Home > Деятельность > Reklamu vian agadon

Ĉu vi faras ion interesan per Esperanto? Ĉu vi kreas ion bonegan, sed bezonas iom da helpo? Ĉu via arto bezonas pli grandan scenejon? TEJO povas helpi vin!

Jen kiel TEJO povas helpi vin:

  • Ni povas reklami vin per niaj sociaj komunikiloj por atingi milojn da homoj,
  • Ni povas raporti pri vi en Enmovade, la filma ĵurnalo pri la junulara movado,
  • Ni povas listigi vin en la eblecoj por agadi, kaj nia Komisiono pri Talento povas sendi entuziasmulojn en vian direkton,
  • Ni povas kontaktigi vin kun aliaj aktivuloj, kiuj faras ion similan,
  • Vi krome povas peti iom da mona subteno per fonduso Trampolino.

Al kiuj TEJO helpas?

  • Komisionoj, landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO,
  • Interesaj retaj projektoj,
  • Interesaj eksterretaj projektoj,
  • Amuza iniciato de via loka klubo,
  • Bona ideo, kiun vi havas, sed ankoraŭ ne vere komencis,
  • … Vere, ĉio ajn, kio iel rilatas al junuloj kaj Esperanto

Kion vi bezonas fari:

Sendu mesaĝon al nia komunikisto en kiu estu:

  • La nomo de via projekto / grupo / komisiono…
  • Kion vi volas fari, kaj se vi volas helpon, kiel aliaj povas helpi al vi,
  • Kiel homoj povas trovi vin: retpaĝo, retpoŝtadreso, alia…
  • Se vi havas, iu bela bildo por reklami vin
  • Aŭ eĉ pli bone, (ligilo al) iu filmeto! Ni ankaŭ povas organizi intervjueton kun vi por helpi la reklamadon.

Ni antaŭĝojas ricevi kaj helpi kun viaj projektoj kaj iniciatoj!