Home > > La muzikalo “June kaj Kune” dum IJK en Nederlando

En la IJK povas okazi ĉio ajn… foje eĉ ĉio samtempe! June kaj Kune, la unua originala muzikalo en Esperanto, sekvas la rakontojn de kelkaj partoprenantoj dum Internacia Junulara Kongreso. Iuj trovos amon, iuj trovos hejmon, kaj iuj trovos neatenditan helpon!

34 junuloj, loĝantaj en 14 landoj kaj 5 mondopartoj, kuniĝas en tiu ĉi unika projekto. Jam en februaro komenciĝis la reta kunlaborado pri la skripto, kaj ĝis la komenco de la IJK ĉiuj scenoj kaj kantoj estos jam kelkfoje ekzercitaj. Eŭropa subvencio ebligas al ni repagi vojaĝkostojn kaj havi profesian ilaron por la muziko, scenejo kaj registrado.

Spertaj kongresvizitantoj rekonos ĉiujn klasikajn elementojn: karavano, trinkomanĝa nokto, komitatkunsido, internacia vespero kaj pli, sed ĉiam kun iu neatendita surprizo. Novuloj multe lernos pri la movado per ĝi: la filmregistraĵo de la muzikalo estos la plej bona varbilo por venontaj kongresoj!

June kaj Kune estos prezentita la 26-an de aŭgusto 2022, ekde la 20:00, dum IJK 2022 en Westelbeers, Nederlando.
Kaj poste en Retoso!

One Comment, RSS

  • Nelson kendakenda

    dit le:
    Saturday 25 June 2022 à 17:44

    Saluton! Mi estas Nelson Kendakenda el DRkongo. Mi estas esperanta muzikisto. Mi ja ankaŭ ŝatus partopreni en la kongreso, por ke mi povu prezenti la esperantajn kantojn.
    Mi dankas kaj atendas la respondojn.
    Dankon

Votre adresse de courriel ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont marqués *

*

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.