Home > Dokumentoj > Oktobro 2014 [Cirkulero 117]

 

Enhavo

Komitatanoj kaj komisiitoj kiuj kontribuis al ĉi tiu numero de la cirkulero:

  • Łukasz ŻEBROWSKI – Prezidanto
  • POÓR Veronika – homaj rimedoj, aktivula trejnado, scienca kaj faka agado
  • Sara SPANÒ – komisiito de TEJO pri Aktivula Trejnado
  • SABIYUMVA Jérémie – Komisiito de TEJO pri Landa Agado en Afriko
  • BAGÓ Sarolta – komitatano A (Hungario)
  • Baptiste DARTHENAY – komitatano A (Hungario)
  • Japana Esperanto Junularo
  • Geomar MARTÍNEZ PÉREZ – komitatano A (Kubo)
  • Piotr HOŁDA – komitatano A (Pollando)

Łukasz ŻEBROWSKI – Prezidanto

FARIS:

  • sendis salutvortojn por TEJO-horo en Jekateriburgo
  • partoprenis KKPSn en Nederlando kaj Grundtvig-seminarion tie

FARAS:

  • komunikas kaj kunlaboras kun Tim pri realigo de nova tejo.org, ankaŭ plenigas ĝin per enhavo
  • pretigas estrarkunsidon de TEJO okazontan fine de novembro
  • kunpreparas projekton kaj sekve alvokon por krei katalogon de trejnmaterialoj ĉe tejo.org

FAROS:

  • partoprenos estrarkunsidon de TEJO fine de novembro
  • baldaŭ kolektos teamon de tradukistoj por la nova retejo
  • ĝis fino de novembro lanĉos novan retejon (krom se servilaj problemoj malebligos tion)
  • revenos al laboro pri la trijara strategio de TEJO, tuj post kiam finfaritos la plej urĝaj taskoj

kaj pro ĉio ĉi supra bedaŭrinde malpli prioritate:

  • kun Dorota prilaboros evaluadon de la seminario pri organizado de eventoj
  • kunmetos sonon kun prelego de la seminario pri organizado de eventoj kaj publikigos ĝin
  • enkondukos korektojn al trejnmaterialoj pri organizado de aranĝoj haveblaj en tejo.org
  • komencos prepari retan trejnadon pri kreado de programo en aranĝoj

Paweł FISCHER-KOTOWSKI – ĝenerala sekretario; Pasporta Servo

Ne kontribuis.

Nico HUURMAN – kasisto; financoj, subvencipetado, eksteraj rilatoj

Ne kontribuis.

Michael Boris MANDIROLA – unua vicprezidanto, landa agado, edukado

Ne kontribuis.

Tina TIŠLJAR – dua vicprezidanto; kongresoj

Ne kontribuis.

POÓR Veronika – homaj rimedoj, aktivula trejnado, scienca kaj faka agado

La komisiono pri Homaj Rimedoj

  • havis kunsidon, dum kiu interkonsentis pri siaj vizio kaj misio
  • verkis demandaron por individuaj membroj de TEJO por helpi ilin pli engaĝiĝi en TEJO
  • finpriparolas la celojn atingindajn ĝis IJK2015 kaj la organizadon de la laboro de la komisiono

Mi

  • helpis al diversaj aktivuloj per respondado al mesaĝoj, tralego de mesaĝoj, verkado de mesaĝoj
  • daŭrigis la atentadon pri la Esperanto-kurso ĉe Duolingo kaj la pripensojn de kiel helpi
  • helpis al Piotr Hołda ekrealigi proponitan projekton per kunligo al similinteresitaj aktivuloj
  • dankas al Michael Boris Mandirola pro la diversaj kaj tre utilaj helpoj
  • helpis por ekfunkciigi la retliston por (re)Vekiĝantaj Landaj Sekcioj
  • muntis por Muzaiko
  • helpis al Fernando Maia Jr. pretiĝi por Bakuo
  • kandidatiĝis kaj estis akceptita por Informaj Tagoj organizitaj de FoJE pri subvencipetoj
  • pretiĝas kaj pretigas por reprezenti TEJOn dum la ĜA de FoJE
  • tralegis kaj aprobis eldonojn de TEJO-Aktuale
  • zorgis pri la TEJO-volontulo (Mounir Abjiou) – kies laboron por TEJO tre dankas
  • zorgis pri la Fonduso Trampolino
  • helpis rilate al la PP-IJK alvoko
  • priparoletis ekzemplan regularon por Fakaj Sekcioj de TEJO
  • daŭrigis kungvidadon de diversaj retaj trejnadoj
  • partoprenis HURAĈ, Landan Pedagogian Tagon kaj prelegis pri IJK kaj UK en la kunveno de la Urbocentra E-klubo

Alexandre RAYMOND – informado, kulturo

Ne kontribuis.

