Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 410, 2015-08-03

1. UK Lillo – podio kun denaskuloj sub 40 – denaskuloj serĉata
Kara denaskulo! Ĉu vi partoprenos en la UK en Lillo? Elisabeth Schwarzer, reĝisoro de la kongresa temo, serĉas junajn denaskajn Esperanto-partolantojn por podia diskuto, kiu okazos en Lillo kun samtempa reta elsendado. Se vi ŝatus partopreni, mesaĝu al ElisabethSchwarzer ĉe web.de.

2. IJS 2015 – Internacia Junulara Semajno – pliaj detaloj
Nia teamo alportas al vi bonegajn novaĵojn! Ni estas ĝisdatigantaj la paĝaron http://www.ijs.hu, do jam videblas la informoj pri la ekskursoj kaj alvenebloj! Baldaŭ venos ankaŭ detaloj pri la karavano (IJK-IJS) kaj tiuj de la programeroj.

3. BEMI-karavano al IJK 2015
Ni emas veturi per bicikloj al IJK 2015 en Wiesbaden. Trovu ĉi tie la plej gravajn informojn. Skribu viajn komentojn aǔ demandojn ĉi tie: https://www.facebook.com/events/101398793541160/

4. [ret-info] Interreta TV-elsendo pri la malfermo de la UK en Lille, Francio!
La unuan fojon en la historio de la Esperanto-movado, estos eblo spekti la solenan malfermon de la Universala Kongreso de Esperanto per interreto.
LKK de la UK provos filmi kaj interrete elsendi la solenan eventon. Ĉar tia elsendo okazos la unuan fojon kaj mankas ankoraŭ spertoj pri la realigo, povas aperi diversaj teknikaj problemoj – kvankam oni kompreneble klopodas solvi kaj eviti ilin.
La rekta adreso por spektado estos dissendata per retpoŝto al la dezirantoj, kiuj registras sian retadreson ĉe la paĝo: http://blog-bilinguisme.fr/produits/uk2015malfermo/
La solena inaŭguro de la Universala Kongreso komenciĝos je la 10-a horo la 26-an de julio! – Detalaj informoj pri la UK estas troveblaj ĉe: http://uea.org/kongresoj/
L. Szilvási / Ret-Info
Fonto: LKK de UK, Cyrille Hurstel

5. Juna volontulo serĉata en Francio
La Esperanto-asocio de Tuluzo serĉas junulon pretan dediĉi ok monatojn al Esperanto-agado. Tiu volontulado disvolviĝos en la kadro de la oficiala franca programo (“Civita Volontulado”) malfermita al ĉiuj junuloj, kiuj aĝas inter 18 kaj 25 jarojn, kaj kiuj estas el unu el la 31 landoj de la Eŭropa Ekonomia Areo (t.e Eŭrop-Unio + Islando, Norvegio kaj Liĥtenŝtejno). Por pliaj informoj ni invitas vin konsulti tiun paĝon de nia retejo: http://www.esperanto-midipyrenees.org/articles/dossier.php?val=371_agadu+por+esperanto+estu+civita+volontulo+por+nia+asocio
Ni ankaŭ invitas vin diskonigi tiun informon tra via reto.
Plej kore, Christophe Chazarein

6. Antaŭmendu la ŝatatan T-ĉemizon de Muzaiko ĝis la 20a de julio 2015
Transprenu la ŝatatan T-ĉemizon de Muzaiko dum UK aŭ IJK sen sendokostoj! Ne restas multaj, do antaŭmendu ĝis la 20a de julio, vidu la elekton ĉe http://muzaiko.info/t-ĉemizo!

7. 14-a Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken, 27-a de decembro 2015 ĝis 3-a de januaro 2016
La 14-a NR ĉi-jarfine okazos de la 27-a de decembro 2015 ĝis la 3-a de januaro 2016, dimanĉo ĝis dimanĉo, en Saarbrücken, samtempe kaj samloke kun la 7-a NIS, la programo por junuloj.
Ĉi-foje NR denove estos tuj apud Francio, ja fakte Saarbrücken estas landlima urbo…
Ankaŭ suda Germanio kaj Svislando denove pli proksimas. Ni do esperas, ke multaj el vi eluzos la fakton, ke ekzemple la trajna distanco inter Parizo kaj Saarbrücken estas malpli ol du horoj…
Jen la informa paĝo (http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#nr) kun aliĝilo (http://www.esperantoland.org/nr/alighilo.shtml#alighilo).
Internacia etoso, prelegoj, kursoj, koncertoj, ekskursoj…
Do, multaj kaŭzoj por veni kaj reveni al NR/NIS… 🙂 Ĉu vi ŝatos festi kun ni novjare en internacia rondo? Do venu al la 14-a NR!
Ĉion bonan al vi kaj esperinde ĝis revido (plej laste) dum NR/NIS, por la organiza teamo de NR/NIS, Lu
EsperantoLand: http://www.esperanto.land

