Home > Aliaj > Ekkonu la konfidencpersonojn de TEJO

La Reglamento pri intereskonfliktoj ĉe ofichavantoj de TEJO rekomendas ke la “organizo havu konfidencpersono(j)n, kiu(j) estos la kontaktpunkto por (eblaj) intereskonfliktoj kaj aliaj (eblaj) interhomaj konfliktoj en la organizo. La Komitato elektu ĉiun konfidencpersonon por nereelektebla periodo de du jaroj”.

En Novembro 2023, la Komitato de TEJO elektis Christine Brücker (C) kaj Michael Boris Mandirola (MB) kiel la konfidencpersonoj. Sed kio fakte estas la rolo de konfidencpersonoj? Ni sciu de la konfidencpersonoj mem!

Christine Brücker, pli vaste konata kiel Bizono de la Verdaj Skoltoj estas multjara aktiva esperantisto el Duisburg (Germanujo), kiu ĉiam levis sian voĉon kaj energion por helpi ke la mondo iĝu pli sekura por ĉiuj. Kiel konfidencpersono, ŝi ŝatus labori en grupo por pli bone defini kaj ellabori regulojn por esperanto eventoj.

Michael Boris Mandirola estas membro de TEJO de 2006 kaj havis multajn gravajn postenojn, interalie TEJO-Vicprezidanto de 2011 ĝis 2015 kaj poste Prezidanto ĝis 2017 kaj reprezentis TEJO-n en aliaj esperantistaj kaj ne-esperantistaj organizoj.

Kiu estas konfidencpersono?

MB: Homo kiu helpu trovi solvojn al konfliktoj, portu alian vidpunkton pri la situacioj kaj strebu helpi al paca interkonsento kaj agnosko de la aliaj homoj kaj de ties pensoj kaj sentoj. Mi ne kredas ke la rolo de konfidencpersonoj estu iaspeca kortumo, kvankam mi iel perceptis tuj post mia elektiĝo ke oni tion kvazaŭ atendis de ni.

Kial tutmonda organizo kiel TEJO bezonas konfidencpersonojn?

TEJO havas membrojn el tre diversaj fonoj kaj gardi la intereson de ĉiuj estas morala devigo de la organizo.

C: Konfidenco estas laŭ mi ege grava dum niaj eventoj kaj ene de Esperantujo entute. Ni estas el multaj kulturoj kun multaj diversaj kutimoj kaj tradicioj. Nia socio montras al ni kiel agi en nia socio, sed kio tio signifas por aliaj socioj, aliaj kulturoj ni ne nepre komprenas. La teamo de konfidencpersonoj kaj la Estraro de TEJO kune ellaboros konscion pri ĝenadoj kaj sistemon de reguloj, kiel framo. Tio helpos al ĉiu persono kompreni ekde kiam agadoj ekestas ĝenaj, por ne iri trans tio limo kaj kiel defendi sin kontraŭ, se oni mem estos atakita. Tiel nia komuno povas atingi ke niaj renkontiĝoj estos sekuraj lokoj por ĉiuj personoj.

Kiam estas konfliktoj, ekstera vidpunkto povus helpi la solvadon kaj ne saĝus ke la pezo de tiaspecaj problemoj falu nur (kaj ĉefe) sur la ŝultrojn de la estraranoj kaj la aliaj kernaj aktivuloj – aldonis MB.

Ni esperas ke neniu havu iun problemon en Esperantujo. En kiaj kazoj oni povas kontakti la konfidencpersonojn ? Kiel vi povas helpi ilin?

C: Nu mi imagas ke ni ne bezonos min tro ofte, sed pro ankoraŭ ne forta defino de nia laborkampo de konfidencpersonoj ni nuntempe estu kontaktita por ajna ĝenado. Kaj kio estas ĝenado la homo kiu sentas ĝin mem definas.

MB: Se vi pensas ke estiĝas ebla konflikto (eĉ intereskonflikto) iel TEJO-rilate, se okazas, okazis aŭ riskas okazi malbonaĵo kaj vi sentas bezonon paroli kun alia TEJO-ano pri tio, kontaktu nin. Prefere ni estingu malgrandan kandelon antaŭ ol brulu granda kastelo.

En kiaj kazoj homoj NE kontaktu vin?

MB: Kaze ke oni malemu komuniki kun mi. Tial ni estas du konfidencpersonoj!

C: Ankoraŭ ne estas definita, sed laŭ mi aferoj kiujn vi mem povas solvi sen agreso vi solvu mem.

Eĉ se nun TEJO havas konfidencpersonojn, ni ĉiuj unuope respondecas estigi pli sekurajn spacojn en Esperantujo. Se vi rimarkas problemon, vi povas kontakti la konfidencpersonojn per Telegramo, WhatsApp, Messenger aŭ retpoŝto aŭ rekte dum renkontiĝoj. Ni ankaŭ mem respondecu kaj faru ĉion kion oni mem povas fari por mildigi la situacion aŭ preventi la misokazaĵojn.

Se vi volas kunlabori, vi povas aliĝi al la laborgrupo de junuloj por krei konscion kaj respekton je Telegramo.

2 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.