Home > Aliaj > TEJO serĉas partnerojn por nova projekto

TEJO serĉas partnerojn de la eŭropa regiono (esperantaj junularaj asocioj aŭ esperantaj asocioj kiuj havas rilatojn kun TEJO) por nova projekto: plilaŭtigi la voĉojn de la junuloj en la demokrata procezo. La projekto estos financita de la Eŭropa Kultura Fonduso.

Grandaj sumoj estas disponeblaj por organizoj: 30,000€ – 50,000€.

La Eŭropa Kultura Fonduso financas kreemajn kulturajn aktivecojn antaŭ, dum kaj post la eŭropaj parlamentaj balotoj, kiuj vigligu Eŭropon kaj demokration ĝenerale. Prioritato estas donata al proponoj kiuj rilatas al, kaj kiuj okazas antaŭ aŭ dum la eŭropaj balotoj (Majo 23-26).  

Ni volas viajn novigajn kaj antaŭenigajn ideojn, kiuj defiu la negativan diskurson kaj estu inspiraj ekzemploj je loka kaj eŭropa nivelo.

Kontaktu la TEJO-estraranon Olga ĉe olga.sevcenco@tejo.org ĝis la 5-a de marto 2019.

Pli da detaloj vi povas trovi ĉi tie.

One Comment, RSS

  • Costantine

    says on:
    lundo lundo 18- 18UTC Februaro 2019 at 14:42

    Mi ghojus legi de Tejo

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.