Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Deklaracio de junuloj por inkluzivaj socioj post-pandemie

Enkonduko

Inter la 21-a kaj la 25-a de Aŭgusto 2022, gejunuloj el Eŭropo havis la ŝancon renkontiĝi en Nederlando por lerni kaj interŝanĝi siajn ideojn pri socia inkluzivo en la internacia seminario “Esplorante Inkluzivon – Atingo de vere inkluzivaj socioj”. La seminarion organizis TEJO en Nederlando en Aŭgusto 2022, kun financa subteno de la Eŭropa Junulara Fondaĵo de la Konsilio de Eŭropo. Dum la seminario oni starigis la jenajn demandojn – kiu(j) estas socie ekskludita(j) en niaj socioj? Kio influas nian socian inkluzivon kiel junuloj? Kiel KOVIM-19 influis nian inkluzivon, kaj kion oni povas lerni de tio?

Komence de la dokumento, vi trovos niajn rekomendojn pri kiel deciduloj povas agi por atingi pli inkluzivajn sociojn je regiona, nacia kaj internacia skalo. Fine de la dokumento, vi trovos kolekton de niaj respondoj al tiuj demandoj.

Rekomendoj

Dum nia tempo kune, ni informiĝis pri identeco, socia inkluzivo kaj ekskludo, kaj la efikoj de la KOVIM-19-pandemio. En ĉi tiu deklaracio, ni proponas multajn pensojn kaj ideojn pri socia inkluzivo. La sekvaj punktoj estas tiuj, kiuj aperis en niaj diskutoj per la perspektivoj kaj de niaj propraj vivspertoj kaj de la KOVIM-19-pandemio. Pro tio, ni identigis ilin kiel la ŝlosilaj elementoj en la atingo de inkluzivaj post-pandemiaj socioj.

  1. Aliro al interreto kaj komputiloj, kaj ankaŭ al la kompetencoj por povi uzi ilin
  2. Reta senpaga aŭ pagebla altkvalita edukado, specife lingvolernado
  3. Pageblaj, altkvalitaj kaj ekologiaj transportsistemoj, regione, nacie kaj internacie
  4. Fleksebla kaj alirebla reta laboro
  5. Rekono de la graveco de neformalaj spacoj kaj potencdinamikoj
  6. Konscio kaj rimedoj rilate al la graveco de mensa sano kaj sanservo, specife en lernejoj
  7. Spacoj, fizikaj aŭ virtualaj, por ke homoj kuniĝu kaj umu kun aliaj en sia propra socia grupo, sed ankaŭ spacoj kie homoj povas dialogi kaj interŝanĝi kun membroj de aliaj sociaj grupoj

Malgraŭ ĉiuj negativaj konsekvencoj de la pandemio, ĝi ankaŭ estis tempo, kiam niaj sociaj normoj kaj kutimoj estis tute defiitaj, foje ŝanĝiĝantaj al pli bone. Dum KOVIM-19, novaj manieroj labori, studi, sociumi kaj vidi la mondon aperis.

Nia deziro estas, ke la scio kaj ideoj akiritaj de tiuj defioj estu uzataj por ŝanĝi niajn sociojn, kreante pli egalan, ekologian kaj inkluzivan mondon.

Fono

Kiuj estas socie ekskluditaj en niaj socioj?

En ĉiuj socioj hodiaŭ, homoj daŭre suferas socian ekskludon surbaze de membreco de kelkaj sociaj kategorioj.

Inter tiuj sociaj kategorioj, la plej videblaj diskriminacioj okazas surbaze de genra identeco (precipe virinoj kaj genraj nekonformaj homoj), nacieco, civitana statuso, rasigita statuso kaj/aŭ etna fono (ekz. enmigrintoj, romaoj, koloraj homoj), kaj GLAT+ statuso (ekz. gejaj homoj, transgenruloj). Tamen, socia ekskludo ankaŭ okazas surbaze de politikaj kaj religiaj orientiĝoj, same kiel aĝo kaj kapablo.

Tiuj en pluraj kategorioj ofte suferas plej, pro la intersekcia eco de tiuj diskriminacioj (cigana persono suferas diskriminacion surbaze de sia statuso kiel “alia” raso, sia nacieco, civitaneco, gepatra lingvo, ktp.).

Kio influas nian socian inkluzivon kiel junuloj?

