Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 402, 2015-02-14

1. La laboro pri la renovigita reTEJO daŭre progresas
Baldaŭ ĝi transiros al la sekva paŝo: tradukado. Por tiu etapo ni bezonas kunordiganton. Ĉu eble vi ŝatus kunordigi la tradukadon de https://tejo.org? Cxu vi sxatas traduki https://tejo.org? Legu pli: https://tejo.org/2015/01/sercata-kunordiganto-de-tradukado-de-tejo-org/

2. Daŭre eblas kandidatiĝi por “Civita Servo en la departemento Côtes d\’Armor en Bretonio, Francio”!
Nia asocio “Armor E-o” decidis, ke la servo komenciĝos la 1-an de aprilo 2015.
Se vi interesiĝas, sendu vian kandidatiĝon (kun vivresumo kaj motiviga letero) al Laurent Peuch (ltpeuch ĉe hotmail.com)
Por la prezidanto Laurent Peuch (ltpeuch ĉe hotmail.com), Jérôme Caré

3. La 1-a Internacia Junulara Renkontiĝo (IJR-01), Nankana Sahib, Pakistano, 18-a ĝis 20-a de septembro 2015
Por maturigi la junularan movadon en sudazia regiono kaj najbaraj landoj. Pliaj informo ĉe jepoficejo ĉe gmail.com kaj adeelbutt ĉe asia.com

4. [ret-info] Juna Amiko – 40 jaroj – ĉiuj numeroj en la reto!
“Juna Amiko” estas internacia Esperanta revuo por lernejanoj kaj komencantoj, eldonata ekde 1974 de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI. La revuo ekde la komenco aperas seninterrompe, helpas lernantojn de la lingvo, kaj antaŭ kelkaj monatoj festis sian 40-jaran jubileon.
Lige al la 40-jara jubileo de “Juna Amiko”, kadre de la komuna projekto de ILEI kaj Lingvo-Studio en Budapeŝto ni skanis ĉiujn 133 ĝisnunajn numerojn de la revuo kaj deponis ilin en la interreta biblioteko por publika legado en pdf-formato.
La adreso de la biblioteko: http://www.eventoj.hu/juna-amiko/
Estonte la freŝaj numeroj aperos en la biblioteko kun 2-jara prokrasto.
Ĉefa motoro kaj longtempa redaktoro de la revuo estis s-ro Kurucz Géza, nun honora membro de ILEI. Ekde la pasinta jaro la revuo estas redaktata kaj prizorgata de Stano Marĉek.
– Ĉefaj informoj pri “Juna Amiko””: http://ilei.info/revuoj/?lingvo=eo
– Historio de la revuo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Juna_Amiko
László Szilvási, Lingvo-Studio, L.S. http://www.eventoj.hu

5. [UEA – Universala Esperanto Asocio] Se vi pensas ke estas ankoraŭ 6 monatoj inter nun kaj la 26-a de julio, vi ne scias kiel rapide flugas la tempo.
Apenaŭ restas tempo por organiziĝi por fari ion rilate al la Esperanto-tago 2015. Bonvolu jam nun iri al la paĝo http://ttt.uea.org/vikio/, legi ĉion, inkluzive de la konsiloj pri agado, fari viajn planojn kaj informi pri ili.

6. Kastelo Greziljono anoncas sian programon kaj serĉas kunlaborantojn por aŭgusto
Kara amikoj,
la franca Esperanto-kastelo informas pri sia programo:
2015-apr-03/08: Renkontiĝo de Interkant’ kaj kunkantado kun La Kompanoj
2015-apr-17/25: PRINTEMPaS, intensivaj kursoj kun Zs. Korody, Ch. Chazarein, M. Quenut – vidu rete http://gresillon.org/printempas
2015-apr-25/26: PRINTEMPaS, internaciaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1) – vidu rete http://gresillon.org/printempas
2015-jul-20/25: Reĝaj ekskursoj, UK-antaŭkongreso – vidu rete http://gresillon.org/s2
2015-aŭg-01/08: Lingva semajno, Lingvofestivaleto, tuj post UK – vidu rete http://gresillon.org/s3
2015-aŭg-08/16: Festa Semajno por infanoj kaj familioj – vidu rete http://gresillon.org/s4
2015-oktobro-17/25: AŬTUNE, lingva seminario kun Christian Rivière k.a. http://gresillon.org/AŬTUNE
Jara agendo/kalendaro en http://gresillon.org/agendo
Por la aŭgustaj semajnoj aŭ poste, ni bonvenigas viajn proponojn por instrui vian lingvon aŭ Esperanton, por prelegi/koferenci aŭ por animi aktivaĵojn por infanoj. Skribu al bertox ĉe free.fr
Maison Culturelle de l’Espéranto / EsperantoKulturDomo
Château de Grésillon
St. Martin d’Arcé
49150 BAUGÉ-EN-ANJOU
France
+33-241 89 10 34

