Home > Dokumentoj > Eksvalida regularo

Eksvalida Regularo pri Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

La teksto estis valida ekde la 3-a de aŭgusto 2012 ĝis la 29-a de julio 2016.

ĈAPITRO 1: ĜENERALAJ ARTIKOLOJ

    1. Principoj
      1. La komitato de UEA agnoskas, ke:
        1. la junularo meritas specialan subtenon, kaj moralan kaj materian, pro tio, ke ĝi estas kaj la nuntempo kaj la estonteco de la esperanta movado; kaj
        2. necesas respekti la deziron de la junularo ĝui maksimuman aŭtonomecon kadre de UEA.
      2. Krom kiel priskribas ĉi tiu regularo, TEJO difinas kaj realigas sian agadon, kiel parton de la agado de UEA, laŭ decidoj de siaj propraj organoj sen interveno de la aliaj organoj de UEA.
    2. Juro
      1. Ĉi tiu regularo validas laŭ la leĝoj de Nederlando.
      2. TEJO ne havas apartan juran personecon, estante integra parto de UEA.
    3. Interpreto
      1. Ĉi tiu regularo estas interpretenda ne nur laŭ siaj vortoj sed ankaŭ laŭ sia spirito.
      2. En ĉi tiu regularo ĉiu mallongigo ĉi-sube listita en la maldekstra kolumno havas la signifon al ĝi asignitan en la artikolo menciita apud ĝi en la dekstra kolumno:
Mallongigo Artikolo
TEJO 2-1
UEA 2-2
IJK 7-1
    1. Kalendaraj aludoj en ĉi tiu regularo estas interpretendaj laŭ la gregoria kalendaro.
    2. La esperanta teksto de ĉi tiu regularo estas la teksto definitiva.
  1. Amendo
    1. Ĉi tiun regularon povas amendi nur la komitato de UEA.
    2. Ordinare, la komitato de UEA faras amendon en ĉi tiu regularo nur post komitata rezolucio de TEJO, kiu favoras tiun amendon.

