Home > Malfermaj alvokoj > Malferma alvoko por IJK 2021

Kandidatiĝu kaj realigu kune kun TEJO la 77-an Internacian Junularan Kongreson en via lando!

Sekve al la malfacilaĵoj rilate al la kronvirusa pandemio de 2019-2020, Komitata laborgrupo kunvenis la 27-an de majo 2020 por skizi la bazojn de venonta strategio. Kun la celo strebi al la okazigo de la kongreso, TEJO anoncas ke la kandidatiĝfazo por la 77-a IJK 2021 remalfermiĝas.

Strategio

Malgraŭ nia optimismo, venontjara monda san-, vojaĝ-, kaj financsituacio ne antaŭvideblas. Tial, la strebindaj planoj por IJK 2021 estu trioblaj:

  1. Okazigi tradician IJK-n en unu lando, kun reta elsendado kaj eblo je reta partopreno;
  2. Okazigi plurajn, malplivastajn sed samtempajn renkontiĝojn en malsamaj landoj, kun parta komuna reta elsendado;
  3. Kunlabore okazigi retan IJK-n kune kun la Korea-Esperanto Junularo.

Kandidatiĝo

Limdato por komuniki intereson estas la 30-a de junio 2020. 

TEJO invitas siajn landajn sekciojn kaj ĉiujn Esperanto-organizojn kandidatiĝi al unu aŭ pluraj el la supre menciitaj eventformoj.

Se vi intencas kandidatiĝi por okazigi tradician IJK, bonvolu plenumi la IJK invitilo en .doc formato kaj sendi ĝin al info@tejo.org kaj ijk@tejo.org ĝis la 30-a de junio 2020. Jen utila ilo por prepariĝi: Superrigardo de taskoj.

Eĉ se vi ne pretas okazigi vastskalan, tradician IJK, ne hezitu montri intereson:

Bonvolu sciigi TEJO-n ĝis la 30-a de junio 2020.

Kaze de ĉeesta, tradicia aranĝformo, la financa respondeco estu ĉe TEJO dum la proponanto helpu rilate al la surlokaj bezonoj kiel la trovado de taŭga loko. Ĉar la sansituacio en iu specifa lando povas senaverte kaj rapide malpliboniĝi, internacia teamo estos ajnakaze starigita por subteni kaj superrigardi la organizadon, transpreni respondecon kaze de nuliĝoj, kaj malpli altigi la kvanton de taskoj de la eblaj teamoj.

Elektoprocezo

Bonvolu konsideri tiun interesesprimon kiel 1-an etapon, kie okazas la konsultiĝo kun TEJO pri la kandidatiĝo mem. Tiamaniere ni komencos prilabori la ideojn kiujn vi havas. Por tiu ĉi etapo ni akceptas bazajn prezentadojn de via propono, tio signifas, ke ĝi ankoraŭ ne devas esti finprezentita. Plenigu la formularon kiel eble plej bone per tiuj informoj, kiujn vi jam havas. Se estas mankantaj informoj, klarigu kial ili mankas, kiajn demandojn vi havas, kion vi bezonas plie por finpretigi vian kandidatiĝon. Ju pli frue TEJO scias, ke vi intencas kandidatiĝi, des pli rapide ni povas eklabori kun vi kaj helpi vin pri la kandidatiĝo.

Sentu vin libera sendi viajn demandojn kaj ideojn al info@tejo.org kaj ijk@tejo.org jam ekde nun.

Pro la neantaŭvidebleco de la pandemiaj disvolviĝoj, anoncoj pri venontaj paŝoj aperos dum postaj monatoj. Ekcepte, ni ne ĉesos konsideri viajn proponojn kaj ideojn ĝis la efektiva decido, kiu povus prokrastiĝi ĝis komenco de 2021.


One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.