8. [EDU]-Novaĵoj: Kunportu pinĉilojn al Lillo
Por helpi la praktikadon de la lingvo, precipe ĉe komencantoj ni planis denove organizi PINĈILUMADO-n dum la kongreso en Lillo. Por tio necesas ruĝaj kaj verdaj vestaĵpinĉiloj. Ĉu vi povas kunporti verdajn kaj ruĝajn pinĉilojn al Lillo kaj transdoni ilin al ni dum la Movada Foiro ĉe la tablo de edukado.net? Legu pli ĉe la paĝo: http://edukado.net/novajhoj?id=555

9. TEJO serĉas EVS-volontulon por 2016!
TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona kaj movada pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio kaj TEJO, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj, inform-agadoj, kampanioj aŭ evoluigo de interretaj projektoj), partoprenadi aranĝojn reprezentante TEJO-n kaj kunlabori en la tutmonda medio. Ni limigas la daŭron de la volontulado al maksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn interalie en la sube menciitaj taskoj.
TEJO-volontulo devas preti labori dum ĉirkaŭ 12 monatoj ekde fino de decembro 2015. La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 2-a de aŭgusto 2015, tamen pli frua ricevo de la kandidatiĝo estas tre bonvena, ĉar temas pri la jam akceptita projekto kadre de Eŭropa Volontula Servo, en kiu ni havis planitan volontulon, sed tiu bedaŭrinde devis rezigni. Pro la sama kialo, kadre de ĉi-tiu alvoko ni povas akcpeti nur kandidatojn de Eŭropa Unio aŭ eventuale de jenaj landoj: Rusio, Okcidentaj Balkanoj (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio). Legu pli: https://tejo.org/2015/07/tejo-sercas-evs-volontulon-por-2016/

10. Venontaj renkontiĝoj
Reĝaj ekskursoj, UK-antaŭkongreso, Kastelo Greziljono, Francio, 20a ĝis 25a de julio 2015, http://gresillon.org/s2
100a Universala Kongreso, Lille, Francio, 25a de julio ĝis 1a de auĝusto 2015 http://uea.org/kongresoj/uk_2015.html
Lingva semajno, Lingvofestivaleto, tuj post UK, Kastelo Greziljono, Francio, 1a ĝis 8a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s3
71a IJK, Wiesbaden, Germanio, 2a ĝis 9a de aŭgusto 2015, https://www.tejo.org/ijk
88a SAT-Kongreso, Nitra, Slovakio, 8a ĝis 15a de aŭgusto 2015, http://sat.ikso.net/
Festa Semajno por infanoj kaj familioj, Kastelo Greziljono, Francio, 8a ĝis 16a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s4
25-a KISO, Marburg, Germanio, de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2015, http://www.kiso-marburg.de.vu
IJS 2015 – La 26-a Internacia Junulara Semajno, Szentgotthárd, Hungario, 10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2015, https://www.facebook.com/events/349346985247258/
82-a Itala Kongreso de Esperanto, San Benedetto, Italio, 22-an de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/
48-a Internacia Esperantista-Feriado en Sudetoj, Duszniki-Zdrój, Pollando, 2-a ĝis 9-a de septembro 2015, http://www.deesperanto.pl/ (Baldaŭ ekfunkcios ĝia esperantlingva versio.)
1-a Internacia Junulara Renkontiĝo (IJR-01), Nankana Sahib, Pakistano, 18-a ĝis 20-a de septembro 2015, jepoficejo ĉe gmail.com kaj adeelbutt ĉe asia.com
31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a de septembro 2015, http://www.arkones.org
8a SFERO, Ĉaledo Bel-Oseau en La Lécherette, Château-d’Oex, Svislando, 25a ĝis 27a de septembro 2015, http://alawa.ch/wp/sfero/ kaj https://www.facebook.com/groups/225040314217529/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 26a de septembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php
Esperanto Hamburg invitas al Hamburga Esperanto-Kantokonkurso, Hamburg, Germanio, 2-a de oktobro 2015, http://esperanto-hamburg.de/esperanto-kanto-konkurso/
AŬTUNE, lingva seminario kun Christian Rivière k.a., Kastelo Greziljono, Francio, 17a ĝis 25a de oktobro 2015, http://gresillon.org/AŬTUNE
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 17a de oktobro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de novembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 19a de decembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
7-a Junulara E-Semajno, Eger, Hungario, 27-a de decembro 2015 ĝis 3-a de januaro 2016, http://jes.pej.pl/2015
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

11. Kolofono
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.
Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://www.tejo.org/ta
Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org
Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero
Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj?listo=ta