Home > Aktualaĵoj > EGALECO BEZONAS VIN!

La laborgrupo de TEJO pri Egaleco spertas renovigon ĉi-jare kaj bezonas entuziasmajn aktivulojn!
Ĝi ekhavis novajn branĉojn, tiel ke ĝi nun konsistas el kvar branĉoj:
– Genra Egaleco
– Tutmonda Egaleco
– Alireblo
– Liberen

Legu en la paĝo pri la komisiono la informojn pri ĉiu branĉo.
La branĉo pri Alireblo ŝatus koni viajn ideojn por pli alirebla movado.
Bonvolu skribi viajn ideojn ĉi-tie. Multan dankon!

Kiel aktivulo pri Egaleco vi havos ĉiun spacon por esprimi kaj efektivigi viajn ideojn kaj kunlabori kun aliaj cele al pli egaleca kaj inkluziva movado. Ĉu vi interesiĝas pri unu el la branĉoj? Ĉu vi havas agad-ideon por ni
aŭ bezonas nian helpon? Bv. skribi al tejooficejo@gmail.com kaj/aŭ aliĝi al la koresponda Telegramgrupo!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Fica a saber como são processados os dados dos comentários.