Home > Posturi vacante > Iĝu TEJO-estrarano 2020/21

La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn por la Estraro de TEJO, por oficperiodo ekde la 1-a de septembro 2020 ĝis la 31-a de aŭgusto 2021. La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO.

Ordinare, novaj estraranoj estas elektitaj okaze de la ĉefa kunveno de la Komitato dum la Internacia Junulara Kongreso, kiu ĉi-jare okazos speciale rete de la 11-a ĝis la 19-a de julio 2020.

Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2020 kaj esti naskiĝinta inter la 1-a de septembro 1985 kaj la 3-a de aŭgusto 2002.  

Aliaj dezirindaj ecoj de kandidato estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj fleksebleco. 

La Estraro konsistas el maksimume 9 estraranoj, inter kiuj estas la Prezidanto, la Ĝenerala Sekretario, la Kasisto kaj unu ĝis tri Vicprezidantoj.

Ĉiu estrarano povas havi unu aŭ plurajn estrarajn fakojn. La nunaj fakoj estas la jenaj:

Komisionoj: Aktivula Trejnado, Eksteraj Rilatoj, Edukado-Scienco-Kulturo, Kongresoj, Landa & Faka Agado, Merkatiko & Informado, Talento, Transnaciaj Projektoj.

Interesgrupoj: Adoleska Agado, Genra Egaleco, Juro, Moviĝeblo, Teknologio, Universitata Agado

Respondecoj: Pasporta Servo, Rilatoj kun UEA, Volontuloj. 

Kandidato estu preta okupiĝi pri iuj el la listigitaj fakoj.

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org ĝis dimanĉo la 31-a de majo 2020 kun viaj vivresumo, motiviĝa letero kaj klara eksplicita indiko pri la fakoj kaj la oficoj kiujn la kandidato pretus transpreni en la Estraro. 

Se vi scias pri alia taŭga kandidato, konvinku tiun homon sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org tiel ke ni mem povu kontakti la potencialan kandidaton.

La Elekta Komisiono 

Hans Becklin, Oleksandra “Sasha Murr” Kovyazina, Francesco Maurelli, Ana Ribeiro, Łukasz Żebrowski

One Comment, RSS

  • Joseph Kaiser(Kajser)

    says on:
    Friday, 1 May 2020 at 05:08

    Ĉu ni pagas?

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Acest sit folosește Akismet pentru a reduce spamul. Află cum sunt procesate datele comentariilor tale.