Home > Dokumentoj > Decembro 2015 [Cirkulero 129]

  Por la lasta cirkulero 2015 decembre kontribuis 25 homoj:

1. Michael Boris Mandirola, TEJO-prezidanto

2. Arina Osipova, ĝenerala sekretario de TEJO

3. Cédric Marchal, kasisto de TEJO

4. Ĵuliana Evandro, vicprezidanto

5. Ariadna Garcìa Gutièrrez, estrarano

6. Ĵeremi Bert, volontulo de TEJO

7. Mounir Abjiou, oficisto de TEJO, Maroko

8. Lars Sözüer, komisiito pri Pasporta Servo, Germanio

9. Adrián Alejandro, komisiito pri kulturo, Argentino

10. Enric Baltasar, komisiito pri LA en Eŭropo

11. Jeremie Sabiyumva, komisiito pri Landa Agado en Afriko

12. Sarah Monteiro, komisiito pri LA en Ameriko

13. Gilbert Niyukuri, komitatano A, Burundo

14. Pierre Vittet, komitatano A, Francio

15. Bagó Sarolta, komitatano A, Hungario

16. Baptiste Darthenay, komitatano A, Hungario

17. Michele Guerriero, komitatano A, Italio

18. Joop Kiefte, komitatano A, Nederlando

19. Tobiasz Kubisiowski, komitatano A, Pollando

20. Kirill Noviĉenko, komitatano A, Rusio

21. Hoan Tran, komitatano A, Vjetnamio

22. Alexandre Raymond, komitatano A, EUROKKA

23. Alina Brücker, komitatano A, BEMI

24. Dorota Rodzianko, komitatano B, Pollando/Slovakio

25. Olga Shiliaeva, komitatano C, Rusio

La kontribuoj estas sube! Ankaŭ eblas legi en Trello

Amike,

Arina

Michael Boris Mandirola

prezidanto

faris

•         Komunikis kun la nova volontulo pri lia alveno kaj enposteniĝo

•         Komunikis kun IJK-organizontoj kaj provis varbi teamanojn

•         Komunikis kun Ari kaj Enric pri ideoj kaj projektoj rilataj landan agadon

•         Verkis raporteton pri landa agado dum mia pasinta mandato

•         Gastigis vicprezidanton de TEJO kaj traktis plurajn agadojn en niaj kampoj

•         Kunsidis pri subvencioj kun Cedric, Munir kaj Enric prepariĝe al venontaj limdatoj

•         Verkis artikolon pri la jura sendependeco por Revuo Esperanto

•         Partopreni JES-on

º   Partoprenis tie la AMO-seminarion

AT

•         Lanĉis konsultadon pri trejnindaj temoj kaj kompilis la finan liston

•         Traktis kun eblaj trejnistoj por ETEY-partnerado kaj fine konfirmis la elekton al Elisa Vola.

KER

•         Komunikis kun Tuska pri EJO, pri elektado de partoprenantoj kaj pri organizota programo

Raportas pri KER ankaŭ Francesco MAURELLI, komisiito pri UN kaj IKRJO:

•         kontribuis por la enhavoplano de la kunveno pri dungado kaj entreprenado de la ECOSOC Junulara Forumo (UN Novjorko, 1-2 februaro 2016)

•         priparolis kun UEA UN-kunvenon pri indiĝenaj lingvoj kaj rajtoj

•         rilatis kun la membroj de la IKRJO-plenumorgano

Arina Osipova

ĝenerala sekreterio

faris

•         kutimajn taskojn de ĝenerala sekretario

º   ĉeestis decembran RetEsKu-n

º   preparis novembran cirkuleron kaj faris alvokon pri la decembra

º   okupiĝis pri voĉdonado de la 2a TEJO-oficisto

faras

•         helpas al nova volontulo kaj al nova oficisto pli orientiĝi en labortaskoj

•         kutimajn taskojn de ĝenerala sekretario

kongresoj

•         pere de MB kaj Ĵuliana strebis kapti homoj dum JES por kunlaboro pri IJK 2016