Malgraŭ niaj diversaj spertoj kaj fonoj, ni trovis komunajn karakterizojn, kiuj influis nian politikan, socian, kulturan kaj ekonomian inkluzivon. Ili estis:

El ĉi tiuj temoj, la 3 pri kiuj ni elektis koncentriĝi estis:

  1. aliro al oportunoj por junuloj kiuj eklaboras
  2. engaĝiĝemo kaj memfido, kaj
  3. interkulturaj rilatoj
Aliro al oportunoj por junuloj kiuj eklaboras

Junuloj klare alfrontas unikajn defiojn rilate al ekonomia inkluzivo. Specife, junuloj ofte penadas por eklabori, ofte havante akademiajn kvalifikojn sed malmulte da sperto. Dum la lastaj jaroj, KOVIM-19 ankaŭ multe influis la aliron al laboro por junuloj, eble rezultigante kontinuajn ŝanĝojn en la ekonomia panoramo por junuloj.

Nevolemo de dungantoj riski havi pli junajn kandidatojn

Dungantoj povas preferi kandidatojn kun pli da sperto aŭ volas eviti la necesajn kostojn kaj tempon por trejni junulon. Ili ankaŭ povas taksi junulojn kiel malpli fidindajn, kaj deziras eviti la mallongatempajn kontraktojn kiuj favoras studentojn.

Troa emfazo de akademia edukado

Universitata edukado estas aprezata super aliaj formoj de edukado, kaj kulture kaj ekonomie. Junuloj estas kuraĝigitaj celi universitatan edukadon kiel eble plej multe. Tamen, tiu fokuso pri akademia studado signifas, ke al studentoj eble mankos tempo kaj ŝanco trovi laboroportunojn. Ĝi ankaŭ povas rezultigi, ke al multaj el tiuj junuloj mankas la praktikaj kapabloj utilaj por trovi laboron.

Malegaleco de ŝancoj surbaze de geografio

Pro Eŭropa Unio, eblas translokiĝi por studi kaj labori en aliaj landoj. Tamen, ekzistas ankoraŭ granda diferenco de oportunoj inter tiuj kiuj vivas en pli riĉaj kaj pli malriĉaj landoj, same kiel tiuj kiuj vivas en urbaj kaj kamparaj lokoj. La KOVIM-19-pandemio ankaŭ akcentis la neceson havi aliron al bonkvalita komputilo kaj interreta konekto por laboro kaj studo.

Engaĝiĝemo kaj memfido

Temo, kiu aperis plurfoje dum niaj diskutoj, estis tiu de engaĝiĝemo kaj memfido. La emo kaj fido paroli kaj uzi oportunojn povas esti grandega faktoro en onies inkluzivo, precipe en la politikaj sferoj. Tamen, tio ne estas temo, kiun oni kutime esploras kiam oni diskutas pri socia inkluzivo, pro sia individua atributo. Tial necesas alia vidpunkto – analizi la engaĝiĝemon kaj memfidon de junuloj kiel faktoron kiu povas esti influita sur la loka, regiona kaj nacia nivelo, kaj ne simple kiel individua problemo.

Manko de subteno de pli maljunaj aŭtoritatuloj

Junuloj ofte aŭdas kaj internigas mesaĝojn de la aŭtoritatuloj ĉirkaŭ ili, ke ilia vidpunkto ne gravas; ke ili estas tro junaj aŭ mankas la sperto por havi opinion, aŭ ke ili scias nenion pri la “reala mondo”. Aliaj oftaj mesaĝoj, kiel “aferoj neniam ŝanĝiĝos” kaj “vi neniam sukcesos”, plue difektas memestimon kaj malkuraĝigas junulojn preni iniciaton kaj labori por socia inkluzivo. Ĉar tiuj dinamikoj okazas plejparte en privataj spacoj, kiel la hejmo, ili estas malfacile kontraŭbatali de politika perspektivo.

Manko de konscio pri la ŝancoj jam disponeblaj por junuloj

Kune kun tiuj negativaj mesaĝoj, kiuj malkuraĝigas junulojn agadi, ofte mankas konscio pri la subtenoj, projektoj kaj oportunoj, kiuj jam ekzistas por junuloj – manieroj engaĝiĝi en loka politiko, internaciaj interŝanĝoj, trejnaj oportunoj, retoj, registaraj programoj. Tio konfirmas la ideon, ke junuloj ne havas potencon ŝanĝi aferojn.

Timo de juĝo hejme kaj en la lernejo

Por junuloj precipe, timo de negativa ekstera juĝo de aŭtoritatuloj (gepatroj, instruistoj) aŭ samideanoj (amikoj, samklasanoj) povas malhelpi ilin esprimi sin aŭ stariĝi kontraŭ ekskludo.

Socio konstruita por ekstravertuloj

Multaj junuloj volas uzi oportunojn aŭ pli engaĝiĝi en siaj komunumoj, sed sentas, ke ili ne estas sufiĉe ekstravertitaj. Politika ago precipe estas rigardata kiel postulanta certan tipon de personeco por sukcesi – ambicia, komforta kun publika parolado, povas akcepti kritikon, ktp. Lernejoj povas trakti la emon silenti kiel patologion kiu devas esti korektita. Malemo paroli ofte estas ligita kun malalta memestimo aŭ timo de juĝo, sed provoj korekti tion devigante iun paroli nur plimalbonigos tion.

