Home > Aktualaĵoj > Kandidatoj por la Estraro de TEJO 2021-2022

Jen la kandidatoj por la Estraro de TEJO 2021-2022!
Komitatanoj de TEJO povas legi la plenan raporton de la Elekta Komisiono en la komitata listo.

LÉON KAMENICKÝ

Kandidato por la posteno de Prezidanto

Pri mi
“Mi estas preskaŭ 25-jaraĝa junulo kiu nuntempe vivas en Prago (Ĉeĥio). Tie mi havas plentempan laboron en la internacia firmao Ernst & Young kiel konsultisto por publika sektoro kaj neregistaraj organizoj. En mia libera tempo mi okupiĝas pri mia hundo Yoko, pasigas tempon kun amikoj aŭ rigardante diversajn seriojn, fojfoje sportumas kaj pentras, kaj kutimas vojaĝi kiam la cirkumstancoj permesas tion.”

Kiel mi ŝatus kontribui al TEJO
“Mi aparte esperas ke mi povus kontribui al bona planado kaj mastrumado de la projektoj kiujn ni difinos por nia estrara mandato, same kiel sukcese transprenos taskojn kiuj restos por trakti de la pasinta estraro. Konsiderante, ke mia ĉiutaga laboro konsistas el evaluado de efika kaj travidebla uzo de diversaj EŬ-fondaĵoj, mi same dezirus ke ĉio kion ni faros en venonta periodo ene de TEJO estos ankaŭ travidebla kaj profesia. Mi pensas, ke mi aparte ankaŭ subtenos kaj puŝos por plia evoluigo de diversaj aktivaĵoj kiujn oni povas fari pere de Esperanto (ekz. profesiaj trejnadseminarioj, diskutrondoj pri gravaj sociekonomiaj temoj, sportaj eventoj, ktp.) por plifortigi la rolon de TEJO kiel aktiva neregistara organizo kiu ne timas trakti buntan spektron de temoj.”

VERONIKA VENISLOVAS

Kandidato por la posteno de Kasisto

Pri mi
“Mi estas hungarino vivanta en Prago, Ĉeĥio. Esperanton mi lernis antaŭ pli ol jardeko, kaj dum la jaroj ĝi iĝis la plej grava lingvo en mia vivo, dank’ al kio mi trovis amon kaj multajn amikojn. En mia persona vivo mi entuziasmas pri gastronomio, politiko kaj detektivromanoj. Profesie mi subtenas dungitojn pri HR problemoj/demandoj en multnacia firmao. Krome, mi ĉi-somere bakalaŭriĝis pri internacia komerco kaj studos librotenadon kaj financojn en magistra nivelo ekde Septembro.”

Kiel mi ŝatus kontribui al TEJO
“Mi pensas, ke mia plurjara sperto kiel komitatano A kaj kasisto de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo kune kun la konoj akiritaj de miaj studoj ebligos min daŭrigi la elstaran laboron de la nuna kasisto, Feliĉa, kaj plu certigi financan stabilecon kaj daŭripovecon de TEJO. Mi ankaŭ nepre volas esplori (kaj agi laŭbezone), ĉu kaj kiaj reformoj de la financa modelo de TEJO bezonatos pro la ŝanĝoj en lastaj jaroj, kiel ekzemple la kreskanta graveco de interreta agado.”

ROGIER HUURMAN (ROĈJO)

Kandidato por la posteno de Ĝenerala Sekretario

Pri mi
“Mi estas TEJO-membro ekde 2009, kaj organizis amason da renkontiĝoj, karavanoj kaj kontribuojn al internaciaj vesperoj. Mi restarigis NEJ, ĉeforganizis la unuan retan IJK-on kaj estas ĉeforganizanta la IJK-n 2022 en Nederlando. Mi estas freŝa patro kaj membras en du aliaj estraroj, do mi bezonas efike uzi mian tempon.”