•         organizis konkurson Partoprenu IJKn kaj nun elektas inter kandidatoj

•         estas en kontakto kun Leon Schnelldorfer rilate al junula program dum UK

kontaktoj kun ILEI

•         planas partopeni EsKun de ILEI maje

Cédric Marchal

kasisto de TEJO

faris

•         ĉeestis decembran RetEsKu-n

•         kunvenis pri subvencipeta strategio

faras

•         gvidas kaj helpas la oficiston zorgi pri siaj diversaj taskoj, kaj ĉefe pri subvencipetoj

•         prizorgas la kutimajn taskojn de kasisto (ĝirpetoj, respondoj al rilataj demandoj)

•         verkas proponon por la buĝeto de TEJO 2016

•         varbas komencantojn loke

faros

•         proponos buĝeton al la Estraro (cele al propono al la komitato)

•         strebos simpligi la laboron de estontaj kasistoj per simpligado de konteltira sistemo de UEA

•         gvidos subvencipetan strategion kaj verkadon de pluaj subvencipetoj

•         ĉeestos venontan RetEsKu-n

Ĵuliana Evandro

vicprezidanto

Informado

•         Kunlaboris kun la redaktoro de TejoTumonde

•         Trovis tradukiston por tejo.org al la portugala

•         Aperigis novaĵojn en la retejo kaj fb-paĝo de tejo

•         Kunordigis transiron de la VDS al nova servilo de TEJO

•         Skribis artikolon pri la sendependiĝo de TEJO

•         Kunlaboris pri pretigado de KODEJO

•         Verkis projekton pri Internacia kaledaro (alekstera informado)

•         Skribis leteron al naciaj revuoj pri aperigita misinformo pri Esperanto (alekstera informado)

•         Serĉis tradukistojn por revizii la informilojn de TEJO (alekstera informado)

Homaj Rimedoj

•         Memorigis komitatanojn voĉdoni la raportoj

•         Helpis la volontulon pretigi prelegon pri TEJO (kaj kunprezentis ĝin dum JES)

Kulturo

•         Kunlaboris kun la komisiito pri proponoj por kulturaj programoj dum IJKj

Pasporta Servo

•         Kunsidis kun komisiito kaj kunlaborantoj de PS pri la laborplano pri la retejo (atendu novaĵojn!)

faras

•         kunlaboras en la grupo “zorgantoj pri informado”

faros

•         Partoprenos la Brazilan Kongreson de Esperanto, NovA kaj BEJK

•         Partoprenos RetEsku

•         Revenos hejmen!

Ariadna Garcìa Gutièrrez

estrarano

faris

•         Organizis, partoprenis kaj protokolis la Unuan Retan Kunsidon pri Landa kaj Regiona Agado kun la komisiitoj po kontinento

•         Kontaktis kun respondeculo de la grupo Verdaj Skoltoj pro ilia intereso iĝi Landa Sekcio de TEJO kaj sendis la bezonatan dokumenton  por prilabori tion.

•         Kunordigis la laboron de la komisiito pri Scienca Agado rilate al la Scienca Prelegsesio okazinta dum JES 2015

•         Ricevis kaj respondis retmesaĝojn de diversaj aktivuloj em ameriko pri sia agado en sia regiono, pri kio Sarah Monteiro (komisiito pri Landa Agado en Ameriko) raportas pli detale

•         Priparolis kun Fernando Maia, el Brazilo, eblecon trovi en Ameriko, subvenciojn en diversaj privataj aŭ registaraj instancoj por starigi diversajn projektojn kaj spertigi gejunulojn, ĉefe el Ameriko en la esperanta internacia agado.

faras

•         Ĝisdatigas Trellon pri mia agado kaj utiligas  Loomion por pridiskuti temojn rilate al Landa kaj Regiona Agado.

•         Daŭre komunikas kun gvidantoj kaj membroj de la diversaj Landaj Sekcioj por scii pri ilia agado tie.

•         Plilaboras interkonsentojn de la unua reta kunsido pri Landa kaj Regiona Agado pri kiuj mi poste raportos.

faros

•         Eklaboros por kreado de mondregionaj oficejoj por plifaciligi la landan kaj regionan agadon po kontinento.

•         Lanĉos KODEJO-n

•         Petos raporton al Vit kaj al Cedric pri ilia partopreno en JES rilate al ilia agado flanke de Scienca kaj Landa Agado respektive.

