Home > De actualitate > AKSO eniras betatestadon

AKSO, la Administra Komuna Sistemo Organizo de TEJO kaj UEA, hodiaŭ komencas betatestadon. La plene funkcianta sistemo estos testita de grupo de laborantoj de la du organizoj, por trovi cimojn kaj lingvajn erarojn, kaj por taksi la uzofacilecon. Ankoraŭ mankas multaj datumoj, ĉar membrodatumoj kaj ĝisdata enhavo estos alŝutitaj tuj antaŭ la publika lanĉo komence de septembro.

AKSO estas komuna projekto de Universala Esperanto-Asocio kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kiu celas renovigi la retajn ilojn kaj administrajn sistemojn de la organizoj. La sistemo provizas ne nur novajn retejojn por UEA kaj TEJO, sed pli grave novan internan, administran sistemon kun publika API, kiuj igas la konektitajn retejojn pli enhavriĉaj, abundaj kaj kun funkcie ampleksaj membrospacoj. AKSO ne nur aŭtomatigas multajn administrajn taskojn kiel aliĝojn, mendojn kaj revuojn, sed ĝi ankaŭ plibonigas la kvaliton de la servoj, kiujn UEA kaj TEJO provizas al siaj membroj.

La projekto komenciĝis en marto 2019, kun subskribo de kontrakto inter la du estraroj por liveri la sistemon en novembro 2020. La kontrakto estis subskribita antaŭ detala planado de la sistemo kaj sen detala priskribo de la funkcioj efektive bezonataj de UEA, kaj pro tio realigo en dudek monatoj neniam estis realisma celo. Ŝanĝoj en la estraro de TEJO, precipe la eliro de Francesco Maurelli, kiu proponis la projekton, ankaŭ malhelpis taŭgan subtenon de la dungitoj.

La sistemo ne estis kreita nur por la specifaj bezonoj de TEJO kaj UEA. Post la lanĉo eblos laŭ interkonsento oferti la funkciojn ankaŭ al landaj aŭ fakaj organizoj, ĉu en la sama sistemo, ĉu en memstara kopio. Kaj kun sufiĉa subteno, kiu momente malcertas pro la perdo de administra subvencio por TEJO, eblos baldaŭ fini la kongresan sistemon, por organizi UK-ojn kaj IJK-ojn, kaj aldoni la planitajn aŭtomatigojn por eĉ pli ŝpari laborfortojn en Roterdamo kaj ĉe eksteraj uzantoj.

Dum la Universala Kongreso en Montréal, Kanado (6-13 aŭgusto) kaj dum la Internacia Junulara Kongreso en Westelbeers, Nederlando (20-27 aŭgusto) okazos prezento kaj montrado de la sistemo.

One Comment, RSS

  • Javier Ramos

    says on:
    Thursday, 30 June 2022 at 06:17

    Tre bona novaĵo!
    Ĉu ie membroj povas helpi en la testado? Ĉu estas ligilo en kiu ni povus uzi/testi la novan sistemon?

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Acest sit folosește Akismet pentru a reduce spamul. Află cum sunt procesate datele comentariilor tale.