Home > De actualitate > TEJO lanĉas datuman partnerecon kun Google

Hodiaŭ la estraro de TEJO fieras anonci novan iniciaton por fortigi la asocion kaj starigi novan reciproke avantaĝan kunlaboron kun la usona firmao Google. Kadre de la kunlaboro la datumtrakta firmao kolektos, stokos, administros kaj havigos ĉiujn datumojn de TEJO, ĝiaj sekcioj kaj membroj, kaj povos liveri pli taŭgajn personigitajn ofertojn al ili. Google ankaŭ iĝos ĉefsponsoro de la tuj okazonta renkontiĝo Retoso.

La interkonsento grave kontribuos al la financoj de TEJO. Havi ekvilibran buĝeton ĉiam estas defio por junulara organizo kiel TEJO, kaj tiu ĉi kunlaboro multe plifaciligas la laboron por nia kasisto. Kaj Google ankaŭ ĝojos havi aliron al personaj datumoj, vojaĝdatumoj kaj retpaĝuzaj datumoj de niaj junaj, viglaj membroj. Ni certas, ke ili taŭge traktos ilin, la devizo de Google ja estas ‘Ne faru malice’.

TEJO-prezidanto Charlotte Sherping Larsson deklaras: “Hodiaŭ ni atingas grandan sukceson.” Ankaŭ la vicprezidanto Carlos Pesquera Alsono indikis ke “Ni havis ion kion Guglo volis. Kion ni perdas vendante niajn datumojn? Ni nur gajnas monon! Nur estas teoria risko pri la membroj en landoj kun nedemokrataj registraroj, sed ni ne havas tiom multe da ili. Do, tio ne tiom gravas.”

6 Comments, RSS

  • Neil

    says on:
    Thursday, 1 April 2021 at 06:58

    Kaj la angla estu la oficiala lingvo de Retoso por helpi Guglon aŭskulti kaj kompreni niajn konversaciojn kaj pli facile kolekti datumojn 😁

  • Klaus Leith

    says on:
    Thursday, 1 April 2021 at 07:17

    Fine, la esperantistaro vekiĝas pri la postuloj de la 21-a jarcento!
    Mi tutkore konsentas kun la nova TEJO-starpunkto: “Kion ni perdas vendante niajn datumojn?”
    Lerni de Guglo signifas lerni kiel venki!

  • Stefan

    says on:
    Thursday, 1 April 2021 at 07:59

    Domaĝe! Dum momento mi pensis ke vi ekus vera partnereco por plibonigi Google Translate kaj YouTube por Esperantistoj.

  • Josep-Enric Peres-i-Blesa

    says on:
    Thursday, 1 April 2021 at 09:21

    😂😅😂😅👏👏👏

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Acest sit folosește Akismet pentru a reduce spamul. Află cum sunt procesate datele comentariilor tale.