•         Sendos al Ĵuliana la sugesto de letermodelo preparita de Fernando por alvoki esperantistojn el Ameriko gvidi  eblon serĉi subvenciojn en privataj aŭ registaraj instancoj.

Ĵeremi Bert

volontulo de TEJO

faris

•         alvenis al Centra oficejo (Roterdamo) la 10an de decembro por la unua fojo

•         partoprenis la RetEsKun la 11an de decembro kun Paŭlo

•         eklernis ordinarajn, kutimajn taskojn de TEJO-volontulo

•         karavanumis al kaj de JES

•         partoprenis la 7an JES en Eger (Hungario) kaj tie varbis por TEJO, reprezentis, membrigis, vendis t-ĉemizojn

º   partoprenetis seminarion AMO kun Enric Baltasar, Stefan MacGill …,

º   partoprenis kunvenon pri Trello, hungara lingvo, pola lingvo, pasporta servo, kunvenis kun Tuŝka pri EJO 2016 en Strasburgo,

º   interŝanĝis kaj trejniĝis kun TEJO-estraro, ekkonis Ĵuliana, kunpreparis kaj kunprezentis prelegon “TEJO sinprezentas”

•         Varbis kun Pierre Vittet pri FESTO 2016 en Bretonio post la 101a UK en Nitra (Slovakio)

faras

•         kutimajn taskojn de TEJO-volontulo

•         inter alie korekti la raporton de  RetEsKu de decembro

•         Zorgas pri mia EVS

•         disvastigas diversajn publikajn alvokojn

•         respondas multajn petojn

•         esploras ĉiujn retpaĝojn kaj retmesaĝojn de TEJO

faros

•         kutimajn taskojn de TEJO-volontulo

•         daŭre kunorganizos aŭ almenaŭ helpos al FESTO kiel JEFOano

•         helpos al ordigado de arkivejo de UEA

Mounir Abjiou

oficisto de TEJO, Maroko

faris

•         Traktis urĝajn taskojn en la retpoŝto.

•         Helpis kaj informis Ĵeremi pri lia volontulado.

•         Traktis Seed Funding 2015 kaj helpis la kandidatojn kun iliaj vizoj.

•         Publikigis kaj disvastigis malferman alvokon pri EVS.

•         Esploris administrajn procesojn EVS-rilate kaj sendis la finan raporton al la eksvolontulo.

faras

•         traktas administraĵon pri la ekvolontulado de Ĵeremi kaj KuboF.

•         Pretigas kontraktan dokumenton pri EVS.

•         Kunlaboras pri la varbado de EVS-volontuloj.

•         Helpas paralele kun la seminario Sowing a Seed for EVS kaj la subvencio pri Strategiaj partneradoj.

•         Certiĝas perdokumente ke la eksvolontulo sukcese finis lian volontuladon.

faros

•         Kunordigos la ekvolontuladon de ambaŭ volontuloj kaj helpos ilin laŭbezone.

•         Kunigos informojn pri antaŭaj subvencioj de TEJO.

•         Esploros la kontraktajn dokumentojn pri la subvencioj kaj notos gravajn farendaĵojn.

•         Verkos nova(j)n subvencio(j)n, nome KA1.

•         Zorgos pri la EVS-akreditigo de la organizo.

•         raporton al la estrarano pri landa agado.

Lars Sözüer

komisiito pri Pasporta Servo, Germanio

faris

•         renkontiĝis kun la ĉefprogramisto Baptiste en Bruselo kaj en Eger por difini laborplanon

•         kunsidis kun estraranoj, Baptiste kaj aliaj aktivuloj por prezenti la laborplanon:

º   granda mapo por serĉi gastigantojn kun filtriloj, sistemo per kiu gastigantoj konfirmu siajn datumojn,

º   eksporto de datumoj al formato por produkti la libron

•         respondis peton pri oferto por duonpaĝa reklamo sur la dorsflanko de la libro

•         prelegis dum JES pri Pasporta Servo: kio ĝi estas, kial ĝi valoras, kian krizon ĝi havis, ke ĝi nun jam denove done funkcias, kion ni planas plibonigi en la venontaj monatoj, ke oni diskonigu tiujn informojn, ke la libro aperos ĉi-jare

faras

•         verkas liston de Oftaj Demandoj por la retejo

faros

•         invitos al reta laborgrupo pri Pasporta Servo

•         varbos por pliaj pagendaj anoncoj en la libro

•         verkos programon por produkti prespretan libron

Adrián Alejandro

komisiito pri kulturo, Argentino

faris

•         Ĝisdatigis liston pri kulturaĵoj rete haveblaj https://docs.google.com/document/d/1yx_nqIvMOpu6kbkwibC038br-dPMKY1a5AV8wmBp4-0/edit?usp=sharing

