Home > Aktualaĵoj > Iĝu Komitatano C de TEJO ekde decembro 2025

La 1-a de decembro 2025 estos la oficiĝtago de la nova Komitatano C de TEJO. Tial ekde nun ni bonvenigas kandidatiĝojn por la Komitatano C de TEJO, kiu oficos ĝis la 30-a de novembro 2027.

La Komitatano C en la Komitato, la supera organo de TEJO, reprezentas la membrojn de la kategorio Junaj Amikoj de Esperanto.

Ĉiu Juna Amiko de Esperanto rajtas elekti sian reprezentanton en la TEJO-Komitato. Kiel Komitatano C rajtas kandidatiĝi ĉiu individua membro de TEJO kiu aĝos almenaŭ 18 jarojn la tagon de la elektiĝo kaj dum la mandato ne fariĝos 36-jaraĝa (aŭ pli); kaj tiel rekte kundecidi en la Komitato pri gravaj okazaĵoj de la organizo.

Elektebla estas 1 Komitatano C. Kandidatiĝi rajtas individuaj membroj naskiĝintaj inter la 1-a de decembro 1991 kaj la 1-a de decembro 2007.

Kiel kandidatiĝi

Por ke via kandidatiĝo estu valida, bonvolu sendi, retpoŝte aŭ paperpoŝte, al la Centra Oficejo kaj al la Ĝenerala Sekretario de TEJO, la jenajn informojn:

  • personajn datumojn (nomon, naskiĝdaton, retan kaj poŝtan adresojn, telefonnumeron);
  • biografieton kaj priskribon de viaj movadaj celoj (kiuj kune ampleksas maksimume 100 vortojn);
  • subskribon de la kandidato (akceptata estas ankaŭ teksta subskribo en retpoŝta mesaĝo);
  • subtenleterojn aŭ subtenajn subskribojn de minimume 5 Junaj Amikoj de Esperanto el minimume 2 landoj.

La kvanto de esprimitaj subtenoj kaj la kvanto de landoj de subtenantoj estos sciigita al voĉdonantoj. Se kaj la subtenanto kaj la kandidato eksplice permesas tion, estos sciigitaj ankaŭ la nomo kaj la lando de la subtenanto kaj la enhavo de la subtenletero en maksimuma longeco de 100 vortoj (se la subtenletero estos pli longa, ĝi estos aŭtomate tranĉita sen plua konsulto).

Memoru subskribi vian kandidatiĝon, se ĝi estas paperpoŝta! Aldone memoru, ke sen iu el la menciitaj eroj via kandidatiĝo ne estos valida! Via kandidatiĝletero devas alveni plej laste la 31-an de oktobro 2025 (inklude). Uzu la jenajn adresojn:

  • paperpoŝte: TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando
  • retpoŝte: kandidatigxoj@tejo.org

Por pliaj informoj, bonvolu legi la Reglamenton de TEJO.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Ez a weboldal az Akismet szolgáltatását használja a spam kiszűrésére. Tudjunk meg többet arról, hogyan dolgozzák fel a hozzászólásunk adatait..