
(Esperanto) Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2019-2020)
Onze verontschuldigingen, dit bericht is alleen beschikbaar in Esperanto, Amerikaans Engels en Italiaans.
Onze verontschuldigingen, dit bericht is alleen beschikbaar in Esperanto, Amerikaans Engels en Italiaans.
Estu Kunsidestro de la Komitatkunsido de TEJO dum IJK 2019 en Slovakio! La Kunsidestro estas la homo, kiu je iu ajn momento, efektive kaj laŭrajte prezidas sesion de la komitatkunsido. Taskoj de la Kunsidestro estas gvidi la traktadon de...
Delegacio de TEJO partoprenis la Tutmondan Festivalon pri Agado rilate al la Celoj por Daŭripova Evoluigo (SDG Global Festival of Action) en Bonn, Germanio. La eventon organizis la Unuiĝintaj Nacioj, kadre de la Kampanjo por Aktivado. La Ĝenerala Sekretario...
Michael Boris Mandirola estas unu el la kandidatoj al la Komitato de UEA. Ni faris al li kelkajn demandojn pri lia kandidatiĝo kaj pri la kunlaboro inter TEJO kaj UEA TEJO: Vi estas juna, kial vi kandidatiĝis en UEA,...
La alvoko estas denove malferma. Kandidatiĝu antaŭ la 10-a de julio. La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn por la Estraro de TEJO, por oficperiodo ekde la 1-a de septembro 2019 ĝis la 31-a de aŭgusto 2020. La Estraro...
Alvoko por amerikanoj: Partoprenu nome de TEJO konferencon de UNOY en Kolombio La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO serĉas kandidatojn por partopreni la konferencon de UNOY (United Network of Young Peacebuilders) en Bogoto, Kolombio, inter la 15-a kaj...
Jen la nova numero de Revuo Kontakto – la ĉeftemo de la numero estas Menstruo-Tabuo. Kiam ĉesos la kondamno?La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo. En Movada Rubriko vi trovos intervjuon al Querino Neto pri BEJO, artikolon de Marcionilo Vasconcelos kaj artikolon de...
Ĉu vi deziras pruvi per oficiala ŝtata diplomo vian lingvoscion pri Esperanto? Ĉu entute vi scias kiunivele vi konas nian lingvon? Ekzameniĝu laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) de la Konsilio de Eŭropo! KER-Ekzamenoj en Slovakio Vi povas ekzameniĝi laŭ...
Delegacio de sep esperantistoj reprezentis TEJO-n dum la Junulara Forumo ECOSOC de la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. Grava atingo por TEJO: Rakoen Maertens estis ĉefparolanto dum la ferma ceremonio kaj António Guterres, la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, ĉeestis...
TEJO partoprenis la konsilion de membroj de FoJE – Forumo Junulara Eŭropa (European Youth Forum) de la 12-a ĝis la 13-a de aprilo en Bruselo. Rogier ‘Roĉjo’ Huurman kaj Paulína Jalakšova reprezentis nian organizon. TEJO estas membro de Forumo...
Ĉu vi ŝatus reprezenti TEJO-n en la komitato de UEA? La 20-an de julio komenciĝos nova trijara komitata periodo, kaj TEJO, kiel reprezentanto de la junaj esperantistoj, rajtas havi 2 komitatanojn A en la komitato de UEA. Jes, sonas...
Inter la 10-a kaj la 20-a de marto 2019 okazis la Esperanto-Semajno (SemEo), organizita de Esperanto-Kultur-Centro (EKC) de Tuluzo, en Francio. TEJO-delegacio partoprenis la eventon.La TEJO-volontulino Manuela Burghelea rakontas pri la sperto. Bonan legadon! Tuluzume Kiel iama volontulino de...
Ĉu vi ŝatas programi kaj scipovas verki kodon en NodeJS, JavaScript, kaj SQLite? Se jes, helpu TEJO-n disvolvigi ĝian internan kunlaborplatformon, la Centran Reton! Ni serĉas programistojn, kiuj ŝatus volontule kunlabori kune por krei pli kaj pli da servoj...