Paweł FISCHER-KOTOWSKI – TEJO volontulo

Ne kontribuis.

Sara SPANÒ – komisiito de TEJO pri Aktivula Trejnado

La komisiono pri Aktivula Trejnado en oktobro:

  • daŭrigis la rettrejnadojn pri grupformado, teamlaboro kaj projektmastrumado, pri intertraktado, pri eksteraj rilatoj kaj pri kiel esti efika komitatano A kaj B;
  • daŭrigis la kunplanadon, kunlabore kun UEA, de sia onta aktiva partopreno en la venontaj AMO-seminarioj;
  • antaŭenigis la realigadon de la venontaj rettrejnadoj;
  • ekkunplanis la okazigon de trejnado(j) gvidota(j) de juna, profesia neesperantista trejnisto, tre aktiva junularmedie (Eliza Popper el Hungario), por plispertigi aktivulojn kaj trejnistojn per kontakto kun malsamaj trejnaliroj kaj trejnmetodoj.

SABIYUMVA Jérémie – Komisiito de TEJO pri Landa Agado en Afriko

Faras:

  • Kunpreparas la 6-an afrikan kongreson(AKE)
  • Diskutas kun organizantoj pri IJK en Burundo

Faris

  • Skribis rekomendleteron por Gilbert NIYUKURI
  • Skribis al la afrika komisiono pri AKE
  • Petis informojn al TEJO pri IJK en 2016

Faros

  • Kunpreparos/kunrganizos la 6-an AKE,
  • Dissendos mesagxojn pri AKE al afrika junularo
  • Ekpensos pri kiel peti sponsorojn por partoprenigi junulojn afrikajn en AKE.

Roy McCOY – komisiito pri Pasporta Servo

Pasporta Servo bone progresas. Ĝia nova retejo, prilaborata precipe de Baptiste Darthenay, kredeble estos publikigita antaŭ la apero de la novembra komitata cirkulero, kaj ĉiuokaze ĝi estas jam en almenaŭ finpretiga fazo. Paperaj formularoj estis ekspeditaj de la Centra Oficejo de UEA/TEJO al ĉiu gastiganto de PS 2011 kiu ne havis tiam retpoŝtan adreson, kaj tiuj kiuj ja havis estos baldaŭ kontaktitaj rete. Ĉiuj korektoj faritaj al la paperaj provaĵoj de tiu lasta eldono estas nun transferitaj al la PS-datenbazo mem. Papera eldono estas ankoraŭ antaŭvidata por la unuaj monatoj de la venonta jaro, kvankam restas amaso da laboro inter nun kaj ĝia apero.

BAGÓ Sarolta – Komitatano A (Hungario)

FARIS:

– (Stela, Imre kaj mi, do HEJ-estraranoj) oficiale kontaktis-kunsidis kun estraranoj de HEA por paroli pri onta ebla kunlaboro (fari printempan kongreson pri la demando, kiel efike envolvi novulojn)

–  ni esploris eblajn lokojn por IJS 2015, JER/kongreso 2015 kaj por JES 2015/16
– kunsidis rete pri JES 2015/16

FARAS:

– kunlaboras pri la hungaraj eventoj (IJS, JER/kongreso) kaj JES 2015/16

FAROS:

– partoprenos ĈAR (cxar.pej.pl) kaj kunsidos tie pri organizaj demandoj de JES 2015/16

– mi daŭrigos kion nun mi faras

Baptiste DARTHENAY – Komitatano A (Hungario)

Miaj ĉefaj agadoj por Tejo:

  • Pasporta Servo
  • Pasporta Servo
  • Pasporta Servo

Japana Esperanta Junularo

Kiel fartas via landa aŭ faka sekcio?

1) JEJ tre bone fartas – kio okazas ĉe vi (precipe rilate TEJO- aŭ junularmovadan agadon)?

2) ni havis diskutojn kun aktivuloj de azio kaj kun membroj de JEJ rilate al la komisiono proponita de Flama Floro (Nguyễn Thi Phượng).