ĈAPITRO 2: STATUTO

  1. Establo
    1. TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO (“TEJO”) estas per tiu ĉi statuto establita.
  2. Junulara sekcio de UEA
    1. TEJO estas la junulara sekcio de UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO (“UEA”), internacia organizo ekzistanta kun jura personeco laŭ la leĝoj de Nederlando.
  3. Celoj
    1. La celoj de TEJO estas:
      1. disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto;
      2. kontribui al la evoluo de la Esperanta kulturo;
      3. agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;
      4. plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sendepende de diferencoj rilate al nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;
      5. helpi la junularon havi aktivan rolon en konstruo de socio inkluziva, internacia, interkompreniĝa kaj rajtrespekta;
      6. kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, disvolvante ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj;
      7. plibonigi la konojn kaj organizajn kapablojn de siaj aktivuloj kaj instigi ilian kulturan evoluon; kaj
      8. liveradi junajn fortojn al la Esperanta movado.
  4. Agado
    1. TEJO aplikas en sia agado metodojn, kiuj respondas al la interesoj de la junularo.
    2. La agado de TEJO konsistas precipe el:
      1. informado en junularaj medioj pri la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj pri ĝia solvo per Esperanto;
      2. praktika utiligo de Esperanto je la servo de la junularo kaj informado pri tio en junularaj medioj;
      3. okazigo de kongresoj, konferencoj, seminarioj kaj aliaj kunvenoj; kaj
      4. instigado al la membroj de TEJO aktive partopreni en la esperanta movado.
  5. Neŭtraleco
    1. TEJO kontraŭas diskriminacion rilate al nacieco, raso, sekso, seksa orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno kaj lingvo.
    2. TEJO estas sendependa de ĉiu ajn partio.
    3. TEJO estas neŭtrala pri aferoj nerilataj al ĝiaj celoj.
  6. Esencaj kondiĉoj
    1. Por la agado de TEJO esencaj kondiĉoj estas:
      1. bonaj internaciaj rilatoj; kaj
      2. respekto de la homaj rajtoj tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj.
  7. Lingvo
    1. La sola oficiala lingvo de TEJO estas la internacia lingvo Esperanto tia, kia ĝi estas difinita de:
      1. sia Fundamento,
      2. la verkaro de sia iniciatinto Ludoviko Zamenhof; kaj
      3. la ĝenerala lingva uzado sub kontrolo de la Akademio de Esperanto.
  8. Landaj sekcioj
    1. TEJO instigas al junaj uzantoj de Esperanto en ĉiu lando formi sin en organizon por aliĝi al TEJO kiel landa sekcio.
    2. La minimumaj kriterioj por landa sekcio estas jenaj:
      1. ĝi kunigas tra sia lando junajn uzantojn de Esperanto;
      2. ĝi subtenas la celojn de TEJO;
      3. ĝi estas aŭ aparta asocio aŭ integra parto de landa asocio aliĝinta al UEA;
      4. ĝi estas laŭorde organizita;
      5. ĝi estas vaste malfermita al junuloj, sen ekskluzivoj pro nacieco, raso, sekso, seksa orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno aŭ lingvo;
      6. membreco en ĝi estas libervola; kaj
      7. ĝi estas demokratie gvidata.
    3. Krom en esceptaj kazoj, TEJO ne havas pli ol 1 landan sekcion en ĉiu lando.
  9. Fakaj sekcioj
    1. TEJO instigas al junaj uzantoj de Esperanto, kiuj interesiĝas pri aparta fako, formi sin en organizon por aliĝi al TEJO kiel faka sekcio.
    2. La minimumaj kriterioj por faka sekcio estas jenaj:
      1. ĝi kunigas tra la mondo junajn uzantojn de Esperanto, kiuj interesiĝas pri la koncerna fako;
      2. ĝi estas simpatia al la celoj de TEJO;
      3. ĝi estas aŭ aparta asocio aŭ integra parto de faka asocio aliĝinta al UEA;
      4. ĝi estas laŭorde organizita;
      5. ĝi estas vaste malfermita al junuloj, sen ekskluzivoj pro nacieco, raso, sekso, seksa orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno aŭ lingvo;
      6. membreco en ĝi estas libervola; kaj
      7. ĝi estas demokratie gvidata.
    3. Krom en esceptaj kazoj, TEJO ne havas pli ol 1 fakan sekcion por ĉiu fako.
  10. Membroj
    1. La individuaj membroj estas:
      1. la individuaj membroj de UEA, kiuj aĝas ne pli ol 29 jarojn je la komenco de la jaro.
    2. La aligitaj membroj estas:
      1. la aligitaj membroj de UEA, kiuj aĝas ne pli ol 29 jarojn je la komenco de la jaro.
    3. La asociaj membroj estas la membroj de la unuopaj landaj sekcioj:
      1. kiuj aĝas ĝis inkluzive 29 jarojn je la komenco de la jaro;
      2. kiuj ne estas individuaj aŭ aligitaj membroj; kaj
      3. por kiuj la koncerna landa aŭ faka sekcio pagis kotizon egalan al la kotizo por aligita membreco de UEA.
  11. Patronoj kaj honoritoj
    1. La Patronoj estas tiuj, kiuj kontribuis al la financoj de TEJO laŭ kriterioj de TEJO difinitaj.
    2. La honoritoj estas la Honoraj Prezidantoj kaj Honoraj Membroj elektitaj de TEJO.
  12. Ĉefaj organoj
    1. La ĉefaj organoj estas la Komitato kaj la Estraro.
    2. La Komitato konsistas el:
      1. la komitatanoj A, nomitaj de la unuopaj sekcioj;
      2. la komitatanoj B, elektitaj de la individuaj membroj;
      3. la komitatanoj C, elektitaj de la komitatanoj A kaj B; kaj
      4. la estraranoj.
    3. La Estraro konsistas el maksimume 9 estraranoj, inter kiuj estas la Prezidanto, la Ĝenerala Sekretario, la Kasisto kaj unu ĝis tri Vicprezidantoj.
    4. La estraranoj estas elektitaj de la komitatanoj A, B kaj C.
    5. La anoj de la ĉefaj organoj aĝas ne pli ol 30 jarojn je la komenco de la jaro, en kiu ili estas nomitaj aŭ elektitaj.

