Home > Aktualaĵoj > Partoprenu la Virtualan Kongreson kaj mojosigu ĝian junularan programon!

La Virtuala Kongreso, kiu anstataŭas la nuligitan Universalan Kongreson de Belfasto, okazos de la 17-a ĝis la 24-a de julio 2021. La evento estas organizata de Universala Esperanto-Asocio kunlabore kun TEJO, E@I kaj Vinilkosmo. 

Kadre de la ĝi okazos bunta junulara programo, mallonge JuPo, prizorgata de teamo de volontuloj. 

Se vi estas membro de TEJO/UEA, vi povas aliĝi al la kongreso senpage ĝis la 4-a de julio 2021, ĉe https://vk.esperanto.net/.

Venu partopreni la plej grandan Esperanto-aranĝon de la jaro kaj mojosigi ĝian programon!

Kiel kontribui? Vi povas fari tion per… 

-kultura aŭ arta prezentaĵo
-mallonga filmeto pri via loĝloko (maks. 10 min.)
-metu vian urbon aŭ vilaĝon sur la mapon de la virtuala Titanika ekskursa tago!
-vojaĝigo en fikciaj lingvoj aŭ mondoj
-ĉu vi sciis ke Belfasto gastigis la filmadon de Ludo de Tronoj?
-prezentado de via klubo aŭ asocio
-prelego aŭ ateliero
-diskutrondo
-kvizo 
-ludo

Uzu la formularon por la kerna programo (12-18 UTC) aŭ kontaktu nin ĉe jupo@vk.esperanto.net por aliaj programeroj (ajnatempe) ĝis la 14-a de junio. 

Dum la ferma tago de la kongreso okazos la talentokonkurso Mondovizio:

Montru vian talenton per poemo, kanto, ĵonglado, sporta spektaklo aŭ alia aktivaĵo laŭ via kreemo. Via filmeto daŭru maksimume tri minutojn kaj estu sendata per WeTransfer al jupo@vk.esperanto.net ĝis la 21-a de julio. 

En la mesaĝo menciu per kiu nomo vi ŝatus esti prezentata en Mondovizio kaj kiun landon vi reprezentas – fikciaj nomoj kaj landoj ankaŭ bonvenas.

Ni antaŭĝojas vidi vin en la Virtuala Kongreso!

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Aquest lloc utilitza Akismet per reduir el correu brossa. Aprendre com la informació del vostre comentari és processada