK. TEJO-teamo venas al Afriko du tagojn pli frue kaj komence vojaĝas al Togolando al urbo Aneho, kie okazos sekvontjara IJK.

TEJO: Kun kiuj vi planas renkontiĝi?

Arina: En Aneho mi vidos la elektitan lokon por IJK (temas pri lernejo) kaj havos eblecon konatiĝi kun ĝia direktoro. Ankaŭ estas jam planitaj renkontiĝoj kun la urbestro de Aneho kaj intervjuo en loka televidkanalo, pri kio multe zorgas Adjévi Adjé, kunordiganto de Afrika Komisiono de UEA. Kaj poste ni vojaĝos al Lomeo por renkontiĝi kun JOTEanoj* por pli detale priparoli organizadon de la IJK.

TEJO: Ĉu vi vojaĝos sole reprezentante TEJO-n aŭ kun aliaj aktivuloj?

Arina: Por la renkontiĝo en Benino ĉiu partnera lando elektis 3 personojn. TEJO-n reprezentas ĉi foje: mi kiel Ĝenerala sekretario de TEJO kaj respondeca estrarano pri kongresoj; Cédric Marchal kiel Kasisto de TEJO; kaj Veronika Poór kiel Ĝenerala direktoro de UEA kaj TEJO, kiu havas finan respondecon pri la projekto. Kune kun la TEJO-reprezentantoj al Benino vojaĝas Pierre Vittet, kiu estas kunordiganto de la tuta projekto.

TEJO: Ni deziras bonan vojaĝon kaj fruktodonan kunlaboron al la tuta teamo!

La dua parto de la intervjuo aperos post la reveno de Arina. Ni demandos ŝin pri la aventuroj kaj spertoj de la vojaĝo al Benino kaj Togolando. Intertempe vi povas legi pli detale pri la projekto en la suba pdf.

*Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj

[gview file=”https://tejo.org/wp-content/uploads/2016/09/RaportopriAEJKparto1.pdf”]

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.