Home > Aliaj > TEJO dungas eksterrilatiston
Laboru por TEJO kiel TEJO Oficisto pri Eksteraj Rilatoj kaj Subvencioj de Konsilio de Eŭropo (KdE)!

Per sia agado pri Eksteraj Rilatoj TEJO celas levi la profilon de lingvopolitikaj temoj kaj Esperanto en internaciaj medioj, konsciigi pri diversaj aspektoj de lingvaj problemoj en internaciaj kaj interkulturaj rilatoj kaj en la daŭripova evoluigo de la monda socio kaj kunlabori kun aliaj organizaĵoj por komunaj celoj.

Tial TEJO serĉas profesiecan, kvalitan subtenon al nia laboro en tiuj kampoj. Se vi volas iĝi oficisto pri la eksteraj rilatoj de TEJO, kandidatiĝu ĝis la 15-a de Junio 2023 laŭ la instrukcioj menciitaj fine de ĉi tiu paĝo.

Laborkondiĉoj

  • Laborhoroj: plentempe (38 horoj semajne), kontrakto laŭ nederlanda leĝo.
  • Salajro: ekde 1995€ monate, bazo laŭ la nederlanda minumuma salajro, vidu detale ĉi tie).
  • Loko: distance/hejme, kun eblo labori surloke ĉe la TEJO-oficejo en Roterdamo (vidu fine).
  • Komenco: laŭeble la 17-an de Julio, diskutebla kun la sukcesa kandidato.
  • Daŭro: la kontrakto estos komence unujara, kun eblo plilongigi ĝin.

La dungoto laboros laŭ la gvidado de la Estraro de TEJO, kiu mem respondecas al la Komitato de TEJO, kaj kunlaboros proksime kun la volontuloj kaj aliaj oficistoj de TEJO (precipe la Subvencipetisto), la Komisiono pri Eksteraj RIlatoj (KER), la Komisiono pri Aktivula Trejnado (AT) kaj aliaj komisionoj aŭ sekcioj de laŭbezone.

Laborpriskribo

  • Pretigi projektojn por la subvenciebloj de Konsilio de Eŭropo (KdE): 
    • planado kaj subvencipetado: informado kaj konsilado pri subvencioj al la TEJO-Estraro plus, laŭ estraraj decidoj, verkado de la subvencioj (angle aŭ france), komunikado kun KdE;
    • projektomastrumado: post akcepto de projektoj, pretigi malfermajn alvokojn por trejnistoj kaj partoprenantoj, kunelekti partoprenantojn (kunlabore kun la respondecaj estraranoj kaj aktivuloj de TEJO), prizorgi administraĵojn kaj komunikadon kun la partoprenontoj, prizorgi loĝistikon;
    • raportado: raportoverkado pri la enhavo de la subvenciita okazaĵo (kun trejnistaj kontribuoj), kolekto de pagpruvoj kaj administrado de repagoj. 
  • Prizorgi la administraĵojn rilate al la eksteraj rilatoj de TEJO, interalie:
    • sekvi la novaĵojn de la partneraj organizoj de TEJO (nuntempe FoJE, UN, CoNGO, IKRJO, UNITED, UNOY) kun aparta fokuso pri lingvoj, interkulturo kaj junularo;
    • superrigardo de limdatoj por kandidatiĝi por aranĝoj/postenoj kaj por konsultadoj kaj informi al la komisiono pri eksteraj rilatoj (KER) pri tiuj;
    • helpi niajn membrojn kaj organizaĵojn pretigi siajn kandidatiĝojn al eventoj kaj postenoj kaj eventuale gvidi kampanjadon por ili; 
    • mentori malpli spertajn reprezentantojn, helpi okaze de pretigo de publikaj alparoloj flanke de reprezentantoj de TEJO;
    • analizi dokumentojn antaŭ la eventoj por trovi la politikajn punktojn plej signifajn por TEJO, respondi al konsultadoj laŭbezone;
    • subteni la agadon kadre de organizoj kaj projektoj en kiuj TEJO estas aktiva partnero, laŭbezone partnere kun aliaj esperantaj organizoj (ekzemple UEA aŭ sekcioj de TEJO);
    • reprezenti TEJOn dum eventoj kaj kunsidoj kaj interveni laŭeble en procezoj kun signifa lingvopolitika flanko aŭ tamen gravaj por TEJO aŭ UEA (ekz. subvenci-kadroj je eŭropa nivelo) kontaktante specifajn decidfarantojn en taŭga rolo / favorigeblaj al ni;
    • kontribui al pretigado de pliaj starpunktaj dokumentoj de TEJO.