Stigma ĉirkaŭ mensaj sanproblemoj kaj sansistemo

Mensa sano estis taksita kiel grandega faktoro en la bonfarto kaj emo de la junularo engaĝiĝi. Dum la pandemio, eble pli da junuloj ol iam ajn suferis negativajn mensajn sanajn rezultojn pro socia izolado kaj labor/studa malstabileco. Tamen, restas multe da stigmo ĉirkaŭ mensaj sanproblemoj, kaj aliro al bonkvalita prizorgado daŭre estas defio en multaj lokoj.

Interkulturaj rilatoj

Eble pro la internacieco de nia grupo, alia temo kiu aperis plurfoje estis la efiko de internaciaj rilatoj al socia inkluzivo. Tiu temo ofte estas analizita laŭ sia negativa efiko, rilate al la efikoj de ksenofobio kaj rasismo sur socia inkluzivo. Ni volas koncentriĝi pri kiel interkulturaj rilatoj ankaŭ povas havi pozitivajn efikojn al socia inkluzivo, kaj kiel plej bone kontraŭbatali la efikojn de ksenofobio kaj rasismo.

Sociaj grupoj tendencas resti kaj interagi sole ene de siaj propraj komunumoj

Eĉ en landoj kun grandaj enmigrintaj populacioj, malsamaj etnoj ofte vivas kaj interagas sole en siaj propraj komunumoj. Malgraŭ la natura scivolemo de homoj pri aliaj kulturoj (muziko, kuirarto, lingvo), tiu manko de agnosko kaj interago kun homoj de aliaj kulturoj povas plifortigi nescion kaj antaŭjuĝon.

Registaroj ofte havas propran intereson valorigi naciisman kaj malpartian perspektivon kiu favoras la status quo

Por protekti kaj legitimi ilian strukturon kaj daŭrigon, registaroj reklamas certajn vidpunktojn aŭ raportojn pri historio. Tio permesas al ili protekti la povhavantulojn, kaj konservi fortan senton de nacia identeco kiu pravigas kaj vidigas la registaron. Potencaj iloj por devigi la naciisman vizion de registaro estas kulturo, amaskomunikilaro kaj edukado, kie historio kaj identecoj estas reprezentitaj kaj diskutitaj.

La angla lingvo estas maljuste prioritatita en internacia komunikado

La uzo de la angla kiel internacia lingvo en multaj kampoj – politiko, kulturo, komerco – kreas malegalecojn kaj inter landoj kaj inter individuoj. Esti denaska parolanto de tio, kio estas konsiderata norma angla (kutime brita aŭ usona) fariĝas grandega valoro por individuo, kaj landoj kiuj uzas la anglan kiel nacian lingvon disvolvas pli malmolan kaj mildan povon. La angla kiel internacia lingvo plifortigas diskriminacion inter tiuj, kiuj parolas la anglan kiel denaska lingvo, tiuj kiuj povas pagi por lerni la anglan, kaj tiuj kiuj ne povas. Tiu hierarkio plifortigas malegalecojn kiuj jam ekzistas pro historiaj tutmondaj fluoj kiel sklaveco aŭ koloniismo.

Kion ni povas lerni de la KOVIM-19-pandemio?

La KOVIM-19-pandemio, kiu komenciĝis en 2020, alportis multajn radikalajn ŝanĝojn en modernaj socioj. Ĝi elmontris multajn temojn aŭ tendencojn en socioj, kiuj ĝis tiam ne estis tiel videblaj. La lecionoj, kiujn ni lernas de KOVIM-19, estas gravegaj por forĝi vojon al pli inkluzivaj socioj.

KOVIM-19 kaj interreto

La movo al la interreto altigis la aliron al laboro kaj edukado por multaj homoj, sed ankaŭ kondukis al novaj defioj.

KOVIM-19 kaj enspez-sekureco

La malegaleco inter la malsamaj grupoj kiuj estis trafitaj de la pandemio emfazis la gravecon kaj potencon de fortaj sistemoj de socia sekureco.

KOVIM-19 kaj socia ŝanĝo

La drastaj kaj rapide moviĝantaj ŝanĝoj en la socio emfazis kaj la bezonon kaj la eblecojn por daŭra politika kaj socia ŝanĝo.

KOVIM-19 kaj la homa kapablo adaptiĝi

La tutmonda krizo kondukis al senprecedencaj defioj por la homaro, sed ankaŭ multmaniere evidentigis la adapteblecon de homoj, kaj ilian rezistecon alfrontante drastan ŝanĝon en iliaj kutimoj.