Ĝisdatigo: La laboroj de reteja prizorgado finis. Niaj retejoj tejo.org, reto.tejo.org, ijk.tejo.org estas nun denove alireblaj.La teamo de TEJO dankas nian volontulon Mia Nordentoft, kiu efike kaj rapidege prizorgis la laborojn! Pro laboroj de reteja prizorgado, ekde la 10:00...
Nia unua estrara kunsido de 2019 okazis en Prago de la 10-a ĝis la 14-a de marto. Ĉeestis la TEJO estraranoj Konstanze Schönfeld, Léon Kamenický, Tomáš Stano kaj Francesco Maurelli. Aldone, la kunsidon partoprenis la komisiito pri Aktivula Trejnado...
Onze verontschuldigingen, dit bericht is alleen beschikbaar in Esperanto en Amerikaans Engels.
Komenciĝis la voĉdono por Komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn. La kandidatoj estas, ĉi tie listigite en alfabeta ordo laŭ la persona nomo: Luana França Matheus Arantes Pacheco Tyron Surmon Priskriboj de la kandidatoj disponeblas ĉe la platformo...
Onze verontschuldigingen, dit bericht is alleen beschikbaar in Esperanto en Amerikaans Engels.
La preparado de IJK 2019 en Slovakio progresas kaj la Loka Kongresa Komitato rivelis kelkajn detalojn pri la bunta programo. Kiel jam anoncite, la temo de ĉi-jara IJK estas Kontraŭ antaŭjuĝoj kaj la teamo volas alfronti ĝin kiel eble...
Ni ĝojas anonci la gajnintojn de la konkurso “Partoprenu IJK-n” 2019: Charlotte Burton el Usono Emerson dos Santos el Brazilo Ekaterina Lozina (Miri) el Rusio Ili ricevos subtenon por partopreni la plej grandan junularan eventon de la jaro, IJK...
TEJO membras en la tuteŭropa reto UNITED, kiu kunigas ĉ. 560 volontulajn organizojn rilate al kontraŭ-rasisma kaj kontraŭ-faŝisma agado, subteno de migrantoj kaj minoritatoj, kaj interkultura agado. Dufoje jare, ĝi organizas konferencojn, en kiuj TEJO partoprenas jam de multaj...
Ĉu vi ŝatas programi kaj scipovas verki kodon en NodeJS, JavaScript, kaj SQLite? Se jes, helpu TEJO-n disvolvigi ĝian internan kunlaborplatformon, la Centran Reton! Aliĝu tuj! Centra Reto estas la ĉefa sistemo de TEJO por interna kunlaboro kaj ĝi estis lanĉita komence...
Jen la nova numero de Revuo Kontakto – la ĉeftemo de la numero estas Ĉukpilko – La sporto de la paco. La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo. En Movada Rubriko vi trovos la artikolon de Adonis Saliba “La Esperanto-Movado Estontecen”, artikolon...
Ni ĝojas prezenti al vi la ĵuselektitan novan estraranon de TEJO Tomáš Stano! Saluton Tomáš kaj gratulojn pro via estraraniĝo! Kial vi decidis kandidatiĝi por esti estrarano de TEJO?Saluton kaj dankon por viaj bonvenigaj vortoj. Unue mi ŝatus danki...
Ĉu vi deziras pruvi per oficiala ŝtata diplomo vian lingvoscion pri Esperanto? Ĉu entute vi scias kiunivele vi konas nian lingvon? Ekzameniĝu laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) de la Konsilio de Eŭropo! KER-Ekzamenoj en Italio kaj Slovakio Vi povas...
La TEJO-studsesioj estas specialaj kapabligaj kaj junulargvidataj programoj por niaj landaj kaj fakaj sekcioj. Ĉi-jare ni celas organizi la studsesion en partneriĝo kun la Junulara Departemento de la Eŭropa Konsilio. Tio signifas ke la landaj kaj fakaj sekcioj devas...
TEJO serĉas partnerojn de la eŭropa regiono (esperantaj junularaj asocioj aŭ esperantaj asocioj kiuj havas rilatojn kun TEJO) por nova projekto: plilaŭtigi la voĉojn de la junuloj en la demokrata procezo. La projekto estos financita de la Eŭropa Kultura...
Ĉu vi ŝatus helpi al TEJO kreski en sia junulara agado ene de jurbazitaj kaj laŭleĝaj kadroj? Ĉu vi interesiĝas pri la reguloj, la rajtoj kaj la devoj de internacie funkcianta organizo? Ĉu vi volas interŝanĝi kaj helpi en...
