Home > De actualitate > Komuniko de la IJK2020-teamo pri la kronviruso

Komuniko de la IJK2020-teamo pri la kronviruso:

“Hieraŭ la itala junulara renkontiĝo IJF anoncis sian nuligon, kaj nia teamo ricevis kelkajn demandojn pri la situacio en Nederlando. Ni havas nun neniun kialon nuligi la IJK-on. Ĝi okazos en julio, post ekzakte kvar monatoj. Kvar monatoj estas longa tempo, kiam temas pri epidemio: en malpli ol tri monatoj Ĉinujo iris de la unua infekto al tutlanda krizo al preskaŭ malapero de la viruso.

En Nederlando laŭ hodiaŭaj informoj estas 321 infektoj, preskaŭ ĉiuj el ili kun konata fonto. Ĉiuj enloĝantoj konscias pri la viruso kaj kion fari por malhelpi ĝian disvastigon, por ke la epidemio restu malgranda. Ĉiuj en nia organiza teamo estas sanaj kaj la organiza laboro progresas antaŭ nia tempoplano.

Se la situacio iel multe malboniĝos ĝis junio, ni certe komunikus tion al vi, plej laste unu monaton antaŭ la kongreso. Okaze de nuligo ĉiuj pagitaj kotizoj estus repagitaj.”

La organiza teamo

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Acest sit folosește Akismet pentru a reduce spamul. Află cum sunt procesate datele comentariilor tale.