Home > > Malferma alvoko – TEJO-estraranoj 2023/24-25

Nova limdato! Kandidatiĝu ĝis la 15-a de Junio!

La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn al la Estraro de TEJO por la mandato 2023-2024. La elektitoj enoficiĝos la 1-an de septembro 2023 kaj finos la mandaton la 31-an de aŭgusto 2024. La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO.

Ordinare, novaj estraranoj estas elektitaj okaze de la ĉefa kunveno de la Komitato dum la Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos ĉi-jare en Italujo de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto. Kandidatoj eble ankaŭ estos invititaj al estrarkunsido de TEJO en la samlanda Universala Kongreso de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto.

Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2023 naskita inter la 1-a de septembro 1988 kaj la 31-a de aŭgusto 2005.

Aliaj dezirindaj trajtoj de kandidato estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj flekseblo.

La Estraro konsistas el maksimume 9 estraranoj, inter kiuj estas la Prezidanto, la Ĝenerala Sekretario, la Kasisto kaj de unu ĝis tri Vicprezidantoj.

Ĉiu estrarano povas havi unu aŭ plurajn estrarajn fakojn. La nunaj fakoj estas la jenaj:

  • Komisionoj: Aktivula Trejnado, Eksteraj Rilatoj, Edukado, Scienco, Kulturo, Kongresoj, Landa & Faka Agado, Merkatiko & Informado, Talento, Transnaciaj Projektoj.
  • Interesgrupoj: Adoleska Agado, Genra Egaleco, Juro, Moviĝeblo, Teĥnologio, Universitata Agado
  • Respondecoj: Pasporta Servo, Rilatoj kun UEA, Volontuloj. Kandidato estu preta okupiĝi pri iuj el la listigitaj fakoj.

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al lukasz.zebrowski@gmail.com, ferduzi@outlook.comtomasstano95@gmail.com, rogier.huurman@gmail.com ĝis la 15-a de Junio 2023 kun viaj vivresumo, motiva letero kaj eksplicita indiko pri la fakoj kaj la oficoj, kiujn vi estos preta transpreni en la Estraro, se elektita.

Se vi scias pri alia taŭga kandidato, konvinku tiun homon sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org, tiel ke ni mem povu kontakti la eblan kandidaton.

La Elekta Komisiono de TEJO
Łukasz Żebrowski, Rogier Huurman, Tomáš Stano, Arya Ferduzi

4 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Aquest lloc utilitza Akismet per reduir el correu brossa. Aprendre com la informació del vostre comentari és processada