•         Skizon pri la kultura programo por la venonta IJK https://docs.google.com/document/d/14ObW8z3f_NmmgGPCnbAjcGsBEhR-AnRAovJ86qKDyhg/edit?usp=sharing

•         Intermesaĝis kun la LKK kiu prizorgas la venontan IJK-n por labori kune

faras

•         Diskutas ĉe la kultura komisiono pri kampajnideo: “fotiĝu kun Zamenhofo”

•         Intermesaĝas kun la LKK

faros

•         Daŭre intermesaĝos kun la LKK

•         Finpretigos la definitivan kulturan programon

•         Varbos prelegantojn kaj respondeculojn por la kultura programo

•         Kreos poŝtelefonan aplikaĵon, kiu liveros aktualajn informojn de TEJO kaj de Esperantujo

•         Diskutos pri la nova eldonejo Libera http://e-libera.weebly.com/

Enric Baltasar

komisiito pri LA en Eŭropo

faris

•         Partoprenis la unuan interkomisionan kunvenon de Landa Agado

•         Partoprenis JES en Hungario

•         Trejnis kaj gvidis AMO-seminarion 17-a

•         Organizis la kampanjon #IdeoPorEsperanto

•         Okazigis eŭropan komisionon en Hungario

•         Voĉdonis por la Jarraporto kaj Financa Raporto de TEJO

•         Voĉdonis por dua oficisto

•         Publikigis aktivul-artikolojn en IFV

•         Publikigis instru-artikolojn en mia blogo

faras

•         Bitigas la datumojn de la seminario

•         Adaptas mian laboron al ĉiuj novaj informoj kaj ideoj

faros

•         Kreos Trello-tabulon por LA en Eŭropo

Jeremie Sabiyumva

komisiito pri Landa Agado en Afriko

faris

•         korespondis kun tanzaniaj esperantistoj, kiuj transprenis la taskon organizi la sesan afrikan kongreson de esperanto

•         interŝanĝis kun tanzaniaj esperantistoj pri varbado de junuloj

•         diskutis en la afrika komisiono pri vojaĝo al tanzanio por helpi en preparo de la sesa afrika kongreso

•         korespondis kun estrarano pri landa agado.                        

faras

•         preparas raporton pri la junulara movado en afriko

•         preparas vojaĝon al Tanzanio

•         varbas junulojn por la afrika kongreso

faros

•         vojaĝos al Tanzanio

Sarah Monteiro

komisiito pri LA en Ameriko

faris

•         Kune kun Ariadna, ekdefinis strategion por landa agado de Ameriko.

faras

•         Organizas konkurson de BEJO-Atasxeo kun Ana Ribeiro kaj Danilo Bastos.

•         Planas 3 metiejojn de Esperanto kiu okazos dum 4 tagoj (dum karnavalo, kiam okazos spiritisman renkontiĝon por junulara movado) kunlaborantoj: Ricardo Dias Almeida kaj Ana Cristina Faria. Metiejo por junularo, por infanoj je 8 gxis 10 jaraĝa kaj 11 ĝis 12 jaraĝa (la junuloj 13 jaraĝaj jam estas konsideritaj adoleskantoj).

•         Alvokas junularan teamon el Ameriko por diskribi kiel estas la movado en ilia lando, speciale la junulara (jam respondis: Venezuelo kaj Ĉilio).

faros

•         Planos Vintran Aranĝon de BEJO (VINA) kun Irmina kaj Yuri Zigmantas.

•         Kontaktos Gvatemalan junulon por plani kiel plifortigi movadon tie.

•         Okazigos metiejojn de Esperanto en regiona movado.

•         Kandidatiĝos al nova estraro de BEJO.

