Home > Aktualaĵoj > Invitu IJK-n 2024 en via lando!

ALVOKO PLILONGIGITA: Vi povas sendi vian kandidatiĝon ĝis la 4-a de februaro 2023 (sabato), 23:59 UTC.

Kandidatiĝu kaj organizu kune kun TEJO la 80-an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en via lando en 2024!

Daŭrigu la longdaŭran tradicion de la plej granda kaj mojosa internacia evento de la mondo: la IJK! Ĉu vi ŝatus kunlabori kun TEJO por okazigi la IJK-n? Anoncu vin!

La Komitato de TEJO ĉi-jare aprobis novan Kongresan Reglamenton, kio signifas interalie, ke vi kunlaboros kun la Kongresa Komisiono (KK) de TEJO por organizi la IJK-n. Tiel, vi kunlaboros kun internacia teamo de junuloj por sukcese realigi diversajn elementojn de la kongreso. Antaŭ ol kandidatiĝi, nepre legu la amenditan Reglamenton pri la Internacia Junulara Kongreso kaj la rilatan novan proceduron pri la invito de la IJK

Kiuj rajtas kandidatiĝi por gastigi la IJK-n?
  • Landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO
  • Aliaj junularaj organizoj 
  • Grupo da minimume tri (3) individuaj membroj de TEJO

Por ke kandidatoj sentu sin pli certaj kaj kuraĝaj, ni proponas du fazojn por sendi al ni viajn proponojn. Sed kial ni faras tiel? Ĉar ni rimarkis ke kelkfoje vi bezonas pli da helpo kaj tempo por plibonigi viajn kandidatiĝojn. TEJO deziras havi detalajn proponojn kaj volas certiĝi, ke vi komprenas kion vi bezonas por sukcesa kandidatiĝo.

Unua Fazo

Limdato por tiu ĉi fazo estas la 4-a de februaro 2023

En la Unua Fazo, vi anoncas vian interesiĝon gastigi la IJK-n kaj interkonsiliĝas kun la KK de TEJO pri via kandidatiĝo. Vi ankaŭ komencas esplori viajn ideojn: viajn proponatajn urbon, kongresejon, daton, kaj aliaj bazaj informoj. Tiel, la ideoj kiujn vi havas komencas esti prilaborataj. 

Por ĉi tiu fazo ni akceptos almenaŭ bazan prezenton de via kandidatiĝo. Plenigu la IJK-Invitilon, kiu enhavos vian kandidatiĝon, kiel eble plej bone per tiuj informoj, kiujn vi sukcesos kolekti. La Invitilo ankoraŭ ne nepre devas esti plena da informoj je la fino de la Unua Fazo, kvankam ĝi prefere enhavu la jenajn bazajn informojn:

  • Motivletero kaj bazaj informoj pri la invitanta organizo/grupo
  • Proponataj urbo(j) kaj kongresejo(j), rekomendinde kun pli ol po 1 proponata gastigurbo kaj kongresejo
  • Proponataj datoj
  • Esencaj informoj pri la proponataj gastejoj
  • Antaŭvideblaj kostoj

Ĉion vi trovos en la IJK-Invitilo, kiun vi povos elŝuti en la suba parto de tiu ĉu paĝo.

Sendu vian kandidatiĝon al Albert Stalin Garrido (ijk@tejo.org), estrarano pri kongresoj, kopie al oficejo@tejo.org ĝis plej malfrue la 4-a de februaro 2023 (sabato). La Estraro de TEJO poste decidos pri ĉiuj kandidatiĝoj ricevitaj kaj informos la kandidatojn pri sia decido.

Por ke vi pli facile povu orientiĝi kaj prepariĝi, ni havas por vi la Manlibron pri organizado de la IJK kaj la manlibron Kiel inviti IJK-n. Vi ankaŭ povas peti aranĝi kunsidon kun la KK, por ke spertuloj pri la organizado de la IJK rekte konsilu al vi.

Grave: Por ke la KK povu helpi vin, gravas anonci vian intereson frue en la unua fazo skribe al ijk@tejo.org kaj nomumante minimume tri (3) reprezentantojn, kiuj kunlaboros rekte kun la KK en la esplorprocezo. Ju pli frue TEJO scias, ke vi intencas kandidatiĝi, des pli rapide ni povas eklabori kun vi kaj helpi vin pri la kandidatiĝo. Eĉ se vi ankoraŭ ne certas, kontaktu nin kaj ni kune solvos viajn dubojn. Do jes, tio signifas, ke ne necesas atendi la limdaton–vi povas kontakti nin jam nun!

Elŝutu:

Dua Fazo

(Limdato anoncota, 30 tagojn)

La neceso okazigi la Duan Fazon dependos de la ricevitaj kandidatiĝoj en la Unua Fazo. La Estraro povas decidi malfermi la Duan Fazon se 1) alvenis du aŭ pli da bonkvalitaj kandidatiĝoj ke ne eblis tuj elekti inter ili post la Unua Fazo, aŭ 2) la Estraro bezonas pli da informoj el iuj aŭ ĉiuj kandidatoj. 

En la Dua Fazo, ni akceptas finpreparitajn aŭ pli detalajn proponojn nur de tiuj kandidatoj kiuj jam submetis sian kandidatiĝon kaj estis poste elektitaj pluiri al la Dua Fazo. Do, vi ne rajtos eniri tiun ĉi fazon ne estinte en la antaŭa. Je la fino de la Dua Fazo, ni bezonos de kandidatoj pli konkretajn informojn pri la esencaj punktoj postulitaj en la Unua Fazo plus la jenajn detalojn, laŭeble:

  • Alvenebloj al la proponataj kongresurboj kaj kongresejoj
  • Loĝebloj en la kongresejo kaj la kongresurbo
  • Ĉambroj kaj aliaj servoj disponeblaj en la kongresejoj

La Estraro ankaŭ povus postuli de vi kromaj informoj kiuj povus helpi klarigi al ni kandidatiĝon. Ne zorgu, ĉar eĉ en la Dua Fazo la KK daŭre helpos vin por kompletigi vian kandidatiĝon kaj certigi ĝian bonan kvaliton.  Se vi havas demandojn, ne hezitu kontakti nin ĉe ijk@tejo.org.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.