Home > De actualitate > Reprezentu TEJO-n kaj Esperantujon ĉe la Eŭropa Parlamento en junio 2023!

Ĉu vi estas juna eŭropano, entuziasmas pri politiko Eŭrop-nivele kaj dezirus reprezenti Esperanton kaj TEJO-n ĉe la Eŭropa Parlamento, kie estos aliaj miloj da junuloj el la tuta kontinento? EJO 2023 estas la perfekta evento por vi!

Junaj, entuziasmaj kandidatoj estas serĉataj por partopreni la plej grandan junularan aranĝon de Eŭropo, kiu okazos la 9-an kaj 10-an de Junio 2023 en Strasburgo, Francio.

Kio estas EJO?

Eŭropa Junulara Okazaĵo (aŭ oficiale angle “European Youth Event” – EYE) estas evento celanta gastigi 10 000 eŭropajn junulojn, kiuj reprezentos diversajn junularajn organizojn. La celo de la okazaĵo estas konvinki politikistojn kaj politikajn partiojn doni pli da atento al temoj kiuj gravas por junuloj (kiel edukado, moviĝeblo, senlaboreco, daŭripoveco).

Kompreneble, TEJO petos specialan atenton por lingva justeco kaj internacia komunikado. Kiel jam en 2016 kaj 2018 TEJO sendos tien tutan delegitaron! Tie ni okazigos esperantan rapidkurson, diskut-rondojn kaj programerojn en kunlaboro kun aliaj internaciaj kaj lokaj junularaj organizoj. Por tion plenumi ni ricevis subvencion de la Eŭropa Parlamento, kiu ĉeforganizos la eventon.

Se vi volas lerni pli pri EJO kaj pri la pasintaj aktivaĵoj de TEJO en 2016 kaj 2018, konsultu tiun ĉi prezenton.

Kion vi ricevos kiel akceptita kandidato?

  • Post plenumo de la subvenciaj kondiĉoj *, repagon de la ir- kaj reven-vojaĝkostoj al Strasburgo kaj partan repagon de surlokaj vivokostoj (manĝo, transportado);
  • Senpagan tranokton en gastejo aŭ ĉe esperantistoj en Strasburgo kun aliaj teamanoj por la 3 necesaj noktoj al la ĉeestado de la evento, inklude la vojaĝtagoj (de la 8-a ĝis la 11-a de Junio);
  • Eblon partopreni kaj kontribui al la organizado de EJO en internacia teamo;
  • Spertiĝon pri organizado de eventoj kaj aktivaĵoj, eŭropa agado kaj similaj fierindaĵoj por via vivresumo;
  • Konsilojn kaj materialojn por plibonigi viajn kapablojn pri ekstera reprezentado kaj komunikado.

* La Parlamentejo postulas, ke ĉiuj subvenciitaj organizoj produktu kelkajn varbajn materialojn pri la evento (sociretejajn afiŝojn, videojn, diskonigado de ideoj kolektitaj kadre de la evento, informado pri la venontaj EU-balotoj, kaj tiel plu). Repago al TEJO kaj al partoprenontoj okazos nur post plenumo de la kondiĉoj de la Parlamentejo.

Kian kandidaton ni serĉas?

Jen la ecoj de la kandidatoj:

  • esti almenaŭ 18-jaraĝa kaj maksimume 35-jaraĝa je la 9-a de Junio 2023;
  • loĝi en Eŭropa lando (de Eŭropa Unio (EU) aŭ najbaraj landoj) kaj ne bezoni vizon por eniri Francion;
  • esti memstara, sociema, tolerema, vojaĝe sendependa kaj malferma;
  • preti aktive kunlabori por la sukcesa kunrealigo de EJO dum la periodo antaŭ la evento aŭ preti alpreni respondecojn en nia budo kaj deĵori surloke;
  • regi Esperanton almenaŭ je B2-nivelo, kiu estos la TEJO-teama laborlingvo, aŭ se vi estas novulo, preti signife plibonigi ĝin ĝis la komenco de la evento;
  • regi la anglan almenaŭ je B2-nivelo por interagi inter la aliaj eventanoj; regado de aliaj lingvoj estos kompreneblege pluso;
  • emo spertiĝi pri ekstera reprezentado pere de la kurso pri eksteraj rilatoj de TEJO, kies kompletigo antaŭ la evento estos necesa;
  • povi partopreni la tutan eventon (9-a kaj 10-a de Junio), kun nepra alveno unu tagon pli frue kaj revenon unu tagon poste (ekde la 8-a ĝis la 11-a de Junio).

La elektitoj devos membriĝi en TEJO kiel individua membro dum 2023.

Dum la elektada procedo, ni atentos pri genra kaj landa egaleco ene de la onta teamo.

TEJO instigas la kandidatiĝon de ĉiuj eblaj kandidatoj plenumantaj la kondiĉoj, sendepende de genro aŭ handikapeco. Se handikapon vi, bv. priskibi (en la lasta demando de la formularo) kiel ĝi povas estigi specialajn bezonojn, kaj ni strebos trovi solvon por vi.

Kiel mi povas kandidatiĝi?

Ĉu vi volas influi la Eŭropan politikon kaj reprezenti TEJO-n kune kun grupo de esperantistaj entuziasmuloj el tuta Eŭropo?

Se jes, plenigu tiun ĉi aliĝilon ĝis la 6-a de Marto 2023. Vi aldone povas kunsendi vivresumon (ne nepre en Esperanto), kaze ke vi disponas ĝin, al ker@tejo.org.

Ne hezitu peti pli da informoj al ker@tejo.org, se vi tion bezonas.