Home > Proponoj aktivi > Serĉata komisiito pri Edukado

TEJO serĉas komisiiton pri Edukado

Edukado celas plibonigon de Esperanto-instruado kaj plioftigon de pritraktado, uzado kaj agnoskado de Esperanto en edukaj institucioj, praktikoj kaj materialoj. Cele al tio, ke edukado ne estu nura Esperanto-parolantigo, laboroj de la grupo laŭu tiujn celojn atente ankaŭ al la ĝeneralaj celoj de TEJO, t.e. konsciigo pri Esperanto kaj la lingva problemo, kultura evoluo de Esperanto kaj de la lernantoj, solidareco, daŭripoveco, inkluziveco kaj aliaj. La grupo povas realigi diversajn agadojn, kiel plikapabligo de instruistoj, plulernigo de parolantoj, kontribuoj al ŝanĝoj de instruado kaj lerniloj, pligrandigo de la nombro da homoj kun oficiala lingv-atestilo, puŝado al oficiala agnosko de diplomoj kaj aliaj, konforme al cirkonstancoj kaj iniciatemo de la anoj.

Se vi deziras kunlabori en ĉi tiu grava kampo por la Esperanto-movado, kandidatiĝu kiel komisiito pri Edukado! Vi povas sendi al ni mesaĝon al info(ĉe)tejo.org rakontante al ni kial vi ŝatus iĝi komisiito. Vi ankaŭ povas kontakti nin por fari demandojn.

One Comment, RSS

  • Leon Roijen

    dit le:
    Sunday 25 April 2021 à 18:56

    “Cele al tio, ke edukado ne estu nura Esperanto-parolantigo, laboroj de la grupo laŭu tiujn celojn atente ankaŭ al la ĝeneralaj celoj de TEJO”

    —> frazo plena je eraroj.
    Konsilo: Faru pli simplajn frazojn aŭ pli bone majstru la lingvon.

    “lingv-atestilo”

    —>lingvo-atestilo.

Votre adresse de courriel ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont marqués *

*

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.