Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 395, 2014-10-27

1. Konkurso: Partoprenu Internacian Junularan Kongreson 2015 en Germanio
La IJK – Internacia Junulara Kongreso de TEJO estas la ĉefa junulara aranĝo en la mondo. Ĉu vi volas partopreni venontan IJK-n sed mankas al vi la mono? Se vi estas ano de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, la fonduso “Partoprenu IJK-n” povus helpi vin! Legu pli: https://tejo.org/eo/node/1587

2. [Esperantujo] Ĉu vi scias kio estas JES?
JES estas Junulara E-Semajno, silvestra aranĝo kiun kunorganizas Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj. Ĉi jare JES okazos en Weißwasser ĉe german-pola landlimo inter 28.12.2014 kaj 04.01.2015. Se vi ŝatas junularan etoson, aliĝu al JES kaj festu la Novan Jaron kun gejunuloj de la tuta mondo! Aliĝu: http://jes.pej.pl Legu pli: https://www.facebook.com/junularaesemajno

3. Uzantoj de Pasporta Servo serĉataj
Ĵurnalisto de usona Wall Street Journal serĉas por ekkoni la spertojn de uzantoj de Pasporta Servo. Legu pli: http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=16446

4. [KAEST 2014] Jam post monato ni renkontiĝos en Modra!
Ĝis nun al KAEST aliĝis 60 personoj kio estas preskaŭ limo kiun KAESTejo povos akcepti. Bonŝance tuj apude estas studenthejmo kie povos tranokti aliaj KAESTuloj. Do aliĝu se vi ankoraŭ ne faris! Dume prepariĝas programo. Liston de prelegoj kaj prelegontoj vi povas sekvi ĉe: http://kaest.ikso.net/pmwiki/pmwiki.php?n=Main.Prelegoj

5. Jubilea 25a Eŭropa Rendevuo, Stella Plage, Francio, 15a kaj 16a de novembro 2014
La Eŭropa Rendevuo de Stella bonvenigas ĉiujn, esperantistojn kaj neesperantistojn je ĉiuj aĝoj. La Eŭropa Rendevuo ĉiujare akceptas centon da partoprenantoj, kaj estas ideala okazo por renkonti kaj konatiĝi kun esperantistoj el norda kaj tuta Francio, Britio, Belgio, Germanio, k.a.
La Eŭropa Rendevuo de Stella okazas dum novembra semajnfino: En 2014 ĝi disvolviĝos de sabato la 15-a ĝis dimanĉo la 16-a de Novembro. Ĝi kunligas diversgradajn Esperanto-staĝojn kaj distraĵojn, en plej amika etoso. La Eŭropa Rendevuo de Stella estas la plej grava Esperanto-aranĝo en norda Francio!
Aliĝu rapide! La nombro de partoprenantoj estas limigita!
Legu pli: http://esperanto.nord.online.fr/eo/stella/index.htm

6. Pri FESTO 2014
Jen artikolo pri FESTO aperis en la retejo de la Balta Ondo ĉi tie: http://sezonoj.ru/2014/10/festo-3/, ankaŭ fotoalbumoj videblas tra tiu ligo: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/779295
Bonvolu tion viziti kaj diskonigi, dankon. Amike, Flo!

7. 31-a Internacia Festivalo (IF), Jülich, Germanio, 27a de decembro 2014 ĝis 3a de januaro 2015
La tradicia novjara aranĝo por familioj kaj plenkreskuloj okazos en urbo Jülich, Germanio, inter Köln kaj nederlanda limo (kun plilongiga ebleco ĝis 4 januaro 2015).
Jam pasintjare ni anoncis la adiaŭon de niaj longjaraj kaj tradiciaj Internaciaj Festivaloj, sed pluraj demandis, pluraj petis, pluraj sopiris al plia IF – ni do prokrastas la adiaŭon je unu jaro … venis la ideo kaj instigo okazigi ankoraŭ unu plian IF, nome la 31-an en tute nova domo en Jülich, urbo inter Köln kaj Aachen resp. nederlanda/belga limoj. Legu pli: http://www.internacia-festivalo.de/

8. [EDU]-Novaĵoj: Rekorda interesiĝo pri la interlingvistikaj studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano
LA 20-AN DE SEPTEMBRO KUN 26 ALIĝINTOJ EL 14 LANDOJ RESTARTIS LA INTERLINGVISTIKAJ STUDOJ DE UAM LA 6-AN FOJON EKDE 1998. Legu pli pri la nova sesio, ekzamenoj, freŝdiplomitoj, Interlingvistika Simpozio kaj ARKONES ĉe la paĝo: http://edukado.net/novajhoj?id=494

9. Aperis novaj eldonoj:
– SEK-Bulteno 42/43: http://www.gazetejo.org/
– La Riverego 117: Sciuri en Montrealo, vojaĝo al Nagasako, rekorda NASK, kaj pli!: http://www.esperanto.qc.ca/

10. Venontaj renkontiĝoj
AUTUNE, la komunaj ferioj por infanoj, familioj kaj geavoj, Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 24a de oktobro ĝis 1a de novembro, http://gresillon.org/
Staĝo de Interkant, Gresiljono, Francio, 25a ĝis 29a de oktobro 2014, (http://www.gresillon.org)
KKPS – KlaĉKunveno PostSomera 2014, Wijk aan Zee, Netherlando, 7a ĝis 9a de novembro 2014, http://kkps-klaĉkunveno.wikispaces.com/
Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), Modra Harmónia, Slovakio, 13a ĝis 16a de novembro 2014, Peter Baláž (kaest ĉe ikso.net) kaj http://kaest.ikso.net/
18a KEKSO, Bielefeld, Germanio, 14a ĝis 16a de novembro 2014, http://www.esperanto.de/keksohttps://www.facebook.com/events/614553255328019/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 15a de novembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo (ĈAR.14), Rabka Zdroj, Polando, 21a ĝis 23a de novembro, http://krakovanoj.pl/ĉar/index.html
Malferma tago de la Centra Oficejo, Roterdamo, Nederlando, 29a de novembro 2014, https://www.facebook.com/events/1471062526510008/
‘Didaktika Afiŝaro’, CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 6a de decembro 2014, http://www.cdeli.org/Eventoj-de-CDELI.html
67a GEA-Klerigado, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 12a ĝis 14a de decembro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 13a de decembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Komuna Seminario (KS33), Ho Chi Minh urbo, Vjetnamio, 26a ĝis 28a de decembro, vejo.vjetnamio ĉe gmail.com aŭ https://www.facebook.com/events/638292086208245
Festi jarfine proksime de Francio, Luksemburgio kaj Belgio : 13-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj NIS (Novjara Internacia Semajno), Bitburg, Germanio, 27-a de decembro 2014 ĝis la 3-a de januaro 2015, http://www.esperantoland.org/nr/#nr
6a JES, Weißwasser, Germanio, 28a de decembro 2014 ĝis 4a de januaro 2015, https://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://jes.pej.pl
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

11. Kolofono
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.
Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://www.tejo.org/ta
Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org
Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero
Retpoŝta abono: http://www.uea.org/retlistoj