7. Novajxoj pri Interkant
– Ni kreis novan diskutliston ”interkant-amikoj” por informi la simpatiantojn pri la ĉefaj eventoj de nia asocio. Se vi deziras aliĝi tiun liston, bv. sendi malplenan mesaĝon al interkant-amikoj-subscribe ĉe yahoogroupes.fr
– Nia venonta staĝo okazos kiel planite, de la sabato, la 4-a de aprilo ekde la 10-a ĝis la merkredo, la 8-a de aprilo, ĝis la 16-a (eblas alveni vesperon de la 3-a de aprilo) en Grésillon. Tie kaj tiam ni finpreparos nian spektaklon por Lille2015, tio estas ero de pli impona spektaklo pri la historio de Esperanto. Ĉar ni decidis jam antaŭ unu jaro, ke iu ajn povas membriĝi iam ajn en la grupo, vi povas kompreneble partopreni tiun staĝon kaj vi povas venigi ankaŭ aliajn homojn, novajn esperantistojn. Nia spektaklo entenos kantojn, dancojn, muzikojn, teatraĵojn.
Samtempe en Grésillon kunvenos La Kompanoj por ekzercadi pri sia stratkantado en Lillo; tio estas tre oportuna kaj ĝojiga okazo kunigi samloke muzikemulojn, kantemulojn, kaj de tio povos naskiĝi novaj kontaktoj kaj amikecoj. Kaj tio donos eblecon al la du grupoj interŝanĝi spertojn, fortojn, ideojn, havi komunajn atelierojn (ekzemple varmigo de la voĉoj)…, vi povas konsulti la TTT-ejon de La Kompanoj: http://lakompanoj.free.fr/ por havi informojn kaj partiturojn.
Vi povas aliĝi al tiu renkontiĝo rekte de la retejo http://gresillon.org
Vi alklaku la staĝon ”Interkant” en la kategorio ”kursoj”, tio signifas ke vi devos pagi po 10 € tage, sed kompense, vi rezervu ĉambron 6-litan, do po 9 € nokte kaj vi skribu en komento kian ĉambron vi deziras. Ĵanik respondecas pri la staĝo kaj kiel kutime aranĝos la kunĉambrigadon laŭ la deziroj.
Se vi havas problemojn por aliĝi, ne hezitu kontakti Manjo (manjo.clopeau ĉe gmail.com) aŭ Janik (jannick.huet ĉe free.fr).

8. 2015.02.07: Sekvo de la prelegserio de Claude Gacond en CDELI: instrui Esperanton per la didaktika afiŝaro
Kulturaj sabatoj de CDELI. Prelegserio de Claude Gacond pri la Esperanto-instruado per la didaktika afiŝaro. Venontaj datoj: 7-a de februaro kaj 6-a de junio 2015. Legu pli kaj aliĝu: http://www.cdeli.org/Eventoj-de-CDELI.html

9. Aperis nova eldono
– La Riverego 118: la reprezentantoj de UEA “sciuras” en Montrealo! http://www.esperanto.qc.ca/
– Kern.punkt.info pri matematiko: http://kern.punkto.info/2015/01/22/kp012-matematiko/
– Varsovia Vento Elsendoj prezentas La Perdita Generacio: http://www.podkasto.net/arkivejo/intervjuo-kun-la-perdita-generacio/

10. Venontaj renkontiĝoj
22-a Staĝo de Tut-P.E-Ko, Ariège, Francio, 14a ĝis 21a de februaro 2015. Petu pliajn informojn de JORGOS: tel-n° 33 / 0 468 605 417 aŭ retadrese tutpeko ĉe aliceadsl.fr
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de februaro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo, Nepalo, de la 26-a februaro ĝis la 8-a de marto 2015, http://www.esperanto.org.np/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de marto 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
JER 2015 – Junulara Esperanto-Renkontiĝo, Verőce, Hungario, 27-a ĝis 29-a de marto 2015, https://www.facebook.com/events/362282067278791/
Internacia Junulara Festivalo 2015, Brusono, Aosta Valo, Italio, 1-a ĝis 7-a de aprilo 2015, http://iej.esperanto.it/ijf
31a Printempa Semajno Internacia (PSI), Winterberg, Germanio, 3a ĝis 10a de aprilo 2015, http://www.esperanto.de/psi
16-a Israela E-Kongreso, Jehiam, Israelo, de la 16-a ĝis la 18-a de aprilo 2015, http://esperanto.org.il/dosieroj/IK16_unua_informilo.pdf
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 18a de aprilo 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Germana Esperanto-Kongreso, Hameln, Germanio, 22-a ĝis 25-a de majo 2015, http://www.esperanto.de/gek2015
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 20a de junio 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Elfriden, Stockholm, Svedio, 27-an de junio 2015, kontaktu Martin Strid (martin.strid ĉe gmail.com)
Roskilde Festivalo 2015, Roskilde, Danio, 27a de junio ĝis 5a de julio 2015, https://www.facebook.com/events/682411408505748/?ref=73&source=1 kaj http://roskilde.festoklubo.dk/
Somera Esperanto-Studado (SES 2015), Martin, Slovakio, 11-a ĝis 19-a de julio 2015, http://ses.ikso.net/2015/sk/
48-a ILEI konferenco en 2015, Oostende, Belgio, 17a ĝis 25a de julio 2015, http://ilei.info/
88a SAT-Kongreso, Nitra, Slovakio, 8a ĝis 15a de aŭgusto 2015, http://sat.ikso.net/
100a Universala Kongreso, Lille, Francio, 25a de julio ĝis 1a de auĝusto 2015 http://uea.org/kongresoj/uk_2015.html
IJK, Wiesbaden, Germanio, 2a ĝis 9a de aŭgusto 2015, https://www.tejo.org/ijk
IJS 2015 – La 26-a Internacia Junulara Semajno, Szentgotthárd, Hungario, 10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2015, https://www.facebook.com/events/349346985247258/
31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a de septembro 2015, http://www.arkones.org
SFERO, Broc, Kantono Friburgo, 25a ĝis 27a de septembro 2015, http://alawa.ch/wp/sfero/ kaj https://www.facebook.com/groups/225040314217529/
15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

11. Kolofono
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.
Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://www.tejo.org/ta
Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org
Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero
Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj?listo=ta