Gilbert Niyukuri

komitatano A, Burundo

Mi lernas ĉe Ngozi universitato. Tie mi propagandis pri esperanto al miaj samuniversitatanoj kaj ili bone interesiĝis pri ĝi. En la universitato estis 24 gelernantoj (18 studentoj kaj 6 studentinoj) kiuj sekvis la kurson dimanĉe (Bedaŭrinde mi ne plu estas tie ĉar mi translokiĝis al Bujumbura).

En Ngozi estas ankaŭ lernantoj de mezgrada lernejo kiuj lernas unu tagon samajne.  Kvar junuloj (NDAGIJIMANA Kharim, KWIZERA  Said, BANZUBAZE Jean Claude, IRANKUNDA Pacifique) kiuj akiris esperantajn diplomojn en la jaro 2014 instruas en kvar kluboj. Temas pri 4 kluboj starigitaj en diversaj mezlernejoj de la urbo Ngozi.

Unu fojon monate, okazas renkontiĝo kiu kunigas ĉiujn esperantistojn de Ngozi sed antaŭ la renkontiĝo oni sportas farante malrapidan marŝon, kantante esperantajn kantojn. Dum la renkontiĝo oni diskutas pri la faritaĵoj, la obstakloj, kaj farotaĵoj tiamaniere oni interkonatiĝas. Antaŭ mia foriro al Bujumbura, mi sekvis kaj kontrolis la evoluon de la movado en tiuj kvar klubo helpe de mia kolego NDAYISHIMIYE Diallo. La respondeculoj regule donis al mi raporton, mi vizitadis ilin dum la kursoj; dank’al ANEB ni trovis kelkajn lernolibrojn kiel kretojn kaj librojn.

Nun mi ne plu loĝas en Ngozi pro studaj kialoj : mi translokiĝis al Bujumbura, la ĉefurbo, por daŭrigi miajn studojn. Tial mi ne plu bone sekvas movadon de Ngozi pro foresto. Ankaŭ ĉi tie en la ĉefurbo la politika situacio ne estas bona inkluzive sekureco tial estas malfacile instrui aŭ propagandi la lingvon. Kelkfoje kiam mi iras al Rumonge mi profitas la okazon helpi miajn samideanojn instrui esperanton en la sino de la Centro ĉar tie oni instruas sabate.

Mia celo estas realigi mian planon. La plano estas estigi iun varbilon kiu povas atiri multajn junulojn al Esperanto, ekzemple la kreado de  fama kaj forta teamo de futbalo kies emblemo similas al emblemoj de esperanto. Ekzemple, la teamo havos esperantan nomon kaj ĝezojn verdajn kaj blankajn ; ĝia flago similos al esperanta flago.Per futbalo  aŭ   alia sporto mi esperas ke oni interesigos eperanton al multaj junuloj kaj tiel Esperanto koniĝos kaj nacie kaj internacie. Tio ebliĝos per volo kaj kunlaboro.

Pierre Vittet

komitatano A, Francio

faris

•         Estrara reta kunveno de JEFO (Junulara esperanta francia organizo) okazis por paroli pri la asocio

•         Mi kaj Jeremi (Sekretario de JEFO) partoprenis JES , ni prezentis FESTO (franca esperanta festivalo) tien.

faros

•         Laboro pri FESTO

•         Sendos mesaĝon al JEFO’a disendolisto pri EJO kaj TEJO partoprenado.

Bagó Sarolta

komitatano A, Hungario

faris

•         kunorganizis la 7an JES, kiu okazis ĉi-foje en Hungario, rezulte (ĉefe) de PEJ-HEJ (pola-hungara) kunlaboro. partoprenis ĉ. 140 esperantistoj, okazis ankaŭ pluraj movadaj programeroj, kiel ekz. la AMO-seminario de UEA (temo: Junigi la komunumon), TEJO-babilrondo, diskutoj. mi ĉeestis…

º   la programon “Prezentu vian aranĝon!”

