Home > Malfermaj alvokoj > Partoprenu la seminariojn Esplorante Inkluzivon aŭ Lingvoj por Demokratio dum IJK en Nederlando

La limdato por kandidatiĝi estas plilongigita ĝis la 26-a de junio!

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas la 2 internaciajn seminariojn Esplorante Inkluzivon – Atingo de vere inkluzivaj socioj kaj Lingvoj por Demokratio: Revigligado de plurismaj demokratioj kaj lingvaj rajtoj. La seminarioj donos la eblon al 40 junuloj (20+20) de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo diskuti kaj lerni pli pri 1) la temo de tutmonda civitaneco post la KOVIM-pandemio rilate al inkluzivo aŭ 2) lingvaj rajtoj kaj demokratio. Per la seminarioj, la partoprenantoj havos la eblon:

1- Por la seminario “Esplorante Inkluzivon – Atingo de vere inkluzivaj socioj“:

  • Lerni pri inkluzivaj strukturoj kaj politikoj por junularoj, kiel tiuj estos formitaj en la post-pandemia realeco kaj la rolo de junularoj en ili kiel tutmondaj civitanoj;
  • Produkti deklaron de junuloj pri la redifinita rolo de junularo en inkluzivaj sistemoj post-pandemia;
  • Povigi kaj ligi niajn junajn partoprenantojn kun politikofarantoj por ke ili povu iniciati kaj okupiĝi pri politikaj diskutoj kaj disvastigi la rezultojn de la unua agado kaj la deklaracio al la loka, regiona, nacia kaj internacia nivelo.

Aldone, dum ĉi tiu seminario ni celas ke la partoprenantoj produktu deklaracion pri la redifinita rolo de junularoj rilate al inkluzivo kaj tutmonda civitaneco post-pandemio.

Al tiu seminario eblos aliĝi ĝis la lasta minuto, ne estas limdato!

Ni lernos pri sociala inkluzivo kaj ekskludo. Kio ili estas, kial ili okazas? De kie venas tiuj konceptoj kaj kial ili gravas? 

Ni interŝanĝos pri niaj spertoj de inkluzivo aŭ ekskludo en niaj socioj kaj en Esperantujo; sociale, kulture, ekonomie, kaj politike. Kiuj homoj estas inkluzivigitaj en niaj socioj, kaj kiuj ne?

Ni rigardos la influojn de globalaj tendencoj sur inkluzivo, specife COVID-19 – ĉu ni kiel junuloj sentas efektojn? Kiuj estas la plej tuŝitaj grupoj?

Ni analizos la inkluzivajn strategiojn de internaciaj organizoj, kiel KdE kaj EU. Kiu kaj kio plibonigas socialan inkluzivon, kaj kion ni povas lerni de tio?

Fine, ni kune difinos kion estas inkluziva socio post-pandemia, kaj kio bezonas ŝanĝiĝi. Kiel globala civitanoj, kiel junuloj, kiel Esperantistoj, kion ni povas fari por atingi vere inkluzivan socion?


2- Por la seminarioLingvoj por Demokratio: Revigligado de plurismaj demokratioj kaj lingvaj rajtoj”:

  • Lerni pri homaj rajtoj kaj specife lingvaj rajtoj;
  • Esplori la rolon kaj gravecon de lingvaj rajtoj en plurismaj demokratiaj sistemoj kaj kiel ili povas kontribui al revigligi ilin, precipe rilate al junuloj
  • Produkti politikajn rekomendojn kaj ilaron de edukaj agadoj por junuloj pri lingvaj rajtoj kaj demokratio por esti uzata en la loka nivelo de junularaj organizaĵoj aŭ junuloj.

La seminarioj okazos de sabato 20-a de aŭgusto (alventago) ĝis vendredo 26-a de aŭgusto (forirotago; sed vi rajtas foriri ankaŭ poste por partopreni pli en IJK) en De Roerdomp – Westelbeers, Nederlando. La labortajoj de seminario estas 21-25 aŭgusto 2022 (kvar 1,5-horaj sesioj tage – krom ili vi estas tute libera ĝui la eventon, ankaŭ ĝis la fino de evento post la labortagoj! ekzakta plano de la trejnado estos sendita de trejnistoj al akceptitaj partoprenantoj antaŭ la komenco de IJK)La partopreno kostas 55 eŭroj, pagota al TEJO. La loĝado kaj manĝado estos organizitaj kaj kovritaj de la organizantoj, kaj ni repagos ĝis 140 eŭrojn por vojaĝaj kostoj.

  • tio signifas ke aliĝante al la seminario vi povas partopreni en la plej grava junulara aranĝo multfoje malplikoste! (ordinara aliĝo kutime kostas pli ol 200 eŭrojn plus vojaĝkostoj, kaj partoprenantoj de seminario pagas nur 55 eŭrojn kaj vojaĝkostoj estos repagitaj).
  • ĉiujn informojn pri Internacia Junulara Kongreso 2022 trovu ĉi tie.

La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.

La partoprenantoj:

  • Estas entuziasmajn esperantinstojn junulojn inter 18-35 jarojn;
  • Loĝas en membroŝtato de la Konsilio de Eŭropo (vi povas trovi la liston ĉi tie);
  • Kapablas ĉeesti la tutan seminarion;
  • Respektas diversecon kaj fervore lernemas;
  • Interesita pri la temo de seminario (lingvoj/inkluziveco respektive);

Se vi jam aliĝis IJK kaj pagis la kotizojn, vi ankoraŭ povas partopreni niajn seminariojn, ni aranĝos la financan parton kun la organizantoj!

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie ĝis la 26-a de junio. Se vi havas dubojn aŭ demandojn, ne hezitu kontakti Spyros je spyros@tejo.org por respondojn kaj klarigojn.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas spertajn virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.

7 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.