Home > Kampanjoj > Membriĝu en TEJO!

Iĝu parto de nia tutmonda komunumo!

Se vi aĝas ne pli ol 35 jarojn – membriĝu en TEJO!

Kiel membro de TEJO, vi subtenos nian junularan movadon, ricevos la Revuon Kontakto kaj rabaton al IJK kaj aliaj eventoj. Vi havos la eblon partopreni en trejnadoj kaj projektoj, kaj kundecidos pri nia agado. Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la Komitato aŭ niaj komisionoj.

Kostoj de membreco dependas de via loĝlando. Elektu vian landon en la kotiztabelo por vidi kiom kostas por vi. Ĉu ne eblas al vi pagi? Fondaĵo Canuto subtenas membriĝon de nepagipovaj Esperantistoj, kiuj aktivas en la movado.

MEMBRIĜU NUN: Aliĝilo al TEJO

Ĉu vi aĝas pli ol 35 jarojn? Iĝu patrono de TEJO!

Patroniĝo en TEJO estas la plej bona maniero (daŭre) subteni nian junularan movadon kiel malpli juna Esperantisto. Kiel Patrono, vi regule ricevos de ni la oficialan komunikilon por Patronoj. Ankaŭ atendu de ni poŝtkarton ĉe via hejmo por specialaj okazoj. Krome, vi ĝuos ĉiujn servojn kaj rajtojn, kiujn ankaŭ ricevas la membroj: revuon Kontakto, rabaton al IJK kaj aliaj eventoj (ankaŭ retaj), eblon partopreni komisionojn kaj komitatkunsidojn.

Via monsubteno parte kovros niajn kostojn rilate interalie: la Centran Oficejon, membrokotizojn al aliaj organizoj, merkatikajn kostojn en sociaj retoj, aktivulan trejnadon, subtenon de landaj kaj fakaj sekcioj tra la mondo, inkluzive de organizado de iliaj lokaj eventoj kaj vojaĝigo de iliaj aktivuloj al interkontinentaj eventoj.

Por iĝi Patrono de TEJO, bonvolu en la reta aliĝilo de UEA en la parto 3 alklaki PT—Patrono de TEJO.