º   babilrondon de TEJO – kaj do mi konatiĝis kun novaj aktivuloj

º   diskuton pri Eo-lingvaj blogoj, kie denove leviĝis la ideo (de Rolando Goodbody kaj de mi, kun subteno de Enric Baltasar) krei retejon por Eo-lingva amatora literaturo, kaj prefere ankaŭ aliaj artaĵoj, kiel ekz. muziko, fotoj, ktp.

faras

•         mi ĉeforganizas JER (Junulara Eo-Renkontiĝo, kutime printempa aranĝo de mia asocio, ĉi-foje inter la 1a kaj 3a de aprilo), detaloj baldaŭ aperos 🙂

faros

•         laboros pri JER

•         ni (HEJ-aktivuloj) kunsidos pri la futuraj planoj de nia organizo

•         en la Kultura Komisiono, kie mi membras, mi volas ree eki la diskuton pri la menciita kreinda retejo (baldaŭ, kiam finfine venos ripozo post miaj universitataj taskoj)

Baptiste Darthenay

komitatano A, Hungario

faris

•         Kunsidis kun Ĵu, Lars kaj Joop pri la estonta disvolvigo de Pasporta Servo 3

•         Redaktis listo de farendaĵoj, kion mi programos kontraŭ honorario

Michele Guerriero

komitatano A, Italio

faris

•         Partoprenis en JES en Eger – HU

•         tradukis kaj verkis paĝojn por la retejoj de IEJ kaj IJF2015

faras

•         pluvarbas IJFn

•         studas por la triagrada kurso de Eo

faros

•         Partoprenos en IJF kaj IJK

•         helpos organizi la seminarion de Esperanto en Torino en februaro

Joop Kiefte

komitatano A, Nederlando

faris

•         Partoprenis en JES

•         Organizis etan karavanon al JES, interalie kun la volontulo de TEJO

•         Neformale kunsidis kun diversaj TEJOanoj pri diversaj temoj, ekzemple pri Pasporta Servo kaj pri EYE en Strasburgo

•         Kreis lingvo-sendependan varbilon kiun mi kunportis al JES kaj kunportos ankaŭ al EYE2016

•         Kunsidis pri NEJ-aferoj

•         Preparis informajn ĝisdatigojn por la jarlibro

faras

•         Laboras ĉi-semajnfine en la centra oficejo pri la DNS de tejo.org kaj pasportaservo.org, prepare al pli efika uzado de la retejoj poste

•         Preparas malgrandajn renkontiĝojn neformalajn de NEJ (NEJ-tagoj) kiuj estos precipe stile de ludvesperoj, kaj kiuj devos helpi nin enmovadigi homojn kaj resti pli motivigitaj kaj aktivaj

•         Interrete partoprenas en diversaj cerbumadoj pri TEJO-aktivaĵoj

faros

•         Okazos diversaj NEJ-tagoj

•         NEJ por ĉi tiu jaro uzados la jaman monon kaj ne petos kotizon ĝis certiĝo pri tio ke ni povos doni valoron por la mono

•         Ni subvencios vojaĝojn de membroj al aktivaĵoj

•         Mi translokiĝos ene de mia urbo kaj povos gastigi homojn

•         Je la 25a mi havos mian naskiĝtagon

Tobiasz Kubisiowski

Komitatano A, Pollando

faris

•         ĉeestis la 7-an Junularan E-Semajnon (27 dec – 3 jan) en Eger, Hungario:

•         okupiĝis pri administrado de partoprenantoj,

•         okupiĝis pri ludecigo (gamification) de la evento kune kun Saci (Bagó Sarolta).

faras

•         komencas labori pri administra datumbazo por la 72-a IJK en Vroclavo,

•         verkas raporteton pri la 7-a JES kaj la ludecigo.

faros

•         partoprenos (skajp)kunsidojn de la LKK por la 72-a IJK.

Kirill Noviĉenko

komitatano A, Rusio

faris

•         kunlaboro kadre de projektoj pri tradukado de novaj filmoj kaj filmserioj en Esperanton

•         REJManoj partoprenis kaj helpis pri organizado de la Lingvofestivalo en Moskvo, kiu okazis tie en decembro.

•         kunorganizado de Lingvotrejnado en la urbo Jekaterinburgo, kiu okazis tie ekde la 3-a ĝis la 5-a de januaro.

faras

•         pretigado de artikolo pri lingvotrejnado en Jekaterinburgo por ILEI kaj kontribuo pri pretigado de voĉraporto por Ĉina Radio Internacia

•         subtenado de esperantlingva interfaco de la rusia socia reto VKontakte

•         ellernado de WordPress por tradukado de la retpaĝaro de TEJO en la rusan

faros

•         informado de REJManoj kaj aliaj esperantoparolantoj pri estonta APERO, kiu okazos en Moskvo ekde la 21-a ĝis la 23-a de februaro.

