Home > Aktualaĵoj > Programgvidantoj serĉataj: proponu viajn programerojn por IJK 2024

La IJK 2024 okazos de la 18-a ĝis la 25-a de Aŭgusto 2024 en Šventoji, Litovio.

La organiza teamo invitas vin proponi vian programeron por la taga programo de IJK 2024! Ne gravas, ĉu vi jam kutimas gvidi programeron aŭ unuafoje gvidas grupon: sendu al ni viajn ideojn!

Ni aparte aprezas kontribuojn:

  • Kiuj rilatas al la temo de ĉi jara IJK: Packonstruado
  • Kiuj povas okazi ekstere en naturo
  • Kiuj estas allogaj por junuloj el diversaj kulturaj fonoj

Kandidatiĝu pere de tiu ĉi formularo.

Ekde nun, la programa teamo revizios ĉiujn kontribuojn dum du fazoj:

  • ĝis la 31-a de Majo
  • ĝis la 30-a de Junio

Sendu baldaŭ viajn proponojn por sekurigi vian preferatan spacon en la programo!

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas tre junajn membrojn, virinojn, neduumulojn, transulojn gvidi programojn dum IJK 2024.

Votre adresse de courriel ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont marqués *

*

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.