Home > Aktualaĵoj > Iĝu Komitatano B de TEJO ekde Junio 2024

La 1-a de Junio 2024 estos nova oficiĝtago de novaj Komitatanoj B de TEJO. Tial ekde nun ni bonvenigas kandidatiĝojn por Komitatanoj B de TEJO ekde Junio 2024 ĝis Majo 2026.

Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la Komitato, la supera organo de TEJO.

Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la TEJO-Komitato. Kiel Komitatano B rajtas kandidatiĝi ĉiu individua membro de TEJO, kiu aĝos almenaŭ 18 jaroj la tagon de la elektiĝo kaj dum la mandato ne fariĝus 36-jaraĝa (aŭ pli); kaj tiel rekte kundecidi en la Komitato pri gravaj okazaĵoj en la organizo.

TEJO fine de 2023 havis 1 036 individuajn membrojn. Tial TEJO povas havi maksimume 11 Komitatanojn B. Post la oficiĝtago en la Komitato restos 2 Komitatanoj B, do elekteblaj estas pliaj 9. Kandidatiĝi rajtas membroj naskiĝintaj inter la 1-a de Junio 1990 kaj la 31-a de Majo 2006.

Kiel kandidatiĝi

Por ke via kandidatiĝo estu valida, bonvolu sendi, retpoŝte aŭ paperpoŝte, al la Centra Oficejo kaj al la Ĝenerala Sekretario de TEJO, la jenajn informojn:

  • personajn datumojn (nomon, naskiĝdaton, retan kaj poŝtan adresojn, telefonnumeron)
  • biografieton kaj priskribon de viaj movadaj celoj (kiuj kune ampleksas maksimume 100 vortojn)
  • subtenleterojn aŭ subtenajn subskribojn de minimume kvin individuaj membroj de TEJO en 2024 el minimume du landoj

Kvanto de esprimitaj subtenoj kaj kvanto de landoj de subtenintoj estos sciigita al voĉdonantoj. Se kaj subteninto kaj la kandidato eksplice permesas tion, estos sciigita ankaŭ la nomo kaj lando de subteninto kaj enhavo de subtenletero en maksimuma longeco de 100 vortoj (se subtenletero estas pli longa, ĝi estos aŭtomate tranĉita sen plua konsulto).

Memoru subskribi vian kandidatiĝon, se ĝi estas paperpoŝta! Aldone memoru, ke sen iu el la menciitaj eroj via kandidatiĝo ne estos valida! Via kandidatiĝletero devas alveni plej laste la 1-an de Majo 2024. Uzu la jenajn adresojn:

  • paperpoŝte: TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
  • retpoŝte: gxen-sek@tejo.org kaj info@tejo.org

Por pliaj informoj, bonvolu legi la reglamenton.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Aquest lloc utilitza Akismet per reduir el correu brossa. Aprendre com la informació del vostre comentari és processada