Home > Aktualaĵoj > Kunorganizu kun TEJO la IJK-n 2027 en via lando!

Kandidatiĝu kaj organizu kune kun Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) la 83-an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en via lando en 2027!

Daŭrigu la longdaŭran tradicion de la plej granda kaj mojosa internacia evento de la mondo: la IJK! Ĉu vi ŝatus kunlabori kun TEJO por okazigi la IJK-n? Anoncu vin!

Laŭ la Kongresa Reglamento, vi kunlaboros kun la Kongresa Komisiono (KK), labororgano de TEJO, por organizi la IJK-n en via lando. Tiel, via organizo ne okazigos ĝin sola, sed kun internacia teamo de junuloj por sukcese realigi diversajn elementojn de la kongreso. Antaŭ ol kandidatiĝi, nepre legu unue la amenditan Reglamenton pri la Internacia Junulara Kongreso kaj la rilatan proceduron pri la invito de la IJK

Kiuj rajtas kandidatiĝi por gastigi la IJK-n?

  • Landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO
  • Aliaj junularaj organizoj 
  • Grupo da minimume tri (3) individuaj membroj de TEJO

Certe vi bezonos pli da helpo kaj tempo por plibonigi vian kandidatiĝon. Por ke ĉiu proponanta organizo sentu sin pli certa kaj kuraĝa, ni dividas la alvokon en du fazojn en kiuj vi devas sendi al ni vian proponon laŭ grado de kompleteco. Por certigi ke ĉiu propono estu taŭga kaj pritraktinda, TEJO deziras havi laŭeble detalan informon kaj volas certiĝi, ke vi havu ĉion, kion vi bezonas por sukcesa kandidatiĝo.

Unua Fazo

Limdato por tiu ĉi fazo estas la 16-a de januaro 2026

En la Unua Fazo, vi anoncas vian interesiĝon gastigi la IJK-n kaj interkonsiliĝas kun TEJO pri via kandidatiĝo. Vi ankaŭ komencas esplori viajn ideojn: viajn proponatajn urbojn, kongresejojn kaj datojn kaj serĉi aliajn bazajn informojn pri via propono. Tiel, la ideoj kiujn vi havas komencas esti prilaborataj. Vi disponas pri 120 tagoj por serĉi lokojn, viziti ilin, kaj kompili la informon, kiun vi bezonas por prezenti vian proponon.

Eble vi preferas teni vian kandidatiĝon sekreta ĝis la fino de la Unua Fazo, sed ni kuraĝigas, ke vi frue anoncu vian intereson skribe al kongresoj@tejo.org. En tiu anonco, nomumu minimume tri (3) reprezentantojn, kiuj kunlaboros kun TEJO en la esplorprocezo. Tio gravas ĉar ju pli frue TEJO scias, ke vi intencas kandidatiĝi, des pli frue ni povas eklabori kun vi kaj helpi vin por ke vi povu ellabori taŭgan proponon fine de la Unua Fazo. Eĉ se vi ankoraŭ ne certas, kontaktu nin kaj ni kune solvos ĉiujn viajn dubojn. Do jes, tio signifas, ke ne necesas atendi la limdaton–vi povas kontakti nin tuj!

Ĝis la fino de ĉi tiu fazo, TEJO bezonas detalan prezenton pri via kandidatiĝo. Plenigu la IJK-Invitilon, formularon per kiu vi prezentos detale vian kandidatiĝon kiel eble plej bone per tiuj detaloj, kiujn vi sukcesos kolekti. La invitilo konsistas el diversaj partoj:

  • Motivletero kaj baza informo pri la invitanta organizo/grupo
  • Proponataj lando, urbo(j) kaj kongresejo(j), laŭeble kun pli ol 1 proponata gastigurbo kaj kongresejo por kandidatiĝo
  • Proponataj datoj, laŭeble kun ĉefaj kaj alternativaj datoj (IJK estas 8-taga inkluzive de la alven- kaj forirtagoj)
  • Esencaj detaloj pri la proponataj kongresejoj kaj loĝejoj
  • Antaŭvideblaj kostoj
  • Listo de lokaj organizantoj kaj kunlaborantaj organizoj (kaj kiuj intencas labori pri kiuj fakoj)
  • Detaloj pri la planoj pri sekureco kaj preventado de molestado
  • Ideoj por plivigligo de la junulara movado en la lando/regiono de la kongresejo

Ĉion vi trovos en la IJK-Invitilo, kiun vi povos elŝuti en la suba parto de tiu ĉi paĝo.