ĈAPITRO 3: ĜENERALA REGULARO

    1. Membroservoj
      1. La aligitaj kaj asociaj membroj ricevas la samajn membroservojn.
    2. Komitatanoj A
      1. Ĉiu landa sekcio rajtas al nombro de komitatanoj A laŭ la jena tabelo:
Kalkuleblaj membroj Komitatanoj A
15-100 1
101-300 2
301-1000 3
1000+ 4
    1. Ĉiu faka sekcio, kiu havas almenaŭ 15 kalkuleblajn membrojn, rajtas al 1 komitatano A.
    2. Kalkulebla membro estas membro de la koncerna sekcio, kiu estas ankaŭ membro de TEJO.
    3. Ordinare, komitatano A estas nomita ĝis la 30-a de aprilo en para jaro kaj oficas ekde la 1-a de junio en tiu jaro ĝis la 31-a de majo en la sekvanta para jaro.
    4. Komitatano A estas konsiderata kiel demisiinta, se li aŭ ŝi ne estas membro de TEJO tiam, kiam la komitato kontrolas la konsiston de la ĉefaj organoj laŭ artikolo 3-6.
    5. Komitatano A estas por difinita kunveno anstataŭigebla kondiĉe, ke la anstataŭanto estas membro de TEJO.
  1. Komitatanoj B
    1. Komitatano B estas elektita per sekreta baloto.
    2. La nombro de elekteblaj komitatanoj B estas po 1 por ĉiu komencita cento da individuaj membroj.
    3. Kandidato por komitataneco B devas esti individua membro de UEA.
    4. Ordinare, komitatano B estas elektita ĝis 30 aprilo en para jaro kaj oficas ekde 1 junio en tiu jaro ĝis 31 majo en la sekvanta para jaro.
    5. Komitatano B estas konsiderata kiel demisiinta, se li aŭ ŝi ne estas individua membro tiam, kiam la komitato kontrolas la konsiston de la ĉefaj organoj laŭ artikolo 3-6.
    6. Komitatano B ne estas por difinita kunveno anstataŭigebla.
  2. Komitatanoj C
    1. Komitatano C estas elektita per sekreta baloto.
    2. La nombro de elekteblaj komitatanoj C estas kvarono de la suma nombro de la komitatanoj A kaj B.
    3. Kandidato por komitataneco C devas esti individua membro de UEA.
    4. Ordinare, komitatano C oficas ekde sia elektiĝo ĝis la fino de la oficperiodo de la elektintaj komitatanoj A kaj B.
    5. Komitatano C estas konsiderata kiel demisiinta, se li aŭ ŝi ne estas individua membro tiam, kiam la komitato kontrolas la konsiston de la ĉefaj organoj laŭ artikolo 3-6.
    6. Komitatano C ne estas por difinita kunveno anstataŭigebla.
  3. Estraranoj
    1. Estrarano estas elektita per sekreta baloto.
    2. Kandidato por estraraneco devas esti individua membro de UEA.
    3. Ordinare, estrarano estas elektita okaze de la ĉefa kunveno de la komitato en malpara jaro kaj oficas ekde sia elektiĝo ĝis tuj antaŭ la elekto de estraranoj okaze de la ĉefa kunveno de la komitato en la sekvanta malpara jaro.
    4. Estrarano, kiu ne estas elektita kiel la Prezidanto, la Ĝenerala Sekretario aŭ la Kasisto, povas esti elektita kiel Vicprezidanto. Ĉiu estrarano rajtas esti elektita por maksimume unu ofico.
    5. Estrarano estas konsiderata kiel demisiinta, se li aŭ ŝi ne estas individua membro tiam, kiam la komitato kontrolas la konsiston de la ĉefaj organoj laŭ artikolo 3-6.
    6. Estrarano ne estas por difinita kunveno anstataŭigebla.
  4. Kontrolo
    1. La komitato kontrolas la konsiston de la ĉefaj organoj okaze de ĉiu kunveno de la komitato.
  5. Aktoj
    1. La aktoj de TEJO estas la komitataj reglamentoj kaj rezolucioj kaj la estraraj decidoj.
    2. Akto estas senvalida tiom, kiom ĝi kontraŭas la statuton aŭ iun regularon de UEA.
    3. Estrara decido estas senvalida tiom, kiom ĝi kontraŭas komitatan reglamenton aŭ rezolucion.
    4. La komitato ne povas delegi la faradon de komitata reglamento aŭ rezolucio.
    5. La estraro povas delegi la faradon de estrara decido kaj ankaŭ rajtigi pluan delegadon.
    6. Reguloj por la funkciado aŭ agado de TEJO, suplementaj al la statuto kaj regularoj de UEA, estas fareblaj nur per komitata reglamento.
    7. Komitata reglamento ne estas rigardata kiel regularo de UEA.
  6. Elpaŝoj
    1. Ĉiu elpaŝo en la nomo de TEJO devas esti bazita sur rajtigo troviĝanta en statuta aŭ regulara preskribo de UEA aŭ en akto de TEJO.
  7. Eksigo
    1. Pri la eksigo de individuaj membroj decidas tiuj, kiuj kompetentas pri la eksigo de individuaj membroj de UEA.
    2. Pri la eksigo de sekcioj, patronoj kaj honoritoj decidas TEJO, ĉiam donante al la koncerna sekcio aŭ persono adekvatan eblecon sin defendi.

