Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2022-2023)!

Kadre de la Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (ESK – antaŭe “Eŭropa Volontula Servo”) TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando.

ESK estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj, laŭ la fine listigitaj ŝtatenecoj. La projekto limigas la daŭron de la volontulado al maksimume dekdu monatoj, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povos profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciitaj taskoj.

Eblas kandidatiĝi ĝis la 30-a de junio 2022! 

Pliaj detaloj pri la volontula programo

TEJO serĉas 3 volontulojn por la volontula periodo septembro 2022 ĝis decembro 2023, kun eblaj komencoj en septembro, novembro kaj januaro (ĉiam po 1 persono). Se vi estas du kandidatoj kaj nur pretus volontuli kune, vi rajtas kaj bonvenas kandidatiĝi specifante tion en la motivletero.

Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj TEJO, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj, inform-agadoj, kampanjoj aŭ evoluigo de interretaj projektoj), partopreni aranĝojn reprezentante TEJO-n kaj kunlabori en tutmonda medio pri la specifaj agadkampoj de la organizo.

Ni aparte serĉas volontulojn kiuj kapablas subteni la agadon de TEJO en la jenaj fakoj:

Oni kalkulas kun subteno pri jenaj taskoj: 

(La taskoj estos atribuitaj laŭ via persona intereso, sperto kaj vi estos akompanata por lerni kiel plenumi ilin)

La ideala kandidato:

1 Konsiderante ke la laborlingvo de nia organizo estas Esperanto, ni provizos lingvokursojn kun instruisto antaŭ la komenco kaj dum la unuaj monatoj de la volontulado se la elektita volontulo ankoraŭ ne parolas Esperanton. 

Kompreneble, tiuj estas ecoj de la ideala kandidato kaj ni konscias, ke ne facilas ĉiujn ilin plenumi. Krome, inter la elekto kaj komenco de la volontulado estos ankoraŭ sufiĉe da tempo por plibonigi iujn aferojn kaj ankaŭ la taskoj estas interkonsenteblaj. Do ne hezitu kandidatiĝi ankaŭ se vi ne trovas en vi ĉion de ĉi tiu listo!

Vi volontulos dum unu jaro kaj via komencdato estos interkonsentita (eblos ekde septembro 2022). Vi ricevos poŝmonon ĉiumonate, loĝado estos senpaga, aldone al transportado kiu rilatas al la volontulado. 

Kiel kandidatiĝi

Sendu kandidatiĝojn retpoŝte al info@tejo.org kun la jenaj dokumentoj enhave, prefere en unu *.zip-dosiero kaj kun titolo laŭ la formato “ESC-2022-alvoko: nomo familia_nomo”:

La kandidatiĝperiodo komenciĝas nun kaj finiĝas la 30-an de junio 2022. Gravas scii ke ni pritraktos la kandidatiĝojn kaj organizos la intervjuojn laŭ ordo de ricevado. Ni konsideros kandidatiĝojn senditaj dum la kandidatiĝperiodo ĝis la trovado de taŭgaj kandidatoj, do sendu vian kiel eble plej frue!

Se vi havas aldonajn demandojn pri la programo, pri taskoj, poŝmono kaj loĝejo, ne hezitu kontakti nin per info@tejo.org.

Grave: Momente TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Civitanoj de Eŭropa Unio kaj Eŭropa Ekonomia Areo povas senprobleme loĝi kaj labori en Nederlando, sed civitanoj el plej multaj aliaj landoj bezonas labor- kaj restadpermeson. Ĉar Nederlando ne disponigas al volontuloj vizojn kiel kelkaj aliaj landoj, kaj ĉar la volontula poŝmono ne sufiĉos por ricevi laborpermeson, TEJO konsideros tion ĉe la elekto de la volontulo kaj laŭbezone klopodos trovi la necesajn solvojn. 

Konsekvence vi povas volontuli nur se vi havas ŝtatanecon de unu el la jenaj landoj: 

EU- kaj Schengen-landoj:

Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Germanio, Finnlando, Francio, Grekio, Hispanio, Hungario, Irlando, Islando, Italio, Kipro, Kroatio, Latvio, Liĥtenŝtejno, Litovio, Luksemburgo, Malto, Norvegio, Polando, Portugalio, Rumanio, Slovakio, Slovenio, Svedio, Svislando.