Home > Proponoj aktivi > Partoprenu UN-festivalon pri daŭripova evoluigo en Bonn!

La Tutmonda Festivalo pri Agado rilate al la Celoj por Daŭripova Evoluigo estas evento organizata de la Unuiĝintaj Nacioj, kadre de la Kampanjo por Aktivado.

La festivalo okazas ĉiujare en Bonn kaj kunigas registaranojn, lokajn estrojn, internaciajn organizojn, civitanan socion, aktivulojn, junajn porbatalantojn, kreeman industrion kaj la privatan sektoron.

Ĉi-jare, la evento okazos inter la 2-a kaj la 4-a de majo 2019. TEJO ŝatus starigi delegacion kaj invitas siajn membrojn kandidatiĝi por engaĝiĝi en la diskutoj.
La lingvaj defioj ne estas nova temo en la debatoj pri daŭripova evoluigo. En 2017, la Studogrupo pri Lingvo kaj Unuiĝintaj Nacioj organizis simpozion kun la temo “Lingvo, la Celoj por Daŭripova Evoluigo, kaj Vundeblaj Homgrupoj”, esplorante interalie la edukadon de rifuĝintaj infanoj, la edukadon por enmigrintoj kaj la nuntempajn lingvajn problemojn.

Por profunde trejniĝi pri la efektivigo de la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj por plifortigi la pledadon pri la rolo de la lingva diverseco kaj lingva agnosko en pli justa kaj daŭripova mondo, la TEJO-delegacio celas partopreni la festivalon en Bonn, lerni, kundividi, starigi novajn partneriĝojn, kaj konsciigi la junajn partoprenontojn pri la defioj de la internacia komunikado. La agadfokuso de la TEJO-delegacio estas la justa kaj ekvilibra aliro al voĉo kaj aŭskultado en la nuntempa tutmonda dialogo.

Estu parto de tiu delegacio! Kandidatiĝu je https://sdgactioncampaign.org/ [en]

La ĉefa laborlingvo estos la angla. Por filmoj, prezentaĵoj, novigsesioj, la uzo de aliaj lingvoj estas bonvena. TEJO proponas sesion pri plurilingva daŭripoveco en malferma mondo. Temas pri interaga ateliero kies celo estas stimuli pripenson rilate al lingva kaj kultura diverseco, rajtoj de la lingvaj minoritatoj kaj interkultura dialogo.

La TEJO-delegacio mem organizos tranoktadon kaj vojaĝon al Bonn. Estos verŝajne ebloj tranokti ĉe Esperantistoj en la ĉirkaŭaĵo kaj vojaĝi malmultekoste pere de trajnaj karavanoj.

Por pli da informoj pri daŭripova evoluigo [eo]: https://unesperante.wordpress.com/tag/celoj-por-dauripova-evoluigo/  

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Aquest lloc utilitza Akismet per reduir el correu brossa. Aprendre com la informació del vostre comentari és processada