ĈAPITRO 4: FINANCOJ

  1. Pasivoj
    1. La pasivoj de TEJO estas la junulara fondaĵo, la rezervo IJK kaj la ŝuldoj de TEJO.
    2. La pasivoj de TEJO jure estas pasivoj de UEA.
    3. La estraro de UEA povas transigi sumon de la junulara fondaĵo al la rezervo IJK, aŭ inverse, post konsultiĝo kun TEJO.
  2. Aktivoj
    1. La aktivoj de TEJO estas la ŝuldoj al TEJO kaj ĝiaj monrimedoj, stokoj kaj ekipaĵoj.
    2. La aktivoj de TEJO jure estas aktivoj de UEA.
    3. Krom en esceptaj kazoj, la monrimedoj de TEJO:
      1. ne estas apartigitaj de la aliaj monrimedoj de UEA; kaj
      2. estas ĉe bankoj deponitaj kaj en valorpaperoj investitaj laŭ la decidoj de tiuj, kiuj respondecas respektive pri la deponado kaj investado de la monrimedoj de UEA.
    4. Oni traktas tiun parton de la monrimedoj de TEJO, kiun TEJO indikas por la aplikado de ĉi tiu paragrafo, kiel fiksdatan deponon ĉe UEA, asignante al ĝi renton laŭ la koncernaj preskriboj de la regularo de UEA pri fiksdataj deponoj.
  3. Spezoj
    1. La enspezoj de TEJO estas tiuj sumoj, per kiuj oni kreditas la junularan fondaĵon aŭ la rezervon IJK, kun escepto de sumoj transigitaj de unu al la alia.
    2. La elspezoj de TEJO estas tiuj sumoj, per kiuj oni debetas la junularan fondaĵon aŭ la rezervon IJK, kun escepto de sumoj transigitaj de unu al la alia.
    3. Oni kreditas la junularan fondaĵon per:
      1. sumo, pro ĉiu individua membro de TEJO en la membrokategorioj MJ-K kaj MA-K, egala al kvarono de la kotizo MJ-K por tiu persono;
      2. duono de la kotizoj de la aligitaj membroj de TEJO;
      3. duono de la kotizoj de la asociaj membroj de TEJO;
      4. la kotizoj de la patronoj de TEJO;
      5. ĉiuj donacoj, heredaĵoj kaj subvencioj destinitaj al TEJO;
      6. tiu sumo pagenda de la IJK, kiu estas menciita en artikolo 7-3(2)(v);
      7. triono de la eventuala profito de la IJK;
      8. la rento asignita laŭ artikolo 4-2(4) tiom, kiom ĝi estas atribuebla al la junulara fondaĵo; kaj
      9. sumoj transigitaj de la rezervo IJK.
    4. Oni kreditas la rezervon IJK per:
      1. triono de la eventuala profito de la IJK;
      2. la rento asignita laŭ artikolo 4-2(4) tiom, kiom ĝi estas atribuebla al la rezervo IJK; kaj
      3. sumoj transigitaj de la junulara fondaĵo.
    5. Oni kreditas la junularan fondaĵon per ĉiuj aliaj enspezoj de UEA tiom, kiom ili estas atribueblaj al TEJO, kun escepto de enspezoj pro la administrado de IJK-kotizoj en la centra oficejo.
    6. La estraro de UEA povas krediti la junularan fondaĵon aŭ la rezervon IJK ankaŭ per aliaj sumoj.
    7. Oni debetas la rezervon IJK per:
      1. la eventuala deficito de la IJK, sed nur ĝis la pli malalta el:
        1. dudekono de la sumo de la buĝetitaj kostoj; kaj
        2. triono de la kredita saldo de la rezervo IJK en la dato de la kongresa kontrakto; kaj
      2. sumoj transigitaj al la junulara fondaĵo.
    8. Oni debetas la junularan fondaĵon per:
      1. duono de la eventuala deficito de la IJK post subtraho de tiu parto de la deficito, kiu estas por la debeto de la rezervo IJK; kaj
      2. sumoj transigitaj al la rezervo IJK.
    9. Oni debetas la junularan fondaĵon per tiuj sumoj, kiuj estas por la debeto de la rezervo IJK en okazo, se la rezervo IJK elĉerpiĝas.
    10. Oni debetas la junularan fondaĵon per ĉiuj aliaj elspezoj de UEA tiom, kiom ili estas atribueblaj al TEJO, kun escepto de elspezoj pro:
      1. la administrado de IJK-kotizoj en la centra oficejo;
      2. la librotenado de la financo de TEJO;
      3. la administrado de paginstrukcioj de TEJO;
      4. tiuj reklamoj, kiuj estas menciitaj en artikolo 6-3;
      5. la aperigo de informoj pri TEJO en la jarlibro;
      6. la aperigo de TEJO-paĝo en “Esperanto”;
      7. la aperigo de ĉapitro pri TEJO en la estrara raporto de UEA;
      8. la eldonado de Kontakto;
      9. la distribuado de Kontakto al la individuaj membroj de TEJO;
      10. la observanto de la estraro de UEA ĉe la estraro de TEJO; kaj
      11. la traktado de TEJO-aferoj ĉe tiuj organo de UEA, kiuj ne estas organoj de TEJO, kaj ankaŭ kun escepto de tiuj elspezoj, kiuj laŭ artikolo 6-2(7) ne estas por la debeto de la junulara fondaĵo.
  4. Librotenado
    1. La centra oficejo librotenas la financojn de TEJO kiel parton de la financoj de UEA.
    2. La centra oficejo adekvate indikas en sia librotenado de la financoj de TEJO la karakteron kaj devenon de ĉiu unuopa spezo.
  5. Paginstrukcioj
    1. La centra oficejo pagas sumon el la monrimedoj de TEJO, se:
      1. ĝi ricevas instrukcion laŭ formularo preskribita de la direktoro de la centra oficejo, kiu estas subskribita:
        1. en okazo de sumo, kiu ne superas sumon difinitan de TEJO por la aplikado de ĉi tiu paragrafo, fare de aŭ prokure por la kasisto de TEJO; aŭ
        2. en okazo de sumo, kiu superas tiun limon, fare de aŭ prokure por (1) la kasisto de TEJO kaj (2) la prezidanto aŭ la ĝenerala sekretario de TEJO; kaj
      2. en okazo de sumo, kiu superas miloblon de la MJ-kotizo valida por Nederlando aŭ 2 trionojn de la entuta sumo de la monrimedoj de TEJO, rajtigas la Centran Oficejon ankaŭ la estrarano de UEA pri financo.
    2. La centra oficejo ne demandas, ĉu difinita paginstrukcio estas donita laŭ rajtigo troviĝanta en statuta aŭ regulara preskribo de UEA, aŭ en akto de TEJO, kaj kondiĉe, ke la instrukcio mem plenumas la preskribojn de ĉi tiu artikolo, la centra oficejo ne respondecas, se tia rajtigo efektive mankas.