Kiel mi ŝatus kontribui al TEJO
“Kiel Ĝenerala Sekretario mi intencas sekvi ĉiujn regulojn pri anoncoj, limdatoj kaj voĉdonoj ekzakte, kaj zorgi ke la Komitato funkciu plene kaj glate. En la estraro mi celos teni kaj krei klaran kaj bonordigitan dokumentaron, kaj ne postuli de estraranoj aŭ komitatanoj pli da dokumentoj aŭ taskoj ol strikte necesas por liveri bonajn servojn al niaj membroj.”

INÈS KAHIN

Kandidato por la posteno de Vicprezidanto

Pri mi
“Mia patrino devenas el Finnlando, mia patro el Libanujo, kaj mi naskiĝis en Francio. Mi do kreskis en diverskultura kaj plurlingva familio, kaj iasense estas evolui en Esperantujo logika daŭrigo por mi.
Studento pri sociologio en Tuluzo (Francio), mi komencos magistron en septembro. Mi kutimas labori duontempe kiel administra helpo en diversaj institucioj, sed venontjare mi malkovros la laboron de bibliotekistino ĉe mia universitato, kaj mi antaŭĝojas. Nuntempe mi marŝas en Hispanio la vojon de Sankta Jakobo de Compostela!”

Kiel mi ŝatus kontribui al TEJO
“Kiel TEJO-trejnisto, mi interesiĝas pri la transpreno de la fako Aktivula Trejnado. Mi kredas je la graveco pligrandigi la TEJO-trejnistaron kaj plu trejni niajn aktivulojn. Kiel studento, mi pretas respondeci pri la fako Universitata Agado. Sed ankaŭ pri Egaleco mi povus okupiĝi.
Ĉar mi mem estis volontulo en du esperanto-asocioj (en Francio kaj Pollando), mi pretas sekvi la laboron de unu en niaj volontuloj en Rotterdamo. Mi certas ke mia empatia karaktero estos aprezata.”

ABEL JOHANNES KIEFTE (JOOP)

Kandidato por la posteno de Vicprezidanto

Pri mi
“Mi estas Joop Kiefte, kandidato por la pozicio de vicprezidanto aŭ senpostena estrarano. Mi antaŭe jam estis prezidanto de TEJO kiam neniu volis, kaj cetere antaŭ tio laboris pri infrastrukturaj elementoj de TEJO, krom partoprenado en la komitato. Mia partopreno nun en la estraro estus por fokusiĝi pri elementoj kiel la internacia kunlaborado en IKRJO (ICMYO, UN-nivela kunlaborado), plibonigo de infrastrukturo per rekoniĝo kiel senprofitcela organizo en Nederlando kun ekz. rajto al senpaga Google Workspace kaj plenumado de funkcioj por kiuj ne proponiĝis aliaj estraraj kandidatoj. Mi plentempe laboras nun en Portugalio kaj povas pro tio ne havi tiel multe da tempo por fokusiĝi pri TEJO-aferoj kiel mi volus, krom tio mi plene akceptas subteni aliajn kiuj prenus la pozicion anstataŭe. Mi preferas ne kampanji aŭ politikumi pri estrara pozicio: mi rekomendas al ĉiuj elekti plene laŭ propra esploro pri la kapabloj de la kandidatoj kaj via sperto pri ili, ne laŭ ĝenerala populareco aŭ puŝado. Mi ankaŭ forte rekomendas voĉdoni por pli da diverseco, kaj mi ĝojas ke mi povis partopreni en tre diversa estraro antaŭe. Religie mi estas bahaano, kio implicas fokusiĝon pri unueco, egaleco kaj inkluzivigo, krom kompreneble tutmondeca aliro.”

ALBERT STALIN GARRIDO

Kandidato por la posteno de Vicprezidanto

Pri mi
“Mi naskiĝis en 1997. Mi eklernis Esperanton en 2013, tiam kiel 15-jara gimnaziano, kaj poste kunfondis kun samlernejanoj Filipinan Esperanto-Junularon (FEJ), kies prezidanto mi nun estas. Mi poste engaĝiĝis en diversaj kampoj kaj niveloj de la movado kaj nun interalie kiel estrarano pri Landa kaj Faka Agado de TEJO. En 2019, mi diplomiĝis pri geografio en la Universitato de Filipinoj kaj nun laboras profesie (kaj hejme) kiel teamgvidanto en internacia firmao pri edukado. En mia libera tempo mi ŝatas spekti filmojn, lerni lingvojn, aŭ ludi poŝtelefonajn ludojn.”