•         pretigado de nova sonprogramo por Muzaiko.

•         tradukado de retpaĝaro de TEJO en la rusan

Hoan Tran

komitatano A, Vjetnamio

faris

•         Partoprenis en la “Internacia Amikeco-Tago” organizita de HUAO (Hoĉimin Unio de Amikecaj Organizoj) , prezentis Esperantan movadon dum pasintaj jaroj (12/12/2015)

•         Organizigis Zamenhof Tagon en Hanojo (13/12/2015) kaj en Hoĉimin urbo (19/12/2015)

•         Gastigis junan esperantisto el Brazilo en Hanojo, kaj renkontiĝis kun geesperantistoj el Koreio, Japanio en Hoĉimin urbo.

•         Sukcese malfermis Esperanto-kurson en Hanojo.

•         Organizis ĉiusemajnajn renkontiĝojn por vjetnamaj lernantoj de E-kurso ĉe Edukado.net.

•         Sendis reprezentantojn partopreni en Komuna Seminario (KS) 34 okazigita en Busan, Koreio (26-28/12/2015)

faras

•         Daŭre okazigas regularajn kunvenojn por Eo-lernantoj ĉe Duolingo.

•         Partoprenas la regularajn kunvenojn de grupo FREM (Frateco-Rondo de Esperanto Mimosa) kaj preparadas por la prelegeto de Eo-grupo FREM

•         Preparas raporton pri KS 34.

faros

•         Vejo-anoj kunvenos por unua fojo sub la gvidado de nova estraro por  fari detalajn planojn kaj atribui taskojn al ĉiu membro, aŭskulti raporton pri KS 34 farita de vjetnamaj partoprenantoj.

•         Kunlaborante kun FREM, estigos renkontiĝon kies ĉefenhavo estas faka prelegeto pri Vjetnama Historio.

•         Interrete kontaktos esperantistajn gejunulojn kaj lernantojn por enlistigi kaj kuraĝigi ilin agadi en la Movado.

Alexandre Raymond

komitatano A, EUROKKA

faris

•         proponis al la komitato havi subretpaĝojn por komisionoj kaj sekcioj (ĉu landaj ĉu fakaj), kiuj tion deziras

•         starigis, helpe de aliaj, laborgrupeton por tion solvi

faras

•         kolektas bezonojn de komisionoj kaj sekcioj (ĉu landaj ĉu fakaj)

faros

•         starigos retpaĝojn por la komisionoj kaj sekcioj kiuj montris intereson en tio

•         helpos ilin, se bezonata, strukturigi ilian retpaĝon

Alina Brücker

komitatano A, BEMI

Protokolo de BEMI-jarĉefkunveno

dum JES en Eger(HU) 31-an de decembro 2015, 0:00

Ĉeestas:

Estraranoj Ivo Miesen kaj Alina Brücker

Membroj Joop Kiefte, Andi Münchow, Tamás Slezák, Klára Ertl, Lars Sözüer

partatempe: Melanie Brücker, Dennis Bemmann, Thomas Winkler, Simon Hutereau, Ideal Gabalda

Eksprezidanto Tamás Slezák rakontas el pasinteco de BEMI.

Ĝenerala Sekretario Ivo Miesen raportas pri estrara laboro en 2015.

TEJO-komitatano Alina Brücker raportas el la komitato.

Alina rekomendas fari biciklan projekton kun la Verdaj Skoltoj.

Lars raportas pri Pasporta Servo.

Raportoj pri karavanoj en 2015:

•         karavano al PSI en Winterberg(DE) aprilo:  Duisburg-Schwerte-Soest-Warstein-Winterberg, 4 partoprenantoj, 230 km en 4 tagoj,

malfacila pro neĝo, tranoktoj per Couchsurfing

malfacila pro neĝo, tranoktoj per Couchsurfing

•         karavano al IJK en Wiesbaden(DE) julio: Herzogenrath-Maastricht(NL)-Mol(BE)-Roermond(NL)-Kerpen-Andernach-Nastätten-Wiesbaden, ĝis 14 partoprenantoj (multaj nur parte), 450 km en 7 tagoj, tendumado sur oficialaj tendumejoj, lastan nokton sovaĝe