ĈAPITRO 5: KONTRAKTOJ KAJ DELIKTOJ

  1. Kontraktoj
    1. TEJO ne povas fari kontrakton alimaniere ol en la nomo de UEA kaj rajtas tion fari nur, se la kontrakto plenumas la jenajn kriteriojn:
      1. ĝi rilatas al la agado de TEJO;
      2. ĝi ne kontraŭas la statuton aŭ iun regularon de UEA; kaj
      3. en okazo de kontrakto, kies financaj implicoj superas miloblon de la MJ-kotizo valida por Nederlando aŭ 2 trionojn de la tuta sumo de la monrimedoj de TEJO por la aplikado de ĉi tiu paragrafo, ĝi estas farita konforme al kondiĉoj fiksitaj de la Estraro de UEA post konsultiĝo kun TEJO.
    2. Ĉiu persono, kiu faras aŭ provas fari kontrakton, kiu ne plenumas la kriteriojn menciitajn en paragrafo (1) aŭ ne estas bazita sur rajtigo troviĝanta en statuta aŭ regulara preskribo de UEA aŭ en akto de TEJO, ŝuldas al UEA monkompenson pro ĉiuj negativaj sekvoj de sia ago.
  2. Deliktoj
    1. Ĉiu persono, kiu lige kun agado de TEJO kaŭzas, ke UEA respondecas pri ties delikta faro aŭ nefaro, ŝuldas al UEA monkompenson egalan al ĉiuj sumoj, kiujn UEA devas pagi pro la koncerna delikto.

