Home > Aktualaĵoj > Partoprenu en filmeto de TEJO por la Zamenhofa Tago de 2025!

Por festi kune la Zamenhofan Tagon – la naskiĝtagon de la iniciatoro de Esperanto L. L. Zamenhof – TEJO volas krei filmeton kun kontribuoj de esperantistoj el la tuta mondo. Ni invitas vin partopreni!

Temo

La ĉi-jara temo de la filmeto estas “Kion signifas por vi paco?”.

Faru filmeton pri via propra sperto, ideoj kaj sentoj pri paco kaj kundividu kun la mondo!

Ĉu via denasko lingvo havas rilatajn proverbojn kiujn vi ŝatus kundividi kun samideanoj? Ĉu estas iu specifa packonstruanto kiun vi admiras? Kio malhelpas pacon kaj kiel oni povas superi barilojn?

Se vi volas, vi povas ankaŭ paroli pri kiel Esperanto povas servi kiel ilo por atingo de paco. Ni volas aŭdi de ĉiuj!

La filmetoj kiujn vi sendos estos kunmetitaj en granda video, kiun ni publikigos la 15-an de decembro, okaze de la Zamenhofa Tago. Ni disvastigos ĝin en ĉiuj niaj sociaj retoj, por ke ĝi atingu kiel eble plej multe da homoj, kaj ĝi estos projekciita en Esperanto-kluboj kaj dum Esperanto-aranĝoj tra la mondo.

Kiel kontribui

  1. Registru filmeton en Esperanto kun via mesaĝo. La video estu horizontala kaj daŭru maksimume 30 sekundojn.
  2. Alŝutu la filmeton al via preferata reta servo (Google Drive, WeTransfer, ktp.).
  3. Sendu al ni la ligilon pere de ĉi tiu formularo.

Se por iu kialo vi ne sukcesas sendi vian videon tiel, skribu al tejooficejo@gmail.com.

Kiam ni ricevos vian filmeton, vi ricevos aŭtomatan konfirmon. Se vi ne ricevas konfirmmesaĝon, kontaktu nin denove!

La limdato por sendi viajn videojn estas la 12-a de decembro 2025 (12:00 UTC). Tamen, se vi povus sendi vian kontribuon pli frue, ni estus tre dankemaj.

Ĉiuj rajtas kontribui, sendepende de aĝo, devenlando aŭ membreco en TEJO. La nura kondiĉo estas ke en via filmeto vi parolu en Esperanto!

Teknikaj rekomendoj

Se vi povas, faru la filmeton en 1080p aŭ 720p-kvalito (HD). La video estu horizontala. Purigu la lenson de la poŝtelefono / kamerao antaŭ komenci la filmadon kaj atentu, ke via voĉo estu bone aŭdebla. Se via poŝtelefono / kamerao registras malpli bonkvalite, tio tute ne gravas, faru kaj sendu la filmeton ĉiukaze. Ni volas vian kontribuon je ĉiu ajn kvalito!

One Comment, RSS

  • Luigia Oberrauch

    says on:
    Tuesday December 2nd, 2025 at 15:36

    Saluton!
    La temo proponita de vi ege plac^as al mi: Kion signifas por vi paco? Nun mi invitas la samideanojn de nia e-grupo aktive partopreni en via ideo por la Zamenhofa tago 2025.
    Dankon!
    Luigia Oberrauch

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Этот сайт использует Akismet для борьбы со спамом. Узнайте как обрабатываются ваши данные комментариев.