Home > Aliaj > Prezidanta blogo: Tasklistoj por organizaj teamoj

Jen ni prezentas al vi „Superrigardon de taskoj por eventoj” – projekton malantaŭ kiu estas spertoj kaj laboro de pluraj homoj dum kelkaj jaroj, kiu estas dediĉita al organizantoj de Esperanto-aranĝoj.

Kiam ni, kune kun Rolf Fantom, komencis labori pri tiu projekto, ni esperis ke niaj spertoj povos helpi al la aktivuloj sucese organizi eventojn. Ni koncentriĝis pri la strukturo de organiza teamo kaj disdivido de taskoj ene de ĝi. Nia celo estis helpi al malpli spertaj aktivuloj kompreni la tutan procezon de organizado kaj gvidi ilin tra la taskoj, kiuj estas farendaj en certa tempo antaŭ, dum kaj post la evento.

En la dokumento troveblas tasklistoj por ĉiuj membroj de la organiza teamo. Ĝi komence estis bazita ĉefe sur la spertoj de la organiza teamo de la 65-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Liberec’. Sekve aldoniĝis spertoj de la poste okazintaj IJK-oj kaj Junularaj E-Semajnoj de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj. Kompreneble, tiuokaze temas ĉefe pri grandaj eventoj kaj grandaj organizaj teamoj. Tio tamen ne signifas, ke la dokumento validas nur por grandaj aranĝoj – por malpli grandaj eventoj estas simple malpli grandaj taskoj kaj unu persono povas transpreni pliajn rolojn kiujn ni mencias.

Pli detalajn informojn pri tio kiel uzi la dokumentaron Vi trovos en la enkonduko, kiu estas ene de la pakaĵo. Se vi havas demandojn, komentojn aŭ rimarkojn pri ĉi tiu projekto, ne hezitu kontakti nin ĉe tina@tejo.org kaj lukasz@tejo.org.

Tina kaj Łukasz

Elŝutu: Superrigardo de taskoj por eventoj

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.