ĈAPITRO 6: SERVOJ AL TEJO

  1. Konsiloj kaj kunlaboro
    1. TEJO ricevas laŭpete la konsilojn kaj kunlaboron de la ĝenerala direktoro kaj de la direktoroj de la oficejoj de UEA.
  2. Centra oficejo
    1. La centra oficejo disponigas al TEJO siajn telekomunikilojn kaj poŝtan adreson.
    2. La centra oficejo distribuas al la koncernaj respondeculoj laŭ instrukcioj de TEJO tiun poŝton por TEJO, kiu estas ricevita en la centra oficejo, kaj traktas ricevitajn telekomunikojn por TEJO, kiel estas plej konvene por ebligi akuratan respondon.
    3. La centra oficejo regule liveras al la prezidanto, la ĝenerala sekretario kaj la kasisto de TEJO adekvatajn informojn pri:
      1. la spezoj de TEJO;
      2. la unuopaj saldoj de la pasivoj kaj aktivoj de TEJO;
      3. la membroj de TEJO; kaj
      4. la patronoj de TEJO.
    4. La centra oficejo disponigas al TEJO laŭ ties peto laborstacion kun:
      1. adekvata komputilo; kaj
      2. adekvataj bretoj kaj tirkestoj.
    5. La centra oficejo staplas la stokojn kaj ekipaĵojn de TEJO laŭ ties peto.
    6. La direktoro de la centra oficejo zorgas, ke taŭga nomŝildo de TEJO estas fiksita al la strata fasado de la konstruaĵo.
    7. Kun escepto de elspezoj pro afranko, telekomunikoj kaj fotokopiado, elspezoj de UEA pro la liverado de la servoj menciitaj en ĉi tiu artikolo ne estas por la debeto de la junulara fondaĵo.
  3. Reklamado
    1. Oni reklamas en la eldonaĵoj de UEA laŭ tekstoj liveritaj de TEJO:
      1. la fakton, ke individua aŭ aligita membro de UEA, kiu aĝas ne pli ol 29 jarojn, aŭtomate estas individua respektive aligita membro de TEJO;
      2. la eblecon kotizi al TEJO kiel patrono; kaj
      3. la kunvenojn, eldonaĵojn kaj aliajn servojn de TEJO.
  4. Jarlibro
    1. Oni aperigas en la jarlibro de UEA ĉapitron pri TEJO laŭ teksto de TEJO liverita.
  5. Esperanto
    1. Ordinare, TEJO disponas pri 1 paĝo en ĉiu numero de la revuo Esperanto por raporti pri la junulara agado.

ĈAPITRO 7: INTERNACIA JUNULARA KONGRESO

  1. Okazigo kaj karaktero
    1. TEJO ĉiujare okazigas sian internacian junularan kongreson (“IJK”), kiu estas manifestacio de la tutmonda esperantista junulara komunumo kaj celas plifortigi la interkomprenon kaj amikecon inter junuloj de ĉiuj landoj.
  2. Invito
    1. La kongreson invitas landa sekcio aŭ, se mankas landa sekcio en la kongresa lando, alia esperanta organizo.
  3. Kongresa kontrakto
    1. La kongreso okazas laŭ kontrakto farita de TEJO kun la invitanto.
    2. La kongresa kontrakto devas enhavi la jenajn kondiĉojn:
      1. la kongreson organizos landa kongresa komitato laŭ buĝeto aprobita de TEJO kaj de la estraro de UEA;
      2. la kongreso respektos la statuton kaj regularojn de UEA;
      3. la kongresanoj kontraktos pri sia partopreno kun la invitanto aŭ la landa kongresa komitato;
      4. la kondiĉoj de la unuopaj kontraktoj de partopreno devos esti aprobitaj de TEJO;
      5. la kongreso pagos al UEA por la kredito de la Junulara Fondaĵo sumon egalan al 3 procentoj de program-, loĝ- kaj manĝkotizoj;
      6. se la centra oficejo administros iun kotizon, ĝi subtrahos makleraĵon de maksimume 5 procentoj;
      7. la eventuala profito de la kongreso apartenos trione al UEA por la kredito de la junulara fondaĵo, trione al UEA por la kredito de la rezervo IJK kaj trione al la invitanto;
      8. la eventualan deficiton de la kongreso transprenos:
        1. unuavice la rezervo IJK (aŭ, se ĝi elĉerpiĝos, la junulara fondaĵo), sed nur ĝis la pli malalta el:
          1. dudekono de la sumo de la buĝetitaj kostoj; kaj
          2. triono de la kredita saldo de la rezervo IJK en la dato de la kongresa kontrakto; kaj
        2. duavice, po duone, la junulara fondaĵo kaj la invitanto; kaj
      9. la landa kongresa komitato regule raportos kaj al TEJO kaj al la estraro de UEA pri la evoluo de la kongresaj financoj.