3) estrarano kaj membroj de JEJ ĉeestis estrar-kunsidon de Japana Esperanto-Instituto por kunlaboro inter du organizoj.

4) JEJ-estraranoj prenis fizikan kunvenon kun estrarano de Korea Esperanto-Junularo.

Ĉu vi havas informojn aŭ interesaĵojn, kiujn vi volas dividi kun la komitatanoj kiel reprezentanto de via sekcio?

5) JEJ preparas sian eldonejon.

6) nia organo “La Junuloj” eldoniĝis kun 86 paĝoj. redaktoro estas Sato Riusuke.

7) JEJ utiligas Twitter kaj organizas Skype-kunsidon kun interesitoj aŭ memlernantoj.

8) por japanlingvanoj JEJ baldaŭ organizos novan kurson “lernu esperanton en LINE-grupo”. la ideo venis el koreio. nun 10 personoj registriĝas en la grupo.

Geomar MARTÍNEZ PÉREZ – komitatano A (Kubo)

Faris:

  • kunorganizis JuSKA-n.;
  • prezidis la ĉefan kunsidon kun la junularo dum JuSKA;
  • kunreĝisoris la aliajn aranĝojn dum la evento;
  • kontribuis al JuSKA programo per paroliga kurso, gitarumado en la arta vespero kaj prizorgo de ekzamenoj;
  • partoprenis kunkantante en aranĝo kun du slovakoj en la Nacia Sidejo de KEA;

Faras:

  • verkas diversajn artikolojn pri Camagüey (la ĉijara JuSKA provinco);
  • kunprilaboras Regularon de JSKEA laŭ la nomo KEJ (Kuba Esperanto-Junularo), ĉar en pasintaj jaroj ne ekzistis tiel valida aprobita regularo.

Faros:

  • partoprenos en aranĝo kun italo kiu vizitos la Nacian Sidejon de KEA  ;
  • finpretigos Paroligan Kurson por aranĝo Jakabo Abajo okazonta en Guantánamo;

Junulara Sekcio de Kuba Esperanto-Asocio (JSKEA)

Faris:

  • JSKEA-estraro vere sukcese okazigis JuSKA-n;
  • JSKEA-estraro renkontiĝis kaj kunsidis kadre de JusKA, kun ĉiuj reprezentantoj de filioj kaj grupoj el diversaj provincoj el Kubo kaj membroj;
  • JSKEA-estraro taksis la rezultojn de la evento per la komentoj de ĉiuj partoprenintoj;

Faras:

  • kreiĝis teamo kiu kunprilaboras la novan Regularon;
  • kreiĝis elekto-Komisiono;
  • JSKEA sin pretigas por fari novajn elektojn de la Estraro sub la nova regularo en la unua semajno de decembro ;

Faros:

  • JSKEA post la aprobo de la regularo nomiĝos KEJ (Kuba Esperanto-Junularo)
  • JSKEA faros novajn elektojn de la Estraro sub la nova Regularo en la unua semajno de decembro;
  • Multaj gejunuloj partoprenos baldaŭ en aranĝo Jakabo en Guantánamo.

Piotr HOŁDA – komitatano A (Pollando)

FARIS:

  • partoprenis en KKPS
  • partoprenis en laborgrupo por akcepto de BOJE

FARAS:

  • partoprenas la rettrejnadojn de KER kaj por novaj komitatanoj
  • okupiĝas pri retejo de IJK2015
  • okupiĝas pri traduko/kreo pri vikipediaj artikoloj rilataj al eo

FAROS:

  • kontaktigos Vinilkosmo kun ŜANĜO
  • partoprenos en ĈAR

Pola Esperanto-Junularo

FARIS:

  • kreis retpaĝon pri Esperanto-kursoj en Pollando kaj kunordigis
  • komencojn de eo kursoj en junularaj kluboj tra tuta Pollando
  • reklamis Esperanto-kursojn en Pollando,
  • kelkaj PEJanoj partoprenis Grundtvig trejnadon dum KKPS

FARAS:

  • varbas por sia pornovula aranĝo: ĈAR 2014,
  • subtenas organizadon de JES kaj okupiĝas pri venontjara JES,
  • subtenas lingvan kafejon en Wałbrzych

FAROS:

  • organizos pornovulan renkontiwon (ĈAR)
  • strebos kunlaborigi Vinilkosmo kun pola muzikgrupo ŜANĜO