Home > Junulara bulteno “TEJO Aktuale”

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĉiu povas aboni ĝin senpage. Ĝi aperas sufiĉe ofte kaj enhavas nur koncizajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj. Se vi havas interesan novaĵon kaj volas, ke ĝi aperu en TEJO-aktuale (kaj ke ĝi estu diskonigita al preskaŭ mil esperantistoj), sendu ĝin al ni.

Ekzistas multe da paperaj revuoj, el kiuj oni povas ĉerpi diversajn informojn; sed ofte okazas tiel, ke novaĵoj aperas lastminute kaj necesas ke aliaj homoj estu rapide informitaj pri ili. Paperaj eldonoj en tiaj kazoj ne helpas, ĉar ili tro malrapidas. Ankaŭ elektronikaj informkanaloj laŭ ni tro abundas kaj havi superrigardon je la multego de diversaj retpaĝoj, retlistoj kaj sociretoj malfacilegas (aparte por novuloj). Pro tio ekzistas TEJO-aktuale: Novaĵletero moderna en la aspekto, konciza en la enhavo.

Se vi volas esti ĉiam ĝisdata pri la esperantujaj novaĵoj, TEJO-aktuale estas la ĝusta novaĵletero por vi! Liberiĝu de la amaso de retlistoj: Per TEJO-aktuale vi informiĝos pri ĉio scienda. Ekabonu!

Arkivon de TEJO-aktuale trovu ĉi-tie.

Фото Sam LeVan, CC-BY-SA