ĈAPITRO 8: REPREZENTIĜO

  1. Estraro de UEA
    1. TEJO nomumas observanton ĉe la estraro de UEA.
    2. Ordinare, la estraro de UEA permesas al la observanto la jenajn privilegiojn:
      1. ĉeesti ĉiun kunvenon de la estraro de UEA; kaj
      2. ricevi kopion de ĉiu labordokumento sendita al la tuta estraro de UEA aŭ sendita de unu estrarano de UEA al ĉiuj aliaj.
    3. La observanto rajtas komuniki informojn pri la laboro de la estraro de UEA nur al estraranoj de TEJO kaj aliaj personoj aprobitaj de la estraro de UEA por la aplikado de ĉi tiu paragrafo, kaj la estraranoj de TEJO respektas la konfidencan karakteron de tiaj informoj.
  2. Estraro de TEJO
    1. La estraro de UEA nomumas observanton ĉe la estraro de TEJO.
    2. Ordinare, la estraro de TEJO permesas al la observanto la jenajn privilegiojn:
      1. ĉeesti ĉiun kunvenon de la estraro de TEJO; kaj
      2. ricevi kopion de ĉiu labordokumento sendita al la tuta estraro de TEJO aŭ sendita de unu estrarano de TEJO al ĉiuj aliaj.
    3. La observanto rajtas komuniki informojn pri la laboro de la estraro de TEJO nur al estraranoj de UEA kaj aliaj personoj aprobitaj de la estraro de TEJO por la aplikado de ĉi tiu paragrafo, kaj la estraranoj de UEA respektas la konfidencan karakteron de tiaj informoj.
  3. Komisiono pri financo kaj administrado
    1. La estraro de UEA zorgas, ke nomito de TEJO fariĝas ano de la komisiono pri financo kaj administrado.
  4. Komitato de UEA
    1. TEJO estas laŭeble proporcie al sia membraro reprezentata en la komitato de UEA.

ĈAPITRO 9: INTERVENOJ

  1. Povoj
    1. La estraro de UEA povas malpermesi difinitan agon aŭ agadon de TEJO, se ĝi:
      1. kontraŭas aŭ kontraŭus la statuton aŭ iun regularon de UEA; aŭ
      2. damaĝas aŭ damaĝus al UEA, ĉu morale ĉu materie.
    2. La estraro de UEA povas senvalidigi difinitan akton de TEJO, se ĝi damaĝas al UEA, ĉu morale ĉu materie.
    3. La estraro de UEA povas por difinita periodo forpreni de TEJO ĝian rajton fari kontraktojn, se la estraro de UEA opinias, ke ekzistas granda probablo, ke alie la monrimedoj de TEJO elĉerpiĝos.
  2. Proceduro
    1. La ĝenerala direktoro tuj informas la prezidanton de TEJO pri ĉiu intervenpropono, se eble per telekomuniko (kun sekva letera konfirmo).
    2. Krom en okazo de granda urĝo, la estraro de UEA ne decidas dum 6 semajnoj pri la propono.
    3. TEJO povas liveri al la ĝenerala direktoro skribajn argumentojn kontraŭ la propono, kaj tiujn la ĝenerala direktoro tuj submetas al la estraro de UEA.
    4. Se la propono estas konsiderota dum kunveno de la estraro de UEA, la ĝenerala direktoro donas adekvatan antaŭavizon al la prezidanto de TEJO pri la loko, dato kaj horo de la kunveno, kiun reprezentanto de TEJO rajtas ĉeesti kaj alparoli dum la koncerna tagordero.