Kandidatiĝu en la Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2023!

Jam tradicie la fonduso Partoprenu IJK-n pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson (IJK).

La IJK 2023 okazos de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2023 en Lignano Sabbiadoro, Italio.

Dank’ al la Fonduso eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80 % de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon en la plej malmultekosta kategorio dum 7 tagoj kaj la programkotizon.

La limdato por kandidatiĝi estas la 21-a de februaro 2023.

La Estraro elektos la gajnintojn kaj anoncos ilin komence de marto 2023.

Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi estas:

  • Vi estas individua membro de TEJO en 2023
  • Vi pretas ricevi kaj realigi taskojn de TEJO dum kaj post IJK (la taskoj estas interkonsentotaj kun la TEJO-estraro)
  • Vi ĉeestos la tutan IJK-n (ĉiujn tagojn de la kongreso)
  • Vi estas je via unua eksterlanda IJK – AŬ – vi aktive agas en TEJO

Aliaj kondiĉoj ne nepras sed estos favore konsiderataj:

  • Vi aĝas malpli ol 30 jaroj
  • Bona regado de Esperanto, laŭeble pruvita per atestiloj
  • Aktivado en landa aŭ loka organizo
  • Neeblo alimaniere financi la partoprenon en la kongreso
  • Iniciatemo kaj kapablo memstare kontribui al la programo kaj/aŭ helpi en la organizado

Homoj de la tuta mondo rajtas kandidatiĝi por la konkurso.

Por partopreni

  • Plenigu detale la formularon (en formato .doc)
  • Kunsendu ankaŭ referencan leteron de minumume 1 individua membro de TEJO kaj vian motiviĝleteron

Aliaj aldonaj dokumentoj (pliaj atestiloj, CV, ktp.) estas bonvenaj.

Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al kandidatigxoj@tejo.org kaj ijk2023@tejo.org (prefere, sendu ĉiujn dokumentojn en la sama retmesaĝo). Alternative, vi povas ankaŭ sendi ĝin paperpoŝte al la Centra Oficejo (vidu la adreson sube) kun la indiko “TEJO – partoprenu IJK-n.” La poŝto devas alveni al ni plej malfrue la 21-an de februaro 2023, do se vi elektas kandidatiĝi ĉi tiel, nepre sendu vian kandidatiĝon sufiĉe anticipe.

Ni kune laboru por fari la IJK-n pli tutmonda kaj alirebla. Se vi volas helpi la junulojn partopreni la IJK-n, bonvolu konsideri donaci al la fonduso “Partoprenu IJK-n”. Kontaktu ijk2023@tejo.org por scii, kiel realigi donacon.

La adreso de la Centra Oficejo

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Nieuwe Binnenweg 176
NL-3015 BJ Rotterdam
Nederlando

Ne hezitu kontakti ijk2023@tejo.org se vi havas demandojn. Ĝis baldaŭ en Italio!

11 komentoj pri “Kandidatiĝu en la Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2023!”

  1. Saluton el DRKongo/Bukavu!
    Unue mi gratulas vin pro via prizorgo de la junularo…
    Due, mi ŝatus partopreni en IJK, sed la plenumiga ligilo ne funkcias al mi…

  2. Jean de Dieu Kikako

    Saluton karaj geamikoj.
    Mi nomiĝas Jean de Dieu Kikako,
    Mi estas prezidanto de KJBEL (Komitato de junuloj por la bona Evoluo de la Internacia lingvo esperanto)
    La grupo troviĝas DRkongo precize en Goma.

  3. IRACADUKUNDA Ada Florence

    Saluton.
    Mi estas burundanino.
    Mi malgxojas vidi viajn informojn malfrue!
    Mi kandidatigxis sed ne povis vidi tiun informon pri subteno al tempo por ke mi rekandidatigxu,se mi bone komprenis.
    La informo interesas min sed mi pensas ke estas malfrue profiti tiun subtenon.
    Sed akaux oni diras en proverbo”Pli bone malfrue ol neniam!”Do ecx se estis malfacile por mi ricevi novaghojn pro la manko de aparato,mi ghis nun konservas esperon!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to Top