Home > Aktualaĵoj > Voĉdonu por novaj Komitatanoj B | 2025

En novembro 2025 elektiĝos novaj komitatanoj B por dujara mandato, komenciĝonta je la 1-a de decembro 2025. Komitatanoj B reprezentas Individuajn Membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato.

Ni ricevis 7 kandidatiĝojn por 4 vakaj lokoj por iĝi Komitatano B de TEJO. La voĉdona periodo daŭros dum 15 tagoj t.e ĝis la 22-a de novembro 2025. Balotilo estis sendita retmesaĝe al ĉiu Individua Membro de TEJO la 8-an de novembro. Se vi ankoraŭ ne voĉdonis, rapidiĝu!
La sinprezentojn de la sep kandidatoj vi povas legi en la balotilo kaj ankaŭ ĉi-sube:

Shen, CHENGHONG (Kristalo), Ĉinio

Biografieto kaj movadaj celoj:

(1)Helpanto de la 81-a Internacia Junulara Kongreso
(2)Projekto pri Tutmonda Radio Junulara
(3)Praktikanto ĉe la Esperanta Komunikada Divizio de la Azia-Pacifika Komunikada Centro de la Ĉina Eldona Administracio pri Fremdaj Lingvoj

Mi esperas, ke per aktiva partopreno en la esperanto-movado, pli da homoj konatiĝos kun esperanto. Samtempe, mi esperas pliigi la agadon de esperanto-parolantoj en komunikado kaj riĉigi la esperanto-kulturon.

Subtenantoj:

  • kvanto de subtenantoj: 5
  • kvanto de landoj de subtenantoj: 4

Pedro Henrique DA SILVA FREITAS, Brazilo

Biografieto kaj movadaj celoj:

Mi nomiĝas Pedro Freitas. Mi studas fizioterapion kaj partoprenas projektojn pri sporto kaj kulturo kun socia celo. Mi kunlaboris kun esperantistoj en lokaj kaj retaj renkontiĝoj, kaj poste kreis grupon por praktiki la lingvon. Mi faras filmetojn en TikTok por montri Esperanton kiel vivan komunikilon inter kulturoj. Mia celo estas kontribui al la junulara movado disvastigante Esperanton en lernejoj, eventoj kaj interretaj spacoj. Mi volas, ke ĝi estu ilo por edukado, justeco kaj interkompreno — simbolo de espero kaj tutmonda kunlaboro.

Subtenantoj:

  • kvanto de subtenantoj: 7
  • kvanto de landoj de subtenantoj: 4

Giovanni DE LUCIA, Italio

Biografieto kaj movadaj celoj:

Post mia sperto kiel volontulo de TEJO, mi multe pli konsciis pri la funkciado de la organizo kaj mi sentis min pli premita doni mian subtenon al la junulara movado laŭ miaj kapabloj kaj ebloj, tial mi esprimas la intereson kandidatiĝi kiel Komitatano B. Mi havas bonan konscion pri kio TEJO faris en la nunaj tempoj kaj kion ĝi volas atingi rilate al enplektiĝo de junuloj al nuntempaj okazaĵoj en la mondo per esperanto kaj por ke junuloj havu pli fortan kaj valoran rolon en la decidprocezoj de la ĉefaj internaciaj organizoj kaj komunumoj.

Subtenantoj:

  • kvanto de subtenantoj: 10
  • kvanto de landoj de subtenantoj: 8

Hayden Reed HENDRICKS, Katalunio

Biografieto kaj movadaj celoj:

Mi kandidatiĝas por Komitatano B ĉar mi estas aktivulo en KEJ, unu el la plej aktivaj junularoj en Esperantujo. Mi subtenas mian lokan organizaĵon je la estrara nivelo per plani ĉiumonatajn okazaĵojn, kiel spektadojn, bierumadojn, piknikojn, kaj ekskursojn. Mi ankaŭ estas membro de la Kongresa Komisiono, kie mi prizorgas la planadon de IJK 2026 en Katalunio. Mi ankaŭ nuntempe organizas la seminarion en Kipro, kie ni invitos 20 junajn esperantistojn por semajno da paroladoj kaj aktivaĵoj pri interkultura dialogo kaj packonstruado. 