Por rajti kandidatiĝi, oni devas…

  • Loĝi en unu el la 46 membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo kaj havi senvizan aliron al Ŝengen-landoj;
  • Havi scipovon de Esperanto almenaŭ je B2-nivelo; 
  • Havi scipovon de la angla almenaŭ je B2-nivelo, aliaj lingvoj estos evidentaj avantaĝoj;
  • Havi bonan parolan kaj skriban esprimkapablojn, almenaŭ en la du supre menciitaj lingvoj;
  • Havi eblecon havi kvalitan retaliron kaj sufiĉajn komputilajn rimedojn por kunsidi voĉe kaj videe;
  • Esti entuziasma pri Esperanto kaj lingvopolitikaj temoj;
  • Kapabli prezenti TEJO-n kaj Esperantujon taŭge en diversaj eksteraj medioj kaj por diversaj celpublikoj;
  • Kapabli kunlabori en teamo, peti helpon kiam necese, kaj akcepti konsilojn kaj konstruan kritikon de la kunlaborantoj;
  • Kapabli labori memstare, tamen raportante regule kaj starigante demandojn laŭnecese;
  • Konscii pri siaj respondecoj enkadre de la demokratiaj strukturoj de TEJO, akceptante la devon sekvi la politikon kaj plenumi la decidojn de la organoj de TEJO.

Aldone, estos avantaĝaj la subaj kvalitoj, scio aŭ lertoj:

  • Sperto pri la eksteraj rilatoj de TEJO, alia Esperanto-organizo aŭ NeRegistara(j) Organizo(j) estos grandega avantaĝo;
  • Kono de la ĉefaj starpunktoj kaj agadoj de TEJO kadre de siaj respektivaj historioj de eksteraj rilatoj;
  • Sperto pri Erasmus+, la Eŭropa Junulara Fondaĵo de Konsilio de Eŭropo (KdE) aŭ aliaj similaj instancoj;
  • Kapablo paroli publike kaj konstrui kontaktojn kun reprezentantoj de aliaj organizoj;
  • Havi iniciateman, respondecan, reprezentan kaj diplomatian personecon;
  • Kono kaj sperto pri lingvopolitiko;
  • Kutimo vojaĝi flekseble kaj malmultekoste;
  • Sperto kaj kono pri la organizoj en kiuj TEJO aktivas (FoJE, UN, UNESKO, CoNGO, IKRJO, UNITED, UNOY) aŭ en aliaj similaj organizaĵoj;
  • Sperto kiel trejnisto pri neformala edukado;
  • Sperto pri gvidado de volontulaj teamoj.

Ĉu vi interesiĝas?

Sendu vian kandidatiĝon ĝis la 15-a de Junio 2023 kun vivresumo, motivletero kaj eventuale rekomendleteroj al kandidatigxoj@tejo.org kun titolo “KER-oficisto 2023: [Via nomo]”.

Ankaŭ estas eblo labori por TEJO surloke en Roterdamo, kaj kunigi la postenon de eksterrilatiston kun aliaj oficejaj taskoj de TEJO, kiel kunrodigado de la volontuloj de TEJO. Se tio interesas vin, bonvolu indiki tion en via kandidatiĝo.

TEJO estas egalŝanca dunganto, kiu ne diskriminacias surbaze de raso, haŭtkoloro, religio, sekso, genro, seksemo, etno, aĝo, handikapo kaj genetikaj datumoj.

2 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.