Home > > IJK 2021 en Kijivo ne okazos ĉeeste

Dum sia lasta kunsido, la estraro de TEJO decidis ne gastigi ĉeestan IJK-n 2021. La evento devintus okazi de la 26-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2021 en Kijivo, la ĉefurbo de Ukrainio.

Ni scias ke malfacilas antaŭvidi la situacion fine de julio, sed ĉio indikas ke daŭre sufiĉe malfacilos vojaĝi eksterlanden. Plej grave, ni taksas ke la eblo ke iu infektiĝu pro la partopreno estos tro alta. Ni ja volegas IJK-umi fizike kune, sed la danĝero estas tro granda por riski vundi niajn organizon kaj movadon pro tiu deziro.

La LKK proponis organizi ĝin en malgranda formato kaj ni helpos ilin se ili daŭre volas organizi renkontiĝon, sed ne kiel IJKn. Por kiuj konsideras la situacion alimaniere, ili povus aliĝi kaj partopreni tiun eventon proprariske. Dume, ni komencos la laboron por ebligi la 2-an interretan IJK-n kaj tiel doni la oportunon Esperantumi al ĉiuj en la mondo sen sana malhelpo.

One Comment, RSS

Votre adresse de courriel ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont marqués *

*

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.