Subtenantoj:

  • kvanto de subtenantoj: 5
  • kvanto de landoj de subtenantoj: 4

Noriz Andrea MORA, Filipinoj

Biografieto kaj movadaj celoj:

Mi studas plurmedio en la Universitato de Filpinoj. Mi membriĝis en Filipina Esperanto-Junularo en februaro 2025; samjare, mi estis kunorganizanto por FAJRO 2025 en aŭgusto, kaj prezentis pri la manĝaĵo kaj Esperanta historio de la Filipinoj en la 11-a Azia-Oceania Kongreso en septembro. Mi ankaŭ estas membro de UP-LINGO, studenta organizacio temas pri lingva kaj kultura aprezo, kaj laboras parttempe kiel desegnisto.

MOVADAJ CELOJ
● Pliigi subteno por junuloj el malpli riĉa landoj
● Plibonigi kaj plivastigi retaj eventoj kaj agadoj
● Investi en kreantoj tra enhavkreada spurtoj (creation jams angle) aŭ konkursoj, kun fokuso al Esperantlingva literaturo kaj ludoj

Subtenantoj:

  • kvanto de subtenantoj: 5
  • kvanto de landoj de subtenantoj: 4

Ingryd OLIVEIRA, Brazilo

Biografieto kaj movadaj celoj:

Mi estas instruistino. Nuntempe mi laboras virtuale en Universitato kaj en angla kurso. Mi estas sportistino (de flugpilkado kaj marcialaj artoj). Kiel aktivulo, mi organizis diversajn E-eventojn en Brazilo, inkluzive la Nordorientan Rekontiĝon de Esperanto. Mi estis komisiitino de TEJO. Mia historio en Esperanto estas markita de engaĝiĝo kaj lukto por plibonigoj en nia movado, ĉiam antaŭenigante socian kaj lingvistikan egalecon. Mi donas manon al tiuj, kiuj plej bezonas helpon. Miaj celoj en la movado estas la baza: fina venko, paco, egaleco kaj justeco inter popoloj.

Subtenantoj:

  • kvanto de subtenantoj: 7
  • kvanto de landoj de subtenantoj: 3

Ĵotaro TAKADA, Japanio

Biografieto kaj movadaj celoj:

Mi eklernis Esperanton en la jaro 2023, kaj ĉeestis diversajn Esperanto-eventojn unue en Japanio, mia hejmlando, kaj sekve en Hispanio, kie mi loĝis ĝis junio kaj mi aliĝis al KEJ (Kataluna Esperanto-Junularo). Aldone en aŭgusto, mi vizitis Indonezion por ĉi-jara IJK. Mi ne nur konatiĝas kun multaj aziaj esperantistoj, sed ankaŭ prezentis mian plej ŝatatan magaon kaj kontribuis al kelkaj programeroj kiel vesperaj koncertoj.
Mi nun klopodas disvastigi Esperanton al japanaj junuloj por akiri pli junajn esperantistojn kaj restarigi junularan organizon en Japanio. Espereble mi invitos IJK-n al Japanio dum venontaj 2 aŭ 3 jaroj.

Subtenantoj:

  • kvanto de subtenantoj: 6
  • kvanto de landoj de subtenantoj: 5

One Comment, RSS

  • sedot wc gresik

    says on:
    Wednesday, der 26. November 2025 at 23:57

    Layanan sedot WC Gresik hadir sebagai solusi fundamental untuk memastikan sistem pembuangan limbah di rumah tangga, area komersial, hingga fasilitas industri berfungsi secara optimal. Ini adalah pilar utama dalam menjaga kebersihan lingkungan, mencegah penyebaran penyakit, dan pada akhirnya meningkatkan kualitas hidup masyarakat

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Diese Website verwendet Akismet, um Spam zu reduzieren. Erfahre mehr darüber, wie deine Kommentardaten verarbeitet werden.