Kiel mi ŝatus kontribui al TEJO
“Mi celas post reelektiĝo precipe daŭrigi kaj plibonigi la laboron kiun mi komencis kaj nun faras en mia unua mandato kiel nuna estrarano de TEJO kaj plu plifortigi la Komisionon pri LFA, kies revigliĝon mi gvidis. Mi interesiĝas labori ankaŭ pri la fako de Edukado-Scienco-Kulturo, kaj entuziasmas scii kiel niaj landaj kaj fakaj sekcioj kaj tutmonda aktivula reto povus konkrete kontribui al plivigligo de agado en tiuj tri kampoj konsiderante diversajn praktikojn pri edukado, fakojn, kaj kulturojn abundajn tra la mondo.
En la Estraron mi daŭre pretas antaŭenpuŝi la vidpunktojn kaj interesojn de niaj sekcioj kaj aparte vidpunkton ekstereŭropan, precipe tiun de Azio kaj de aliaj kontinentoj en la Estraro malpli bone reprezentitaj. Kiel vicprezidanto, mi planas subteni la prezidanton kaj kontribue al harmonia kunlaboro en la teamo. Ĝis nun mi havas jam 8 jarojn da seninterrompa aktivado en TEJO kaj plene pretas aldoni plian jaron, ĉi-foje kiel estrarano servanta en mia dua mandato.”

MATHEUS ARANTES PACHECO

Kandidato por senofica estraraneco

Pri mi
“Mi naskiĝis en Nova Iguaçu, Rio de Ĵanejro, mi estas 24 jaraĝa, studento pri geologio, nuntempe loĝante en Ĉeĥio. Esperanto estis ŝanĝego en mia vivo, mi esperantiĝis en 2013 kaj de tiam mi jam partoprenis en multaj eventoj de esperanto en Brazilo kaj eksterlande. Miaj hobioj estas ludi homlupon kaj Dixit, promeni en arbaro, babilegi kaj kuiri vegane.”

Kiel mi ŝatus kontribui al TEJO
“Mi volas ke miaj ĉefaj kontribuoj estu pri “reta movado” kaj adoleskantoj.
En la lasta jaro kreskiĝis la intereso pri “neĉeesta movado”. Pro tio mi volas agi pli kaj pli en reta movado, kiu multe gravas nuntempe. Junuloj, preskaŭ nature, multege uzas reton kaj tu ilo estas bonega al movado ĉar ĝi pro tio eblegis al ĉiuj homoj la partoprenon en kongresoj kaj renkontiĝoj.
Mi lernis Esperanton kiam mi estis adoleskanto kaj mi opinias ke indas havi personon por pensi pri tiu agado, pro tio mi ŝatus kontribui pri adoleska agado per ludoj, babiladoj kaj aktivaĵoj. Tiel ni kreskigus Esperanton inter la adoleskantoj kaj plifortigos la venontan movadon en TEJO.”

URIEL GURDIÁN

Kandidato por senofica estraraneco

Pri mi
“Mi venas el Nikaragvo, kaj aĝas 32 jarojn. Mia esperantiĝo okazis fine de la jaro 2011. Mi estas homo kiu ŝatas kundividi sian sperton kaj konojn kun la aliaj por kunkreskado. Mian libertempon mi okupas por tre diversaj aferoj, mi ŝatas naĝi, spekti filmojn, legi fantaziajn librojn, mi estas futbalŝatanto, kaj kelkfoje mi ludas ŝakon interrete. Kompreneble mi ŝatas fremdajn lingvojn do, Duolingo estis mia plej bona amiko dum la pandemio. Mia studfako estas Inĝenierio pri Sistemoj, kaj nuntempe laboras por teknologia estrepreno en la kampo de aparataro.
Rilate al Esperanto, mi feliĉas pro 5-jara gvidado de Esperanto-kurson en Nacia Universitato de Nikaragvo, pro esti parto de la loka kongresa komitato kiu organizis nian unuan Nacian Esperanto-kongreson en 2014, kaj pro mia kontribuo al TEJO kiel oficisto en 2016.”

