Home > Aktualaĵoj > TEJO partoprenis ECOSOC de Unuiĝintaj Nacioj

Delegacio de sep esperantistoj reprezentis TEJO-n dum la Junulara Forumo ECOSOC de la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. 

Grava atingo por TEJO: Rakoen Maertens estis ĉefparolanto dum la ferma ceremonio kaj António Guterres, la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, ĉeestis lian paroladon.

“Estis semajno de elstara agado. Semajno grava por nia movado.” Rakoen Maertens

La ECOSOC Junulara Forumo estas preparforumo por la Alt-Nivela Politika Forumo pri Daŭripova Evoluigo (ANPF). En ĝi, oni preparas kaj kunordigas la agadon de junularaj organizoj kiuj agadas pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo.

Rakoen rakontas: “Ni aranĝis kunsidojn kun altnivelaj homoj en la UN-sekretariejo pri lingva politiko. Ni plurfoje kunsidis kun homoj kiuj laboras pri nova UN rezolucio (plej grava gvida dokumento de la organizo) pri lingva politiko kaj plurlingvismo. Ni nun pripensas kelkajn vojojn por plej efike influi tion, por fine enmetigi aferojn favore al Esperanto kaj niaj celoj.” 

“Ni ankaŭ diskutis okazigadon de flankaj eventoj pri lingva politiko kaj lingvaj baroj, el la flanko de TEJO kune kun diversaj lingvogrupoj (parolantoj de la franca, de la portugala, ktp). La flankaj eventoj povas helpi fortigi kaj sukcesigi nian influon.”

Granda sukceso por la parolado de Rakoen Maertens

Pri lia parolado, Rakoen rakontas:

“UN aparte volis personan, inspiran rakonton, do mi parolis pri interkultura komunikado kaj kompreno. Ĵus antaŭ la parolado, mi havis la plezuron renkonti la Ĝeneralan Sekretarion de UN António Guterres. Ĉeestis mian paroladon pli ol 1000 homoj (landaj delegacioj, NRO-oj, kaj plia kvanto de homoj per viva elsendo rete).”

“En la horoj kaj tagoj post la parolado, homoj venis por gratuli kaj danki min. Kelkaj landaj delegacioj eĉ diris ke estus honoro por ili se mi iam povus rakonti pri TEJO ĉe iliaj eventoj.”

“Mi kredas ke la parolado donis eĉ plian valoron kaj povon al nia agado ĉe ECOSOC kaj UN.” Rakoen Maertens

Legu la paroladon de Rakoen Maertens (en Esperanto)

Krom Rakoen Maertens, la eventon partoprenis nome de TEJO ankaŭ Francesco Maurelli, Saŝa Murr, Sara Spanò, Marcus Griep, Hans Becklin kaj Cassidy Walker.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Aquest lloc utilitza Akismet per reduir el correu brossa. Aprendre com la informació del vostre comentari és processada