Ĉu vi volas helpi al TEJO kaj ĝiaj landaj sekcioj kreski en sia junulara agado per subvenciitaj projektoj? Ĉu vi interesiĝas pri financaj ebloj por TEJO kiel internacie funkcianta organizo kaj pri specifaj fondusoj disponeblaj por antaŭenigi la projektojn...
Komuna Seminario estas la plej granda kaj grava junulara Esperanto-evento en Azio. En 2019 la evento estos okazigota de VEJO en la marurbo Danang, Vjetnamio, de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo, kun la ĉeftemo “Man-en-man...
Ĉu vi interesiĝas pri la ligoj inter genro kaj junularaj problemoj? Ĉu vi ŝatus esplori pri kiel liberigi nin de genraj ŝablonaĵoj en junulara agado? Ĉu vi volas interŝanĝi kaj helpi en la kreado de bonaj praktikoj en internacia...
La Erasmus+ projekto FEJ – Florigu Egalecon Inter Junuloj celas plibonigi la kondiĉojn rilate al genra egaleco, alirebleco kaj aktivisma agenteco por junuloj en Esperantujo. Al la projekto kontribuis pli ol 30 homoj el la tuta mondo. Pli da...
La Tutmonda Festivalo pri Agado rilate al la Celoj por Daŭripova Evoluigo estas evento organizata de la Unuiĝintaj Nacioj, kadre de la Kampanjo por Aktivado. La festivalo okazas ĉiujare en Bonn kaj kunigas registaranojn, lokajn estrojn, internaciajn organizojn, civitanan...
Ni ĝojas prezenti al vi la novan volontulon de TEJO Mia Nordentoft! El kiu lando vi estas? Mi venas de Danio, sed nun loĝas en Roterdamo en Nederlando. Kial vi decidis voluntuli en la Centra Oficejo en Nederlando? Mi...
Grave: la limdato por kandidatiĝi estas plilongigita ĝis la 23-a de februaro. Jam tradicie la fonduso “Partoprenu IJK-n” pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson.La IJK 2019 okazos de la 27-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2019 en Liptovský...
Ni ĝojas anonci ke la IJK 2020 – 76-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos de la 11-a ĝis la 18-a de julio 2020 en Someren, Nederlando! La eventon organizos NEJ – Nederlanda Esperanto-Junularo. La organiza teamo, kiu konsistas...
Revenis la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la mandato 2018-2020. La elektotoj oficos ĝis majo 2020. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato. Ĉiu individua membro de TEJO rajtas...
Ni ĝojas prezenti al vi la novan ĝeneralan komisiiton pri Landa Agado: Querino Neto el Brazilo! José Querino de Macêdo Neto aĝas 21 jarojn kaj naskiĝis en Alagoaso, nordorienta subŝtato de Brazilo. Li eklernis Esperanton en 2013 kaj ekde...
Jen la nova numero de Revuo Kontakto – la ĉeftemo de la numero estas Rifuĝintoj al Eŭropo kaj la Mortolisto. La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo. En Movada Rubriko vi trovos artikolon pri Eventa Servo, intervjuon kun...
La 31-an de decembro 2018, la estrarano de TEJO Arturo Crespo eliris el la estraro kaj estis nomumita de la Komitato kiel komisiito. Sekve ni malfermas alvokon por kandidatiĝi kiel estraranon de TEJO. Kandidato por iĝi estrarano de TEJO...
Ni ĝojas prezenti al vi la novan volontulon de TEJO Clément Baleyte! El kiu lando vi estas? Mi estas el Francio, precize el Bordozo. Kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo, rilate al studoj kaj laboro? Mi studis kaj diplomiĝis...
Onze verontschuldigingen, dit bericht is alleen beschikbaar in Esperanto en Amerikaans Engels.
Inter la 25-a kaj la 28-a de novembro okazis en Moskvo internacia faka seminario ”La aliro de junuloj al rajtoj: lerni kaj kundividi spertojn pri junulara politiko kaj junulara laboro”. La eventon kunorganizis la Junulara Departemento de la Konsilio...
Onze verontschuldigingen, dit bericht is alleen beschikbaar in Esperanto.