•         fulmkaravano de IJK al KISO aŭgusto: Wiesbaden-Marburg(DE), 2 partoprenantoj, 130 km en unu tago

•         karavanetoj al kaj de KKPS oktobro/novembro: Duisburg(DE)-Heerlen(NL) 98 km, Heerlen-Herrath 43 km en po unu tago, 3 partoprenantoj

•         karavano al JES en Eger decembro: Wien(AT)-Bratislava(SK)-Komjatice-Hont(HU)-Sálgotarján-Eger(HU), 2 partoprenantoj,  395 km en 5 tagoj, malfacila provizado pro festotagoj, sovaĝa tendumado

Raporto pri brevetoj en 2015:

•         7 membroj partoprenis en longdistancaj biciklosportaj eventoj de ACP

•         4 membroj partoprenis en la plej elstara evento Paris-Brest-Paris

•         el tiuj 3 partoprenis nome de BEMI, kaj ĉiuj tiuj sukcesis

•         Melanie plibonigis la rekordon de plej juna partoprenanto en nederlanda brevet de 17,5 jaroj al 15 jaroj kaj 10 monatoj

Planoj por karavanoj en 2016:

•         jam decidita estas karavano al Mezorienta Kunveno en Ürgüp(TR)

starto 21.3. en Ankara(TR), distanco dependas de elektota itinero

•         ni decidas pri karavano al IJK en Wrocław(PL):  starto 10.7. en Bjalistok(PL), fariĝos Esperanto-pilgrimado

•         Alina proponas karavanon de IJK al UK en Nitra(SK) kun alveno dum la kongreso

•         karavano de IJK al FESTO ne eblas pro la distance

Retejo:

Ni fondu laborgrupon por starigi novan retejon. Ivo petos Zav’ (Xavier Godivier) pri la aliro al la ekzistanta eksdata bemi.free.fr

Ideoj pri la retejo:

•         organizado de karavanoj

•         multlingva prezento

Ni reutiligu la materialon kiun ni jam havas en la reto.

Protokolis: Lars Sözüer

Dorota Rodzianko

komitatano B, Pollando/Slovakio

faris

•         voĉdonis pri jarraportoj

•         realiĝis al TEJO por 2016-a jaro

•         aliĝis por reprezenti TEJO-n dum EYE maje 2016

•         komunikadas kun Mounir pri necesaĵoj rilate al EVS-projekto de TEJO

•         varbadis por aliĝi al UK 2016 en plej malmultekosta aliĝperiodo (nitra2016.sk)

•         voĉdonis pri la elekto de TEJO-oficisto

faros

•         partoprenos en Poludnica (Internacia renkontiĝo de vojaĝantoj-esperantistoj, kiu okazis en Slovakio, detalojn legu ĉe: www.poludnica.esperanto.sk) kaj dum ĝi interalie:

•         kunsidon pri la 101-a Universala Kongreso de Esperanto (UK 2016, 23-30.07.2016, Nitra, Slovakio, nitra2016.sk)

•         prelegos dum AMo-seminario pri tio kiel vojaĝi malmultekoste

•         daŭre reklamos eblojn volontuli en Esperantujo

•         daŭre helpados al Mounir pri traktado de EVS-volontuloj en Centra Oficejo

•         faros alvokon pri volontulado dum UK 2016 (kadre de EVS – Eŭropa Volontula Servo)

Olga Shiliaeva

komitatano C, Rusio

faris

•         gvidis E-kurson por komencantoj en universitato

•         kunorganizis Vintran lingvan trejnadon en Jekaterinburg http://www.ural-sib.org/eo/vintra-lingvotrejnado-en-jekaterinburg-informletero-1-kaj-aligxilo

•         faris 1-horan lekcion pri la revuo Kontakto en Jekaterinburg

•         kunlaboris kun Ĉina Radio Internacia pri la preparo de nova filmkonkurso

•         kunlaboris kun Pekina E-asocio pri la projekto “Silka vojo”

faras

•         gvidas kurson por komencantoj

•         daŭre kunlaboras kun ĈRI

•         preparas raportojn pri la lingvotrejnado

faros

•         instruos komencantojn

•         faros aliajn aferojn laŭnecese