La Estraro ankaŭ bezonos de vi subtenajn dokumentojn, kiuj povus helpi klarigi al ni la proponon. Nepre ne forgesu alkroĉi al via propono dosierojn: turismajn broŝurojn, mapojn de la proponataj urboj kaj kongresejoj, subtenleterojn aŭ komunikojn de lokaj instancoj aŭ komercoj, prezlistojn, fotojn kaj filmetojn pri la proponataj lokoj, atestilojn, ktp. 

Sendu vian kompletan kandidatiĝon al la Centra Oficejo de TEJO (oficejo@tejo.org), kopie al kongresoj@tejo.org ĝis plej malfrue la 16-a de januaro 2026 (vendredo). La Estraro de TEJO poste konsideros ĉiujn kandidatiĝojn ricevitajn kaj informos la proponantojn pri sia decido (legu la proceduron pri la invito de la IJK por vidi kiel la Estraro povas decidi.)

Por ke vi pli facile povu orientiĝi kaj prepariĝi, ni havas por vi la Manlibron pri organizado de la IJK kaj la manlibron Kiel inviti IJK-n. Ni ankaŭ emfaze rekomendas al vi, ke vi aranĝu kunsidon kun la Kongresa Oficisto, por ke fakulo pri la organizado de IJK rekte konsilu al vi.

Elŝutu kaj plenigu:

  • IJK-Invitilo 2027 en formato DOCX (Elŝuti)
  • IJK-Invitilo 2027 en formato PDF (Elŝuti)

Dua Fazo

(Limdato anoncota, 30 tagojn ekde la decido de la Estraro)

La neceso okazigi la Duan Fazon dependos de la ricevitaj kandidatiĝoj en la Unua Fazo. La Estraro povas decidi malfermi la Duan Fazon se 1) alvenis du aŭ pli da bonkvalitaj kandidatiĝoj ke ne eblis tuj elekti definitive inter ili post la Unua Fazo, aŭ 2) la Estraro bezonas pli da informo pri iuj aŭ el ĉiuj proponoj. La Estraro ankaŭ rajtas entute ne iri al la Dua Fazo se ĝi kredas, ke ĝi havas ĉion por fari finan decidon. 

Je la fino de la Dua Fazo, TEJO bezonos de la proponantoj pli poluritan kaj pli kompletan informon pri la esencaj punktoj postulitaj en la Unua Fazo plus la detalojn specife petitajn de la Estraro. Nepre ne forgesu aldoni ankaŭ dosierojn, kiujn vi ne submetis en la Unua Fazo se tiuj dokumentoj helpus vian proponon aŭ estis specife postulitaj de la Estraro.

Ne zorgu, ĉar eĉ en la Dua Fazo, TEJO daŭre restos disponebla por helpi vin por kompletigi vian kandidatiĝon kaj certigi ĝian bonan kvaliton. Laŭ la decido de la Estraro, TEJO eĉ povas sendi reprezentanton por propraokule viziti la proponatajn lokojn kaj certigi la taŭgecon de ĉiu propono. Tiuj reprezentantoj raportos al la Estraro siajn eltrovojn, laŭ kiuj la Estraro poste faros la finan decidon pri la gastigonto de IJK 2027.

Se vi havas demandojn, ne hezitu kontakti nin ĉe kongresoj@tejo.org.

Ĉiuj interesitaj kandidatoj estas invitataj submeti siajn proponojn, kvankam la Reglamento pri la Internacia Junulara Kongreso eksplicite preskribas preferon favore al aliĝintaj landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO. Tial, se vi ne reprezentas landan aŭ fakan sekcion de TEJO, esploru kunlaboreblon kun sekcioj bazitaj en via proponota lando aŭ fondu sekcion en via lando (se tiu ankoraŭ ne ekzistas). Sekcioj, grupoj kaj individuoj el landoj ekster Eŭropo estas aparte kuraĝigataj kandidatiĝi.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Этот сайт использует Akismet для борьбы со спамом. Узнайте как обрабатываются ваши данные комментариев.