Kiel mi ŝatus kontribui al TEJO
“Kiel estrarano de TEJO mi havus grandiozan oportunon por uzi mian sperton en la movado por okupiĝi pri Esperanto-simpatiantoj kiel Junaj Amikoj de Esperanto. Mi ankaŭ ŝatus helpi plifortigi la fakon Edukado, ne nur rilate al la lingvo-nivelo, sed ankaŭ edukado en plej diversaj kampoj, ekz. science kaj kulture.”

VALENTIN CERETTO-BERGERAT

Kandidato por senofica estraraneco


Pri mi
“Mi estas 24-jaraĝa, venas de nordorienta Francio kaj diplomiĝis pri la angla kaj rusa lingvoj, internaciaj rilatoj kaj projekto-mastrumado. Mi jam loĝis en diversaj landoj, notinde Nederlando kie mi nuntempe volontulas ĉe TEJO ĝis la fino de la nuna estrara mandato. Mi ŝatas lingvojn, bicikladon, nigran ĉokoladon kaj erinacojn.”

Kiel mi ŝatus kontribui al TEJO
“Kiel volontulo ĉe TEJO, mi multe jam okupiĝis pri la eksteraj rilatoj de nia organizo, kunordigante agadojn, trejnadon kaj retajn aranĝojn. Mi do ŝatus daŭrigi la elanon tiuterene kiel faka Estrarano pri Eksteraj Rilatoj.
Mi ŝatus porti al la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER) iom pli strategian aliron al niaj eksteraj reprezentado kaj agado, kunlaborante ankaŭ kun UEA. Aliaj fokusiĝindaj temoj estu varbado kaj plifortigado de la tieaj aktivuloj kaj pli da (espereble ĉeesta) kunlaborado kun neesperantaj organizoj.
Mi aldone jam spertis plurajn aspektojn de la administrado kaj kunlaborado de TEJO pri kiuj mi certe povos ankaŭ kontribui. Kiel baldaŭaj eksvolontulo de TEJO kaj volontulo ĉe alia Esperanto-organizo, mi ankaŭ taŭgas por subteni niajn venontajn volontulojn.”

Resume

Kandidatoj por la posteno de Prezidanto: Léon KAMENICKÝ
Kandidatoj por la posteno de Kasisto: Veronika VENISLOVAS
Kandidatoj por la posteno de Ĝenerala Sekretario: Rogier HUURMAN (Roĉjo)
Kandidatoj por la posteno de Vicprezidanto: Inès KAHIN, Abel Johannes (Joop) KIEFTE, Albert Stalin TANCINGO GARRIDO
Kandidatoj por senofica estraraneco: Inès KAHIN, Abel Johannes (Joop) KIEFTE, Albert Stalin TANCINCO GARRIDO, Matheus ARANTES PACHECO, Cyprien GUIYA, Uriel GURDIÁN, Alexandre RAYMOND (Alekĉjo), Valentin CERETTO-BERGERAT

2 Comments, RSS

  • Stefan MacGill

    says on:
    27 July, 2021 at 16:32

    Dankon pro la informoj! Notitaj kaj gravaj. Grandaj shanghoj survojas – kiel chiujare! Mi vidas kelkajn nunajn estraranoj, kiuj tre feliche rekandidatigas sin – iom da kontinueco. Mi provos preni kontakton kun la nova teamo – EKO volonte komunikos informojn pri TEJO al pli vasta publiko. Mi ghojos, se TEJO konsentos iam denove kunlabori kun la AMO-programo, kiu ene de la lasta horo realigis la 75an AMO-seminarion.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Aquest lloc utilitza Akismet per reduir el correu brossa. Aprendre com la informació del vostre comentari és processada