Home > Posturi vacante > TEJO serĉas partnerajn organizojn por projekto pri genra egaleco

TEJO serĉas partnerajn organizojn por subvencio de Konsilio de Eŭropo por promocii la batalon kontraŭ seksismo. 

La projekto devus okazi inter Februaro kaj Septembro 2020 kun financa subvencio de 40000 eŭroj entute. Ĝi devas havi nacian fokuson sed influi almenaŭ 10 membrajn landojn de la Konsilio de Eŭropo. Pro tio ni ŝatus trovi 10 organizojn, kiuj interesiĝas pri la temo kaj pretus helpi. La limdato por kandidatiĝi por la subvencio mem estas la 18-a de Novembro. 

La partneraj organizoj devas havi sidejon en 1 el la membraj landoj de la Konsilio de Eŭropo kaj preti helpi kun sekvaj aktivaĵoj:

1. Produktado de praktikaj iloj por antaŭvidi kaj kontraŭbatali seksismon en diversaj formoj

2. Kreado de praktikaj informiloj direktitaj al malsamaj grupoj por ektrovi kaj malebligi seksismon

3. Organizado de konsciigaj eventoj pri la efikoj de seksismo kaj manieroj por kontraŭbatali ĝin

4. Organizado de konsciigaj kaj/aŭ trejnadaj eventoj fokusitaj al specifaj koncernantoj (edukado, medioj, junaj homoj, jura sistemo, ktp.)

5. Advokataj aktivaĵoj direktitaj al diversaj sektoroj / koncernatoj por malebligi seksismon.

Pli da informoj vi povas trovi ĉi tie

Kaze de via intereso bonvolu skribi al Paulína ĉe paulina.jalaksova@tejo.org ĝis la 5-a de Novembro

2 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Acest sit folosește Akismet pentru a reduce spamul. Află cum sunt procesate datele comentariilor tale.